Enkomputiligis Don HARLOW |
Memoru, kara, jam aŭtuno estis, heroldis vento pri la vintra dormo, la nudajn branĉojn blanka prujno vestis kantbirdoj mutis pro la frosta morno, sed ni neglekte ĉion en ekstero sur benko sidis, ridis sinforgese; en ni la majan revon pri l' somero inspire amo teksis multpromese ... Ni havis for de l' trista nuno printempon en la aŭtuno. Rigardu, kara, ĉerizarboj floras, orumas verdan boskon suno maja, la vintra morno jam delonge foras, pri juno himnas birdotrilo gaja, sed ni senvorte sidas sur la benko, tra florperdinta kampo pense vagas kaj ĉesas jam esperi pri la venko, por trokuraĝo per rezigno pagas ... Jes, samas bildoj, sonoj; nur lokon ŝanĝis du sezonoj. |