Enkomputiligis Don HARLOW

Julio Baghy

de Jiři KOŘÍNEK

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/5 (n-ro 35) p. 178


Nenie fride oratoras
vortĵongla rimo por ostento
kaj de l' poet' inteligento
kun vero kaj senfals' laboras.

Se ie pli da sprit' parolas
kaj ie pli da arda sento,
el pura arto kaj talento
kaj homa koro ambaŭ bolas.

Pli ol la vortoj por omaĝo
al tiu rara homaran',
parolas al ni ĉiu paĝo,

kiun elektos nia man',
por nin flugigi el la kaĝo
al vasta belo-ocean'.