Enkomputiligis Don HARLOW |
Al Julio Baghy
Indas por vi nenia festdonaco. Mi volus trovi florojn alimondajn, certan promeson pri ĉiama paco, pri vivmisteroj frazojn plenrespondajn; ĉar ĉio ebla el la mondo hava por tia celo ŝajnas tro malgrava. Nek centra terocentro, nek la lasta finlimo de la universo, tenas ion egalan al la vio vasta laŭ tiuj koroj, kiujn vi nun benas. Libro pri vi verkota post cent jaroj nur maltroigos, plena de eraroj. La verkoj estas eta parto nur de homo tiel homa. El dilem' ni fuĝu, el la mondo de mezur', ni venu helpopete al vi mem: Igas amdanko en okuloj viaj heĝrozojn ― gemoj supersunradiaj. |