Enkomputiligis Don HARLOW

Malavara riĉulo

de Marjorie BOULTON

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/5 (n-ro 35) p. 195


Al Julio Baghy

Nenion havis vi, kaj ĉion donis;
en neĝo siberia, koro-varmon;
sanigan spriton, respondigan ĉarmon
kie banalaj vivoj monotonis.

Vi venis, kien iu vin bezonis,
kareson donis aŭ kunsentan larmon;
vi amis nin, malican homan svarmon,
amadis daŭre, kiom ajn vi konis.

Nenion havas vi, sed riĉon sentan
posedas vi, disdonas el la koro:
brilajn smeraldojn, vian art-genion;

principojn, ligilaron lumarĝentan;
sinceron, kiu veras kiel oro;
amokuraĝon kiel uranion.