Enkomputiligis Don HARLOW

Ĉu 'otelo, ĉu ne 'otelo

de Julio BAGHY

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/5 (n-ro 35) paĝoj 164-173


Mi rapidas deklari, ke ne temas pri la tragike ĵaluzema heroo de la ŝekspira dramo. Temas pri aventuro, nek drama nek ama, sed iom tragikomika. Ĝi okazis antaŭ pli ol kvaroncentjaro en lando, kies popolo nur skribe uzas la literon h kaj, parolante pri la sorto de la omaro, pensas ne pri kuirita ruĝa markrustulo, rafinite preparita por la apetito de gastronomo, sed pri la historia baraktado de ĉiuj popoloj. Sekve de tio jam estas facile diveneble, kion signifas la apostrofitaj vortoj en la titolo. Necese estas nur aldoni, ke la graslitere kompostitaj lastaj silaboj volas sugesti al la leganto: unu el la rolantoj de tiu ĉi epizodo preskaŭ fatale parolis kun nacilingva akcento ... nian lingvon internacian.

Tiutempe mi estis ia "migranta literaturo". Tra kaj en kvin landoj, de metropoloj al urbetoj, de departementaj rezidejoj al kampaj aŭ arbaraj domgrupoj mi vojaĝadis por entuziasmigi nian samideanaron, diversmaniere ilustri la vivantigan povon de la poezio, proza beletristiko por la lingvo. Mi deklamis poemojn, prezentis monologojn, preskaŭ arlekenadis, spontane elcerbumis tujajn respondojn al ofte absurdaj lingvaj aŭ intimaj demandoj. Ĉion ĉi nur por ... konvinki la esperantistojn pri graveco de Esperanto. Noktomeze, kiam morte laca mi ĵetis min en liton de hotelĉambro aŭ en tiun de gastama hejmo familia, mi dubis pri la normaleco de mia mensostato. Konvinki konvinkitojn! Ĉu normale? Ne! Tute ne! En nia movado tiu nenormaleco herediĝas de generacio al generacio. En ĉiu kunveno, kongreso, eĉ en ama korespondado ni klopodas konvinki konvinkitojn, kiuj reciproke vicigas konvinkajn argumentojn por konvinki konvinkitojn, kiuj jam delonge konvinkite servas al la ideo Terure! Tamen estas tiel. Penso pri la epidemia tradicio aŭ tradicia epidemio konsolis min antaŭ la ekdormo.

Nu, ni revenu al la periodo de la migranta literaturo. Ĝi konsistis el longnaza, denshara, tre maldika vagabondo: mi kaj el du pezaj valizoj, per kiuj okazis la dumvojaĝaj muskol-kreskigoj en ĉiu stacidomo ĉe ĉiu en- kaj elvagoniĝo. Brr! En unu elokventis pli ol 50 libroj, ekspozicia materialo de "Literatura Mondo", en la alia modestadis miaj vestaro kaj tolaĵoj. Krome al la vojaĝanta parolmaŝino apartenis unu grandmezura aktujo, plenŝtopita de dokumentoj, korespondado, razilo, pipo, harbroso, tabako, notlibretoj, kelkdekoj da diversaj medikamentoj por reguligi la motoron al plua persisto kaj unu portebla "Royal" por surpaperigi impresojn, artikolojn kaj riproĉojn al la eldonisto de L. M. pro organizaj fiaskoj. En la kupeoj tiu ĉi "Royal" servis kiel kapkuseno kaj ĉe la landlimoj kiel aparta ĉagrenigilo pro la doganoficista skrupulemo.

Ofte dum longaj monatoj ĉiutage mi vojaĝis. Oni facile povas imagi, ke por ripozo apenaŭ restis 4 - 5 horoj. Havante bonŝancon mi profitis la solecon en la kupeo kaj dolĉe senkonsciiĝis laŭ ritma lulo de la radoj. Verdire, malofte mi havis tian ŝancon. Preskaŭ ĉiam troviĝis ĝentila samlingvano, kiu tute hazarde devis vojaĝi per la sama vagonaro almenaŭ distancon de kelkaj stacioj. Bonvole akompanante min li profitis la okazon babili kun eksterlandano, montri siajn poeziaĵojn, sekrete elŝvititajn, al kompetentulo, detale rakonti la korknedan historion de sia enamiĝo al la filino de la loka apotekisto, al la "plej bela knabino de la mondo", aŭ kun arda scivolemo nervoŝire pridemandi, kiamaniere poeto poemas, verkisto forskuas el la maniko siajn ravajn mensogaĵojn. Nu, sed ĉio ĉi estis pli-malpli tolerebla.

Multe pli malpli ol pli tolerebla estis tiu gastameco, tiu ŝovinismo de la stomako, kiu konsideris sia homama devo grasigi min per specialaĵoj de la nacia kuirarto. Ve, kiom da atencoj kontraŭ rezistopovo de mia ĥemia organo! Iom post iom ĝi fariĝis nur troturmentita "deponejo de specialaĵoj". Feliĉe jam ne plu grave! Mi sukcesis viva tramanĝi la kuirartajn rafinaĵojn de 25 landoj ... sed la revenĝemo neniam forvelkis en mi. Ĉiufoje, kiam eksterlanda samideano havas la fatalon doni okazon al mia hungara gastamemo, tuj mi regalas lin (aŭ ŝin) per niaj "naciaj specialaĵoj" por memorigi ĝistombe pri la brulgusta arto de nia kuirado aŭ pri la korbrula temperamento de niaj kuiristinoj ... Konfesinde, inter miaj viktimoj troviĝas heroaj karakteroj. Por ekzemplo: nia kara poetino Marjorie Boulton tiel defie sinofere elkulerigis "fiŝsupon laŭ Szeged" en mia samnoma naskiĝurbo, ke tio vekis admiron en ŝiaj hungaraj samtablanoj al la brita rezistemo, memoriganta nin pri la fama devizo de la angla reĝa gvardio: "morti, sed neniam kapitulaci!" (Verŝajne dank' al tiu ĉi "travivaĵo" ŝi estis inspirata verki entuziasman artikolon pri la urbo Szeged. Do notinda konkretaĵo pri mia revenĝemo!)

Sed mi ne preterbabilu la temon. La menciita aventuro komenciĝis sur stacidoma perono de antikva urbo, kiu havis gravan pozicion en la mezepoko. Pri ĝia tiama famo mi sciiĝis tro frue, jam en mia lernejknaba aĝo. Mia profesoro direktis al mi demandon, kiu koncernis la historian rolon de tiu ĉi fora fremda urbo. Responde mi povis nur silenti. Mia muto rezultigis hejman tragedion ... Tiamaniere la ombro de la urbo malbonaŭgure antaŭenĵetiĝis sur mian vivovojon. Tiu ombro ŝajnis enkarniĝi, kiam kontralte kriĉeca voĉo ĝentile alparolis min:

― A, a! Mi salutas vin, sinjoro!

Antaŭ mi staris virineto, kies familian staton mi ne povis diveni laŭ ŝia aspekto. Ĉu ŝi estas edzinigita aŭ nur belespera fraŭlino? Ĉiukaze por imunigi mian parolmanieron kontraŭ infekta efiko de ŝia akcentado mi emfaze prononcis la antaŭlastajn silabojn.

― Miaparte estas la honoro, kara samideanino, saluti vin!

Tiel komenciĝis kaj daŭris jene:

― A, a! Ĉu otelo? Ĉu ne otelo? ― ŝi pepadis al mi.

― ... Dependas de vi, kara samideanino, ĉu hotelo, ĉu ne hotelo?

― A, ne otelo! Ĉu ne otelo? A!

― Tion ne mi, sed vi devus scii, estimata samideanino. Por mi estas bagatele, ĉu ne hotelo, ĉu hotelo ― mi ĝentiladis plu.

― Otelo? Jesotelo, jesotelo! Ĉu? ― kaj ŝia mieno esprimis esperon.

― Jes, hotelo, kompreneble hotelo ― mi rapidis konfirmi ŝian supozon kaj ŝi videble sereniĝis.

Mi prenis miajn kvar pakaĵojn. Atletpoze kun fortostreĉo de superhoma ambicio mi sukcesis porti ilin al la placeto antaŭ la stacidomo. Tie, de kelkpaŝa distanco, proponis sin modpasinta omnibuso hotela. Ĝi rememorigis pri la poŝtaj veturiloj en la XVII-a jarcento. Verdire la veturigisto havis nuntempan vestaĵon, sed laŭ la tono de liaj admonaj vortoj al la osteca melankolia ĉevalaĉo mi konjektis, ke la elokvento estas nefalsita heredaĵo el la epoko, pri kiu mi iam ne povis respondi al mia profesoro. Li ĵetlokigis miajn valizojn sur la tegmenton de la omnibuso, poste fakscie celante al la strata defluejo li sputis ... trafis kaj pli poste suprengrimpis al sia sidejo. Dume ankaŭ ni, mia balonsvelta akompanantino kaj mi, suprenstrong>manpiedis laŭ la tri malantaŭaj ŝtupetoj. Kompreneble kaj laŭeble tre dece mi, kiel kavaliro de la XX-a jarcento, ŝove helpis al ŝi dum la grimpado ... rezulte ni eksidis vid-al-vide sur la du flankajn benkojn, ankaŭ la veturigisto sukcesis ekmovigi sian kvarpiedulon per konvena parafrazo kaj nia omnibuso, kiel la arkeo de Noa, balance laŭ ondoj de la ŝtonbula pavimo ekiris: Uf, ek al la hotelo!

La silento iom ĝene efikis. Por distri min mi aŭskultis la plendoknaradon de la radoj. Ili elokvente lamentis pri kaj pro manko de ŝmiraĵo. Ankaŭ ŝi kun strikte kunpremitaj lipoj mutadis. Supozeble ilin fermis mia fremdeco aŭ la fakto, ke mi estas ... poeto. Ofte mi spertis, virinoj havas tian ŝajnanveran respekton al la versfarantoj. Per la ŝajna ili trompas, per la vera trompiĝas. Ŝia mieno, fervora palpebrumado esprimis temoserĉadon por konversacio. Eĉ mi mem deziris interesiĝi pri la vespera programo, pri la loko de mia prelego, pri la nombro de la loka grupo, kiam tute subite mutigis min ŝia ĉapelo ... Jes, ŝia ĉapelo. Ĝi estis iom boatforma, ornamita de du vidotiklaj flugiloj de ekzotika birdo. Post longa hezitado fine mi difinis; iam ili apartenis al la plumaro de kakatuo. Tute certe, ke ŝia "plej bona amikino" persvadis ŝin jene ĉe la modistino: "Kara, nepre aĉetu ĝin! Mirinde bone ĝi kompletigas vian aspekton". Tiel malice bonvola povas esti nur plej bona amikino... kaj ŝi aĉetis la kompletigilon.

Feliĉe la veturado ne daŭris longe. Kun animskua subito ĉesis la surpavima drivado de nia arkeo. La omnibuso haltis antaŭ trietaĝa domo. La veturigisto per elektita parafrazo reekvilibrigis sin post ŝoko, kiun kaŭzis al li la saltodanco de miaj du pezaj valizoj sur la tegmento. Interne en la omnibuso mi suprenĵetiĝis en la aeron, poste refalis sur la remburitan sidejon por dolore konstati, ke ĝi konsistas el nuraj risortoj sen remburaĵo. Mia skribmaŝino falis de la benko rekte al mia tibio. Antaŭ miaj larmoinunditaj okuloj suprenflugis la du kakatuaj flugiloj kaj mi sentis, ke ŝi kaptas min ĉe la manartiko.

― Niras! ― ŝi energie komandis al mi.

Verdire tiam mi ne komprenis, tamen obeeme sekvis ŝin. Baldaŭ ni troviĝis en la halo de la hotelo ĉe la pupitro de la hotelestrino. Kun profesia afablo ŝi ridetis al mi petante mian pasporton. Senprokraste mi plenumis ŝian deziron, plenigis la demandaron por la polico, donis bankbiletan trinkmonon al la veturigisto, kiu ĵus estis enportinta miajn valizojn. Ĉu mi rekompencis lian penadon tro aŭ maltro, neniam mi eksciis. Nek miene nek parafraze, eĉ ne per simpla kapmovo li kvitancis por mia malavaro. Spontane li malaperis. Intertempe la hotelestrino kaj mia kakatuflugila kerubino komencis viglan kcnversacion. La temo verŝajne estis mi, ĉar de tempo al tempo ili ambaŭ sorĉe ravajn rigardojn ĵetadis al mi, galopigis frazon post frazoj, ventoladis la buŝojn, dum mi mute melankolie staris inter la pakaĵoj kiel la sortmuelita ĉevalaĉo antaŭ la omnibuso.

Fine, post kvaronhoro, al ŝi la hotelestrino transdonis ŝlosilon, kiun ŝi perante etendis al mi.

― Kvardekamiras! ― ŝi diris kun adiaŭa kapbalanco.

Momente mia cerbofunkcio rigidiĝis. Mi ne komprenis.

― Pardonu, sinjorino aŭ fraŭlino ... ― mi komencis.

― Fraŭlino, jesjes fraŭlino ― ŝi afable informis min.

― Nu, fraŭlino kara, mi ne komprenis, kion antaŭe vi bonvolis diri ― kaj mi transprenis la proponatan ŝlosilon.

― Kvardekamiras ... neforgesi, neforgesi ... kvardekamiras.

― Kvardekamiras? Ĉu? Pardonu, mi ne komprenas.

― Nekomprenas? ... Kvardeka ... miras ... kvardeka.

― Aĥ, jes ― kaj la nebulo en mia kapo iom maldensiĝis. Nu, jes, komprenebie ... kvardeka estas la numero de mia ĉambro ... sed kial "miras"? Laŭ ŝia elparolo devus estis "viras". Eĥ, negrave! Mi ne estu harfendanto en tiaj gramatikaj subtilaĵoj. Tenante la ŝlosilon kaj la troŝtopitan aktujon en la maldekstra mano kaj la skribmaŝinon en la dekstra mi ekbalancis supren sur la ŝtuparo por serĉi mian ĉambron ...

Sur la unua etaĝo vane mi klopodis... sur la dua la serĉado same senrezulte finiĝis ... fine sur la tria mi sukcesis malkovri la n-ron 40. Jen, sed ... sed en la ŝlosiltruo jam troviĝis ŝlosilo. Nu, negrave! Dum mia vojaĝado ofte estis tiel. Precipe en la matenaj horoj, kiam la hotelpersonaro purigas la ĉambrojn. Ili ja havas apartan ŝlosilaron por tio.

Ne demetante la pakaĵojn mi premis la anson per kubuto kaj malfermis larĝe la pordon per ŝupinto, paŝis en la ĉambron kaj ... kaj ... aĥ, por momento agrabla ŝoko paralizis mian parolkapablon, mi komencis balbuti, retropaŝi en la koridoron, sed refermi per la ŝupinto mi jam ne povis ... Imagu, en la ĉambro, dorse al mi, sur la planko virineto tute nuda kaŭris kaj puŝadis la brakojn jen supren, jen duflanken laŭ milita marŝo, trumpetanta tra la funelo de gramofono ... Unu, du, tri, kvar ... unu, du, tri, kvar...

― Pa-pa-pardonu ― fine mi balbutis kaj kiel eble plej rapide provis transpaŝi la sojion al la koridoro.

Ŝi timigite eksaltis, rifuĝe kuris malantaŭ seĝon, kies kradumita dorsapogilo ne multon kaŝis for el ŝiaj junaj plastikaĵoj. Ŝi ekveis, kriadis, ŝrikis kiel iu murdata ... Aĥ, kia skandalo!! ... Mi vere ne scias kiamaniere, sed certe fulmrapide mi ruliĝis malsupren kun miaj aktujo kaj skribmaŝino. Post momentoj mi refoje troviĝis sur la teretaĝo en la halo. La hotelestrino kaj mia kerubino surtera, surprizitaj de miaj taŭzita mieno, hasta spirado, rigardis min per atendemo de ronde streĉitaj okuloj. Ĉio taŭge kreis etoson por mia drama raporto.

― Fraŭlino ... kara fraŭlino ... kvardeka estas ne bona ― kaj mi etendis al ŝi la ŝlosilon. ― Kvardeka estas ne bona!

― Nebona? ― ŝi miregis. La hotelestrino nekomprenante miajn vortojn nur streĉis plu rondajn okulojn.

― Ne! Nebona ― mi daŭrigis kun morna, preskaŭ funebra mieno. ― En la ĉambro fraŭlino, tute nuda, gimnastikas kaj...

― A, a!! Vivolas, mi tutenuda gimnastikas en via ĉambro! Ĉu? A!! ― ŝokite ŝi sopranadis, eĉ ŝiaj du kakatuaj flugiloj tremis pro konsterniĝo.

― Ne! Ne!! Mi ne volas ― vigle mi protestis apenaŭ rimarkante, ke mi kelkfoje akcentadas laŭ ŝia maniero. ― Komprenu, estimata fraŭlino, tiu ĉambro jam estas okupita. Ĉu vi komprenas? En la kvardeka ne vi, alia fraŭlino gimnastikas ... Kvardeka nebona!

Post kvaronhora klarigado per mimikado, gimnastikado, interrompitaj de ŝokaj ekkrietoj, fine kristaliĝis la ĥaoso: sur la tuta tria etaĝo mankas gastoĉambroj, tie loĝas nur la gemastroj, familianoj kaj la personaro de la hotelo. La ĉambro de la skandalo apartenas al unu el la ĉambristinoj. Sekve la incidento ne havos diplomatian militdeklaron ... Fine mi eksciis, ke mia ĉambro estos sur la unua etaĝo. Miaj du valizoj jam estas portitaj tien. Nu, bone. Mi ekiris. En tiu momento mia kakatuornamita fraŭlino ekkriĉis al mi:

― Kvardekamiras!

Mi rigidiĝis. Dum longa momento mia pensadpovo paraliziĝis. Mi stultule gapis ... Post rekonsciiĝo mi komencis analizi la unuvorte spirpuŝitan frazon: kvardeka ... mi ... iras. Kion ŝi volis diri? Certe ŝi eraras. Eble ŝi faris la numeron laŭ vortordo de sia nacia lingvo ... Ĉu?

― Fraŭlino, eble vi eraras. Ĉu? Eble dekkvara vi venos. Ĉu?

― Jesjesjes ... dekkvara ... dekkvara ... mivenos mivenos dekkvara ― kvazaŭ jubile ŝi konfirmis mian supozon.

Ĝis la dekkvara mi havis tri liberajn horojn por razi min, refreŝiĝi, fari la ĉiutagan raporton al la centro de la landa asocio kaj al la eldonejo de L. M. Dum tiu tempo subite mi konstatis, ke post dutaga, memvola fastado regeneriĝis la akceptokapablo de mia stomako kaj mi sentas ioman malsaton. Nu, fine! Ju pli proksimiĝis la horo de la renkonto, des pli kreskis mia apetito kaj, kio delonge ne okazis, mia fantazio incitis mian palaton per gastronomaj imagaĵoj.

Precize je la dekkvara mi aperis en la halo. Ŝi jam atendis min. Tuj kun afabla rideto ŝi eksaltis, kaptis min ĉe la manartiko kaj imperative deklaris.

― Niras!

Ni ekiris. Kial ne en la restoracion de la hotelo? Eble ĝia kuirejo ne havas renomon aŭ mi tagmanĝos en samideana rondo ĉe tablo de gastama familio ... Ni marŝis, marŝadis, preskaŭ migris pilgrimante al historiaj stratanguloj, al marmortabuloj, al placoj kun statuoj, tra kazemata vojeto al ŝimodora kelo, mezepoka torturejo, sed ĉiam preter allogaj montraj fenestroj de diversrangaj restoracioj ... Kvankam dum mia tuta vivo mi suferis pro acidmanko, tamen dum tiu ŝvitperla promenado mi sentis, ke tiam mi absolute ne bezonis apetitvekan pepsinon.

― Kara fraŭlino, tre estimata samideanino ― venkinte la ĝenon mi eklamentis. ― Pardonu, sed mi ne manĝis.

― Nemanĝis?

― Ne!... Tute ne!

― Ĉu nesti apetito?

― Apetito estas, granda apetito ― mi certigis eĉ kapjesante.

― Ĉu malsana? ― kaj ŝia kompatema mieno elokventis pri bonkoreco.

― Nemalsana, pro diablo ― mi indigniĝis. ― Ĉu vi ne komprenas? Du tagojn mi fastadis. Hodiaŭ mi ne manĝis eĉ peceton da biskvito.

― Ĉu tremalsana? A, A! Nemanĝis ― kaj ŝi vetlamentadis kun mi.

Perdinte paciencon subite el mi eliĝis nacilingva parafrazo honoranta ŝian cerbostaton kaj poste en nia kara lingvo vortiĝis mia riproĉo iom abrupte:

― Aĥ, pli ol estimata fraŭlino, vi ne komprenas eĉ simplajn frazojn! Vi ne scias Esperanton! Terure!

― Minekomprenas ... pardonu ... mi estas komencantino... nurantaŭses jaroj mi lernas Esperanto ― ŝi senkulpigis sin.

Kion fari? Mi englutis la salivon, kiu subite plenigis mian buŝon pro manĝodeziro. Eĉ mian nacilingvan erupcion mi pripentis.

― Fraŭlino karega ― mi komencis tre milde, kvazaŭ balzame ― bonvolu konduki min al persono, kiu komencis lerni nian lingvon antaŭ tridek jaroj.

― Bone! Niras ― kaj ŝi, kvazaŭ al la vorto apartenus ankaŭ la gesto, kaptis min ĉe la manartiko. Tiel ŝi kondukis min al grizbarba pioniro, kiu komencis lerni la lingvon ĝuste antaŭ tridek jaroj.

― Bonan tagon, sinjoro! Misalutas vin ― li tondris afable al mi en tia basa voĉo, kiu rememorigis min pri Ŝaljapin.

― Kara sinjoro, mi ne manĝis ― mi rapidis informi lin pri la situacio.

― Nemanĝis? ― li miregis.

― Ne! ... Ne!

― Nesti apetito? Ĉu?

― Aĥ! Apetito estas, sed ...

― Malsana ... Ĉu malsana?

― Ne! Mi ne estas malsana. Apetiton, eĉ grandan apetiton mi havas. Bonvolu diri al la fraŭlino, ke ŝi konduku min al iu restoracio.

― Bone! Midiros ... midiros ― li trankviligis min.

Nu tiu "midiros" signifis kvaronhoran nacilingvan konversacion, en kiu por mi alternis nekomprenataj frazoj en du diversaj tonoj: en baso kaj soprano. Rezulto: rigardinte sian brakhorloĝon ŝi ekkriis, kaptis min ĉe la manartiko kaj imperative deklaris: Niras!

... kaj ŝi tire trenis min post si tra stratoj, placoj, preter kelkdekoj da restoracioj. Ni finis la zigzagan galopadon antaŭ la krada pordego de centĉambra mezepoka kastelo, historia restaĵo, servanta nun kiel urba muzeo por ŝtonepokaj hakiloj, surpingle ripozantaj skaraboj, mumioj, kirasoj, kaskoj, halebardoj, naftalinodoraj mesroboj, stoloj kaj ceteraj akcesoraĵoj por religiaj ceremonioj. Flanke de la pordego skribaĵo avertis nin, ke ni devas treege rapidi, ĉar post duonhoro oni fermos la muzeon. Sekvis "maraton-a" vetkuro kun la tempo. Ŝi trentiris min tra la ĉambregoj, preter gigantaj vitrinoj, starigis min antaŭ objektoj, kiuj tute ne interesis min kaj forpuŝis min de lokoj, kie almenaŭ longan momenton mi deziris dediĉi al la ekspoziciataj objektoj. Dum tiui tridek minutoj mi meditis pri relativeco de la libera homa volo kaj ... perdis la apetiton. Cetere mi havis ne pli ol horeton ĝis mia vespera parolado. Tuj antaŭ prezentado mi manĝis neniam. Malnova aktor-sperto: ŝtopita stemako inertigas la menson, stumbligas la langon.

Mi preparis min kaj la ekspozician materialon en la granda salono de la urbdomo, kie finiĝis tiu tragikomika tago per la lasta surprizo: mia kakatuflugila kerubino estus devinta interpreti mian paroladon pri la inspiritaj rajdantoj de la flugilhava Pegazo. La ĉeestantaj membroj de la "rondo familia" (laŭnombre 8-10 personoj) apartenis al la eternaj komencantoj. Kion fari? Tuj akiri grandan nigran tabulon kaj prezenti Ĉe-metodan provlecionon!

Post unuhora pedagogia arlekenado mi sukcesis vespermanĝi en mia hotelo kaj ekscii, ke mia nekonsumita, sed pagita tagmanĝo ... atendas min supre en mia ĉambro.