Enkomputiligis Don HARLOW

Kiel vera paĉjo

de Eli URBANOVÁ

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/5 (n-ro 35) paĝoj 180-182


Baghy estis propre korespondanto de Ŝtefo, kiu kaptite de lia ĉarma "La vagabondo kantas", muzikigis al li eble ses poemojn; ili ŝanĝis du-tri leterojn, kiam mi enmiksiĝis kun miaj versoj ... Kiel varme Baghy akceptis la nekonatan! Vere kvazaŭ iu al mi tre proksima, tre kara alpremus min al sia koro!

"Mi tre dezirus, se vi ne konsiderus mian leteron ― nura komplimento, simpla ĝentilaĵo, sed se vi ekvidus tiun sinceran ĝojon de lingvokulturanto, kiun mi havis legante kaj poste plurfoje relegante viajn poemojn, la kantojn de via artistina animo. La esprimo 'mi gratulas al vi' ja donas eĉ ne palan interpreton de tiu ĝojo, kiun mi havas pro la 11 poemetoj. Ju pli ofte mi legas ilin, des pli firme mi konvinkiĝas, ke viaj poemoj estas kvazaŭ delikataj puntoj el Bruselo. Mi dankas al vi pro la arta ĝuo, mi dankas al vi pro la konsolo, kiu elradias el viaj poemoj al mi, kies amo estis, estas kaj restos ĉi tiu lingvo, bazo de nova internacia kulturo."

Kion rakonti? Baghy estis la unua, kiu agnoskis min. Sed ne restis ĉe nura agnosko. Baghy faris ĉion, por ke mi, malsperta, evoluiĝu, kresku!

"Kanto de ŝipestro ― bona poemo, ritmo, rimado estas seneraraj, tamen ne estas laŭ mia gusto. Kial? Mi cerbumadis, mi faris melodion al versoj, mi deklamis kaj tamen sentis min ― trompita. Pro kio kaj de kio? Fine mi trovis la kaŭzon. La titolo tro streĉis mian fantazion. Mi atendis sovaĝan kanton de tempesthardita ŝipestro kaj mi ricevis ― en delikata melankolia moliĝintan fatalismon de ŝiprestrINO. Tiu ĉi titolo bezonas alian, pli sovaĝan ritmon, pli kaprican krudecon en la esprimoj. Reverku ĝin aŭ donu alian titolon al la poemo, cetere senerare verkita. Miaopinie la temo indas je reverkado."

Por helpi al mi Baghy bedaŭris nek tempon nek monon (da ambaŭ li havis tiom malmulte!). Ni ricevis de li lian "Preter la vivo" eldonitan 1923. Sed kie restis la facilanima vagabondo? Baldaŭ poste li sendis sian "Pilgrimon" el la jaro 1926. Aŭskultu:

Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kaj hungaro.
Dum la akvo zume bolas,
la amikoj ekparolas:

"Havi landon en libero,
tamen migri tra la tero,
iri vojon, sed sencelan ...
Ĉu vi konas pli kruelan?"

La hungaro ne respondas,
liaj pensoj ĝeme ondas,
viŝas larmon retenitan:
"Havi landon, sed perditan ..."

Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kaj hungaro.
Dum la akvo bolas zume
ili ploras, ploras kune.

Ja tiel verki, tiel tutsimple kaj forte! Tamen ĝuste tio estas ege malfacila, ĉu ne, Baghy?

"Vi skribas: Mi tute ne meritas vian atentemon, ĉar mia talento estas minimala. Mi ja kreas sufiĉe malfacile! ― Kara kolegino, sendube vi havas talenton kaj specialan ritmosenton al la esperantaj versoj, al la muziko de la lingvo. mem. Ĉu via talento estas minimala aŭ maksimala, pri tio juĝi povas nek mi nek vi. Vi staras ja sur vojkomenco, sed ĝian daŭron kaj finon vi ne povas vidi, nek diveni la estontajn impresojn, inspirajn, ideojn, artajn kreaĵojn de via impresema kaj revteksema animo. Tute certe, ke per sistema kaj konstanta laboro disvolviĝos via talento kaj ĝi produktos verajn artaĵojn, nun nesupozeblajn eĉ de vi. Ne plendu, ke vi kreas sufiĉe malfacile, eĉ kontraŭe! Vi ĝoju, ke vi estas konstante malkontenta pri via artado. Por krei ion artan oni bezonas tempon, maturiĝan periodon kaj ree tempon ..."

Ve, se mi, komencantino, faris ian gramatikan kapriolon ― en Baghy tuj vekiĝis iama instruisto, komprenu, esperanta instruisto, kio estas certe pli terura!

"Kaj nun, kara kolegino, bonvolu diri al mi, kion signifas fakte via frazo; enkadrigONTE vian bildeton mi daŭre ĝojos el via ĉeesto. Demando: kiam la bildeto estos enkadrigita? Respondo: neniam! Kial vi ne konstruis la frazon jene: ni enkadriginte la bildeton daŭre ĝojos el via ĉeesto. En tiu ĉi kazo vi sciigas min (estus sciiginta min), ke la bildeto iam estos enkadrigita. Mi menciis tiun erareton vian, ĉar en ĉiu letero via mi rimarkas, ke vi nur scias, sed ankoraŭ ne sentas, ne vidas la nuancojn, kiujn prezentas la kunmetitaj verbtempoj. Permesu, ke mi bonvole plifaciligu la plenan komprenon." (Sekvas larĝa ekspliko.)

Do tiel edukis Baghy: pacience, severe, de la fundo. Diru, ĉu ne estis feliĉo havi tian afablan gvidanton? Ekzemple la neologismoj ― ne unufoje turmentis min ĉi demando!

"La neologisma afero estas tre delikata kaj samtempe eĉ danĝera. Nia lingvo certe alprenos novajn vortojn dum la evoluo lingva jen pro simpla manko, jen pro necesa nuancigo. La verkisto kaj poeto devas esti tre, tre rigora al si mem koncerne la uzon de la neologismoj, ĉar tre facile li faros pli da malutilo al la lingvo ol la valoro de la enkondukita, plej ofte tute ne bezonata nova vorto. Sed oni ne povas rigore kaj drakone mortkondamni ĉiun novan vorton. Laŭ mia opinio ni, verkistoj laŭeble vivantigu tiujn malofte uzatajn vortojn, kiuj troviĝas en la Plena vortaro. Do ni ne enkonduku novajn, plej ofte absolute pro persona prefero, vortojn, kiuj iom post iom disfaligu la propran kaj karakterizan spiriton de la lingvo."

Sed Baghy havis por sia esperanta filino eĉ subitajn surprizojn nu, kiel vera paĉjo! Ja kiun ne ĝojigus poemo kun dolĉa dediĉo: Al mia poetino? (Papilioj aperintaj en marta num. de Heroldo 1952.) De nun oni agnoskos min eĉ en la propra lando, ĉu ne? Memkompreneble mi tuj kaptis plumon por respondi ... Kaj min ekregas certa melankolio ... Kie estas la tempo, kiam ni skribis al ni en versoj

"Se mi bone memoras, mi foje konfesis, ke viaj poemoj mem inspiras min al daŭrigo de verkado, kaj, se tiuj novaj poemoj miaj ne tuŝas vian personon mem, tamen ili naskiĝas pro la penso "al Eli ne veni kun malplenaj manoj ..."

Jes, kie estas tiu tempo de revado, sopiroj? Sed ĉiu romano finiĝas, iu eĉ tragedie ... Eh, kia tragedio, se Baghy vervas, verkas?