Enkomputiligis Don HARLOW

Du grekaj dramoj (recenzo)

de Karolo PIĈ

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/5 (n-ro 35) paĝoj 195-200


Mi ne intencas porti strigojn en Atenon. Tial mi ne rerakontos la intrigon de REĜO EDIPO kaj ANTIGONA (1). Pro du kialoj! Unue, al la konantoj de tiuj klasikaj tragedioj mi dirus nenion, kion ili ne scius ĝis nun. Kaj apenaŭ mi povus diri pli multe ol la klera tradukinto Douglas B. Gregor mem. Due, ekzistas multaj samideanoj, kiuj ankoraŭ ne legis REĜOn EDIPOn kaj ANTIGONAn. Sed, konfidante al ili la "enhavon", mi detruus la ĉefan ĉarmon, kiun tiuj du dramoj povas liveri al ili: la ĉarmon de la noveco!

Eble estas iom strange paroli pri la noveco ĉe la dramo, kiu, unuafoje, prezentiĝis jam ĉirkaŭ 429 a. K. Sed, paradokse, tiu ĉi tragedio estas tiom antikva, ke ĝi estas preskaŭ tute freŝa! Tio tamen ne mirigu vin! La modoj ne ŝanĝiĝas! La modoj nur revenas! Ankaŭ la literaturaj modoj revenas! Kaj ne gravas, ke, hazarde, la literatura modo de Sofoklo estas aĝa "nurajn" 2390 jarojn!

Cetere, ekzistas eĉ kelkaj "eternaj" fenomenoj. Edipo ne estas eterna. Ankaŭ Jokasta ne estas eterna. Sed, ekzemple, la homa amo estas io, kio ne ŝanĝiĝas, almenaŭ ne esence! Tre verŝajne en 429 a. K. oni amis tiel arde kaj pasie kiel en 1961 p. K. Kaj en la dudeka jarcento la sangadulto estas same stranga, ekscita kaj provoka, kiel en la tempo de Sofoklo.

Mi scias nenion pri la tiamaj teatrovizitantoj. Mi kredas, ke ili estis ĉio, krom societo de filozofoj. Mi ne volas aserti, ke ili estis nekleraj! Sed mi vetus, ke en pli ol unu rilato ili similis al la hodiaŭaj teatrovizitantoj. Tre certe ankaŭ ili ŝatis fortajn kaj harhirtigajn historiojn! Ĉu, krome, la historio enhavis eĉ iajn moralajn instruojn kaj ekzemplojn? Tiom pli bonege! Sed nepre la moralo ne estis la ĉefaĵo!

Eble mi eraras! Tamen mi timas, ke la bravaj Atenanoj el 429 a. K. ŝatis REĜOn EDIPOn eĉ ne tiom pro tio, ke ĝi estis filozofiaĵo, kiom pro tio, ke ĝi estis brila detektivaĵo. Komprenu min bone! Mi ne estas tiel stulta por kredi, ke jam tiam Ateno havis sian Scotland Yard! Tamen ― detektivaj okazintaĵoj ekzistis multe pli frue ol profesiaj detektivoj. La murdoj estas same malnovaj kiel la homaro. Sed jam la unua murdo levis la unuan demandon pri la mortiginto (2). La detektiva arto ne naskiĝis en Anglujo. Kaj, bedaŭrinde, ankaŭ Sofoklo ne estis la unua Conan Doyle. Ĉar la unua detektiva okazintaĵo troviĝas jam en la Biblio. Ĝi estas la murdo de Abelo fare de Kaino.

Cetere, REĜO EDIPO estas interesa eĉ alimaniere! Ĝi estas dramo. Sed same bone ĝi povus esti romano. Kaj mi ne hezitus deklari ĝin la unua "roman noir" de la homa historio! S-ro Waringhien verŝajne kontraŭdirus, ke, bedaŭrinde, forestas tie la ĉefa rekvizito de "roman noir", nome la kastelo. Mi konscias! Sed, cetere, la nodo estas same bone kaj pluroble "nodigita" kiel en ĉiu klasika "romano por servistinoj" (kio estas nenio alia ol la ĉeĥa termino por la angla "ghost story"!). Krome, la fino de la dramo kontentigos eĉ la plej obstinajn ŝatantojn de la aventur-literaturo! Ĝi ja estas laŭeble kruda kaj sovaĝa!

Mi ne volus kalumnii! Sed ŝajnas al mi, ke ankaŭ la antikvaj Grekoj ŝatis ruĝajn kaj purpurajn vidindaĵojn. Malgraŭ sia klasika sereneco ili inklinis al drastaj kaj ekscitaj scenoj kaj spektakloj. Kaj, ĝerme, en ilia arto jam burĝonis tio, kio multe pli poste kristaliĝis ĉe la Anglosaksoj kiel literatura speco de thriller.

Krome, Sofoklo vekas en mi ankoraŭ unu literaturan rememoron, tiun pri François-René, vicomte de Chateaubriand. La sangadulta amo de Jokasta kaj Edipo estas io dekadenca kaj ekscita! Kaj eble ĝuste la nematureco de tiu amo strange tiklis la sentojn kaj korojn de la Atenaj teatrovizitantoj. Kaj estus sensence aserti, ke ĝi ne tiklas la sentojn kaj korojn nun! Ĉar iujn nomojn oni ne forgesas: Byblis, Jokasta, Lucille-Angélique ... Sed ni lasu tiun sangan rozarion!

Mi ne scias, pro kio REĜO EDIPO plaĉis al la greka publiko! Sed mi scias, pro kio ĝi plaĉas al mi, kaj pro kio, supozeble, ĝi plaĉos eĉ al la afabla legantaro!

Nu, kaj nun la altestimataj klasikaj filologaj kaj profesoraj moŝtoj deklaru min idioto kaj stultulo, ĉar mi miksis REĜOn EDIPOn kun Ghost Story, Detective Novel, Thriller kaj François-René, vicomte de Chateaubriand! Mi konscias mian tutan pekon! Tamen ― mi petas pri pardono! Mi volis montri, ke eĉ en 1961 REĜO EDIPO ne estas nura seka kaj mucida literatur-historia dokumento. Mi provis insisti, ke, male, ankoraŭ ĉiam ĝi estas legebla kaj leginda, eĉ pli: freŝa kaj vivanta! Bedaŭrinde, mi ne scias, ĉu mi sukcesis konvinki iun! Tamen ― ankaŭ parta sukceso estas sukceso!

Kaj, oni ne devas forgesi unu fenomenon! La ordinaran libroaĉetanton ne interesas la internaj rilatoj de la versoj, mi diru, 721 kaj 793, aŭ 718 kaj 1034. Entute, la ordinaran libroaĉetanton interesas tre malmultaj aferoj. Ĉar la simpla, ordinara homo ne volas studi, sed legi! Kaj kvankam mi mem tre alte taksas la ĉapitron pri La filozofio de la Tragedio, sincere mi timas, ke la ordinara leganto apenaŭ rimarkos, ĉu la teorioj de Janssens, Bowra kaj Kitto estas pli pravaj ol, ekzemple, la teorioj de Knox, Waldock aŭ Ehrenberg (se la leganto entute rimarkos ion!). Ĉar la ordinara leganto ne ŝanĝiĝas ― jam ekde la tempoj de Sofoklo!

La simplan homon interesas la intrigo, la amo, pasioj, pekoj kaj feliĉo! Tial la ordinara homo legos REĜOn EDIPOn ne pro tio, ke ĝi estas antikva kaj iom historia teksto, sed, ĝuste male, pro tio, ke ĝi estas relative sensacia kaj moderna intrigo. Unuvorte, la simpla leganto ĝuos REĜOn EDIPOn tial, ĉar, iasence, ĝi estas kaj Ghost Story kaj Detective Novel!

Cetere pri la grandaj verkoj regas ia miskompreno. Laŭ sufiĉe disvastigita superstiĉo ĉiu genia arto postulas superhoman fortostreĉon. Tamen, tiu ĉi superstiĉo estas nur supozo! Goethe skribis genie same facile, kiel Tondi skribas stulte. Kaj certe Homero ŝvitis super sia Iliado pli malmulte ol ia ajn redaktoro de provinca gazetaĉo super dimanĉa artikolo.

Ni emas fari unu psikologian eraron. Ni inklinas kredi, ke ekzistas nur unu sola vidpunkto: la nia. Ni ŝatas opinii, ke ĉirkaŭ ni turniĝas la tuta Universo! Tia1 ni imagas, ke, verkante REĜOn EDIPOn, Sofoklo iel verkis ĝin speciale nur por ni! Sed Sofoklo, antaŭ ĉio, verkis por siaj bravaj Atenanoj! Mi ne scias, kial li faris tion, ĉu pro gloro, mono, aŭ simple nur pro manio: ĉar io pelis lin! Tamen, verkante, li volis krei ion belan, atentostreĉan kaj sukcesan! Li deziris, ke liaj Atenanoj ĝoju kaj aplaŭdu! Kaj li sukcesis! Li iĝis glora kaj senmorta! Ĉar li ne estis stulta! Li ne volis verki furoran dramon por 1961. Li ja sciis, ke, tiukaze, tre verŝajne ni eĉ ne konus lian nomon. Kaj nepre, hodiaŭ, mi ne skribus pri li!

Sofoklo konsciis, aŭ subkonsciis, la ĉefan sekreton de la tuta greka arto, nome, ke nur la Naturo estas eterna kaj senmorta! Sed ĉu ankaŭ niaj amoj, inklinoj, pasioj, pekoj kaj eraroj ne estas la Naturo? Ĉu ankaŭ ili ne estas eternaj kaj senmortaj, kaj tial ĉiam freŝaj, en -429 same kiel en 1961?!

La sangadulta dramo de Sofoklo estas vivanta kaj fekunda. Ĝian vivantecon pruvas, interalie, eĉ unu stranga fakto. Traleginte REĜOn EDIPOn mi ekhavis kuriozan kaj sakrilegian ideon. Mi ekdeziris renkonti modernan detektivromanon, verkitan ĝuste surbaze de la intrigo de REĜO EDIPO! Eterna modelo.

Por diri la veron, la klasika mondo ne logas min iel speciale. Tamen mi ne povas nei, ke ofte tiuj antikvaj paĝoj atakas la leganton per surprizaj kaj tute neatenditaj fulmoj kaj iluminoj. ANTIGONA! Ŝia pasia malestimo kontraŭ la ŝtato, diktaturo kaj tiraneco! Se mi ne ŝatus Sofoklon ĝis nun, mi devus ŝati lin ekde nun! Kaj nur unu aferon mi bedaŭras, nome tiun, ke, malgraŭ la terura distanco de plenaj 24 jarcentoj, multaj el liaj idealoj de la demokratio kaj libereco restis idealoj ĝis nun, ĉar, multloke, ankoraŭ ĉiam ili ne realiĝis ĝis hodiaŭ!

Tial ANTIGONA plaĉas al mi eĉ pli multe ol REĜO EDIPO! Tial ŝi havas miajn admiron kaj simpatiojn! Kaj tial mi volus, ke vivu la Antigonaj kaj mortu la Kreonoj, la "saĝaj", la "neeraripovaj", la "geniaj", sed fakte nur stultaj, idiotaj, fieraj, kruelaj kaj sovaĝaj, kaj finfine krimaj, perfortaj kaj deviaj!

La oficialaj scienculaj libroj ŝatas klarigi REĜOn EDIPOn kaj ANTIGONAn iom alimaniere ol mi. Intence mi ne sekvas iliajn vojon kaj metodon. Mi diras nur tion, kion mi mem sentas, kaj kion, verŝajne, sentos eĉ pluraj modernaj junaj homoj, kiuj scias nenion, aŭ preskaŭ nenion pri la antikva kulturo, kaj por kiuj REĜO EDIPO kaj ANTIGONA estas nur legaĵo. Nu, mi ĝojos, se kun mi ili malkovros, ke tiu legaĵo estas mirinde bona kaj lastdata!


Principe, mi ne ŝatas tradukaĵojn. Oni konas min kiel obstinan malamikon de ĉia tradukita literaturo! Ĉar iel mi ne scias, kial mi legu iun verkon esperante, se jam multe pli frue mi legis ĝin ĉeĥe!

Tamen ― mi estas dankema al Dougias B. Gregor! Ĉar, tradukinte REĜOn EDIPOn kaj ANTIGONAn, li devigis min okupiĝi pri tiuj du grekaj dramoj ankoraŭ unufoje! Kaj tio valoris la penon! Certe, mi ne bedaŭras tion! Tiom pli, ke la traduko estas tre bona, senneologisma, laŭŝajne fidela al la greka originalo, kaj, se eble, eĉ iomete pli flua ol la originalaj komentarioj mem! Kaj tio, miaopinie, estas laŭdo pli ol sufiĉa!

Se temas pri tradukitaj libroj, mi ŝatas instruiĝi pri la aŭtoro, verko, epoko! Nu, Douglas B. Gregor ne neglektis eĉ tiun ĉi postulon! Sur 60 paĝoj, en inteligentaj kaj eruditaj ĉapitroj, li informas la leganton pri la kultura fono de la Sofoklaj tragedioj. Klare kaj precize li pentras tiun klasikan grundon, kiu iĝis fundamento de nia tuta eŭropa, okcidenta kulturo kaj civilizo, kaj kiu donacis al ni multon, kiu ĝis hodiaŭ restis parto de nia komuna saĝo. Krome, ne lastloke, per siaj kleraj komentarioj li eĉ igas nin pli bone kompreni tiun mirindan fenomenon, kiun ĝis nun oni ne ĉesis nomi "la greka miraklo"!


Piednotoj

(1) 216 pĝ., tradukis D.B. Gregor, eldonis Stafeto, La Laguna.
(2) Koncerne tion vidu pli multe ĉe Gaston Waringhien: Eseoj, pĝ. 184-187, Stafeto.