Enkomputiligis Don HARLOW

Mia knabineto demandas

de Paul NEERGAARD

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/5 (n-ro 35) paĝoj 186-188


(Manuskripta fragmento verkita de patro kaj dediĉita al Homarano)

lam Marianna subite demandis: Kio estas judo? Ŝi demandis interesite, evidente ne antaŭe influita en iun ajn direkton. Aliaj gepatroj povas renkonti la demandon en malpli neŭtrala formo, la malgranda kontraŭsemitismo povas esprimiĝi en multaj delikataj manieroj, elvokitaj de la vorto judo, kaj malprave ni fermus la okulojn kontraŭ la problemo, ĉar ĝi bedaŭrinde ekzistas, kaj ankaŭ ne devas ni toleri, ke tie kaj ĉi tie ĝi prosperu.

Mi ekpensis pri la bela libro "Mia knabeto" de Carl Ewald (1), en kiu li tiel delikate priskribas ĝuste tian situacion. Lia eta viglulo ĵus venis supren el la korto, de kie la sonoj de furioza batalo kaj la krio "judo!" atingis la laborĉambron de la patro. Kaj kiam la knabo, fcrte ekscitita, sed fiera kaj ĝoja kiel estas tiu, kiu sentime plenumis sian devon, alvenis kaj silenta kiel kutime ekstaras ĉe sia patro, elvolviĝas la jena interparolado:


"Vi bone amuziĝis, tie malsupre."

"Nu," li diris modeste, ... "estis nur juda knabo, kiun ni batadis."

Mi eksaltis, tiel ke mia seĝo renversiĝis.

"Juda knabo ... ĉu vi batis lin... kion li estis farinta?"

"Nenion ..."

Lia voĉo ne estas tute trankvila, ĉar mi ja aspektas stranga.

Kaj tio estas eĉ nur la komenco. Ĉar nun mi ekkaptas mian ĉapelon kaj kuras el la pordo tiel rapide, kiel mi kapablas, kaj krias:

"Venu ... venu ... ni devas trovi lin kaj peti lian pardonon."


La knabo saltas post mi, rakontas Ewald, ĉie ili serĉas, sed vane. Tiam denove ili sidas en la ĉambro:


"Nu", decideme mi diras. "Pri tio estas nun nenio farebla. Mi esperas, ke vi renkcntos la judan knabon iun tagon, por ke vi povu doni al li la manon kaj peti pri pardono. Vi devas diri al li, ke vi tion faris nur pro tio, ke vi estis malsaĝa. Sed se iam ajn iuj faros al li domaĝon, vi lin helpos kaj batados ilin tiel longe kiel vi povos moviĝi!"

Mi povas konstati ĉe mia knabeto, ke li estas preta por fari mian volon. Li ankoraŭ estas militisto dungebla, kiu ne demandas pri la standardo, se nur aperas batalo kaj rabaĵo. Al mi estas la tasko eduki lin, por ke li fariĝu brava defendulo, kiu protektos sian belan patrujon, kaj mi tial daŭrigas:

"Nu, mi diru al vi ... la judoj estas homoj vere mirindaj. Vi scias pri David, pri kiu Brita legis en la lernejo ... li estis juda knabo. Kaj infano Jesuo, kiun ĉiuj homoj honoras kaj amas, kvankam li mortis antaŭ du mil jaroj ... li ankaŭ estis juda knabo."

Mia knabeto staras kun la brakoj apogitaj sur mia genuo, kaj mi rakontas.


Kaj poste, kiam Ewald estis rakontinta al sia knabo dramece kaj kolorriĉe pri la hebreoj de la Malnova Testamento, sekvas plue laŭ la teksto de lia priskribo:


La tuta tago apartenas al la judoj.

Ni rigardas kelkajn malnovajn librojn, kiujn plej multe mi ŝatas legi, kaj kiujn verkis judo kun stranga nomo, kiun knabeto tute ne povas memori. Ni ekscias, ke la plej fama viro, kiu nun vivas en Danlando, estas judo.

Kaj kiam estas vespero kaj patrino eksidas ĉe la piano kaj kantas tiun kanton, kiun patro plej multe amas el ĉiuj kantoj, montriĝas, ke la vortojn verkis juda poeto, kaj alia judo faris la melodion.

Mia knabeto estas varma kaj ruĝa, kiam tiuvespere li endormiĝas. Maltrankvile li ĵetas sin tien kaj reen kaj somnambule parolas.

"Li havas iomete da febro," diras lia patrino.

Kaj mi kliniĝas kaj kisas lian frunton kaj trankvile respondas: "Ne estas strange. Hodiaŭ mi vakcinis lin kontraŭ la plej insida el ĉiuj insidaj pestoj de la plebo."


Tiel finiĝas la rakonto de Carl Ewald.

Ĉu la krimoj de la nazismo instruis nin, aŭ ĉu ankoraŭ la malgranda kontraŭsemitismo konservis sian infektemon? Eta akcento, kiam la vorto judo estas menciata, kaj la veneno ekefikas. Tiu veneno, kiu igas nin rigardi aliajn homojn ne kiel individuajn homojn de forto kaj malforto, de bono kaj malbono, sed kiel unuspecajn membrojn de iu kasto, prefere de kasto malpli valora.

Ĉi tiel mi faris la demandon en dana radioprelego.

Sed hodiaŭ, kiam mi ĝin refaras en la lingvo internacia, frapas min stranga sento embarasa. Ŝajnas, ke en la esperantista medio aludo al la malgranda kontraŭsemitismo estas tiel malaktuala, ke leviĝo de la demando trudiĝas kiel fremdaĵo sentakta, kruda, se ne simple malsaĝa. Vane mi serĉas en tiu amata medio okazaĵon, kiu pravigas min levi la voĉon. Kiel povas esti, ke ĉi tie almenaŭ certaj herbaĉoj de homa penso kaj konduto ne trovas fertilan grundon? Ĉiam denove kun profunda dankemo ni rekonas la purigan efikon de tiuj interhomaj kontaktoj, reciproka respektado kaj plivastiĝo de horizontoj, kiujn peradas nia instrumento. Tiu talismano, kiun ni ŝuldas al juda knabo.


Piednoto

(1) Dana verkisto el la komenco de nia jarcento.