|
Enkomputiligis Don HARLOW |
| 1 |
|---|
|
Kun strutstomako vanus pridiskuti, ke stulte estas ― razlamenon gluti. Simile strutohom', dum li galopas ― per oro, gemo sin li stulte ŝtopas. Instigas ilin sama sent' al ago: ador' de di' komuna ― la stomako. |
| 2 |
|---|
|
Mi pensas enviindaj ― dum mi vagas ― blindulojn, surdmutulojn sur la stratoj; nek vidas ili kiel beste agas, nek aŭdas, kion blekas la homfratoj. |
| 3 |
|---|
|
Estante deksepjara knabino prude plendas, ke ĉiu juna viro diable ŝin ektentas; estante sepdekjara komencas ŝi ekplendi, ke eĉ diablo ne plu deziras ŝin atenti. Estante deksepjara junulo "donjuanas", postkuras ĉiun jupon, la amon eĉ profanas; estante sepdekjara li jam "platone" planas, sed, ve, ĉi amindumo "duonjuana" ― vanas. |