Enkomputiligis Don HARLOW

Rememoroj

de Josef VONDROUŜEK

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/5 (n-ro 35) paĝoj 183-184


Post finiĝo de la jubilea Universala en Krakovo en jaro 1937 la esperantistaro de Brno vivis sub signo de ĝoja kaj streĉa atendado: estis alvenontaj ŝatataj hungaraj gastoj el Budapesto kaj inter ili al ni la plej karaj, nome Dro Kolomano Kalocsay kun sia filino, Julio Baghy, Ludoviko Totsche-Tarkony. Sed ne nur tio, estis atendebla multe pli: la karaj gastoj venis vizite al ni kun tutvespera artisma, literatura programo.

Por tiu evento estis luita la tuta etaĝo de la tiama plej granda kaj luksa kafejo en Brno, kafejo Passage, en kiu krome estis faritaj apartaj instaloj por la solena vespero. Memkomprene estis avizitaj esperantistoj ne nur el Brno, sed ankaŭ el la vasta ĉirkaŭaĵo. En la difinita tago aro da gesamideanoj entuziasme bonvenigis la alveturintojn ĉe la stacidomo. Sincere oni bedaŭris, ke Julio Baghy estis devigita lastmomente ŝanĝi la planon kaj veturi el Krakovo rekte hejmen, same filino de Dro K. Kalocsay. Vizito de Julio Baghy al Brno kun sekretario Lajos Marton, kiel de oficialaj registaraj delegitoj, efektiviĝis multe pli malfrue, nur printempe en jaro 1956. En du amikaj kunvenoj ekbrilis en la plej forta lumo senkompara rakont-arto kaj aktora talento de J. Baghy. Renkontiĝo kun la amata poeto senmezure ĝojigis nin, same kiel lia juneca ardo, freŝeco, gajeco kaj profunda, komprenema kaj optimisma rigardo al la homoj kaj mondo.

Vespere en etoso tre solena kaj tamen intime amika okazis la kunveno. El la riĉa programo restis nur en memoro kun la perfekta arto parkere prezentitaj poemoj kaj brila, gaja rakonto de Raymond Schwartz, kies diverstipajn kaj komikajn figurojn prezentis en nesuperebla maniero Dro Kalocsay. L. Totsche rakontis ― deklamis kvazaŭ himnan alegorion de F. Mora "Kontraŭ la Aŭroron". Vilmos Bleier, eldonanto de la Literatura Mondo, enkondukis la programerojn elokvente kaj verve. La vespero fariĝis neforgesebla por la partoprenantoj, kiuj ĉiam fieros pri la renkontiĝo kun la plej grandaj poetoj de nia movado. La renkontiĝo fariĝis grava ankaŭ tial, ĉar persone konatiĝis la grandaj gvidantoj de nia literaturo kun tiama direktoro de la fama "Verda Stacio" Inĝeniero Antonin Slavik, kiu la unua iniciatis disaŭdigon de kompletaj operoj, operetoj, dramoj, kabaretoj en Esperanto.

La skribinto de ĉi-rememoro havis la neordinaran honoron gastigi dum la sekvintaj kvar tagoj Dron K. Kalocsay kaj L. Totsche en sia hejmo. Kiaj ĝojaj kaj edifaj tagoj! Longajn horojn ni pasigis en gaja kaj amika rondo interparolante pri la Esperanta literaturo, gazetaro kaj ĝenerale pri la esperantista vivo kaj ĝiaj multaj aspektoj. Profunde impresis afableco, delikateco kaj amikeco de la gastoj, kaj sinceraj rekonoj por niaj nacio kaj respubliko. Persona kontakto nur grandigis admiron, kiun mi havis dum multaj jaroj al la aŭtoro de Streĉita Kordo. La poemoj efikis revelacie.

Pere de Streĉita Kordo, Eterna Bukedo, Preter la vivo kaj poemoj en la Literatura Mondo daŭre mi ekamis Esperanto-poezion kaj dumvive ligiĝis kun nia movado; sed pere de la Esperanta poezio mi revenis al la legado de poemoj en la gepatra lingvo, sen kiuj mi ne povas imagi plenan vivon.