Enkomputiligis Don HARLOW

Julio Baghy, la sekreta

de Henri VATRÉ

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/5 (n-ro 35) paĝoj 178-179


Iel paradokse la nomo de Julio Baghy ne sugestas en mi tujan rilaton kun la beletra mondo. Eble, ĉar mi ofte ĝuis la privilegion persone lin renkonti en Budapest meze de liaj amikoj. Kaj la memoro pri lia rigardo, lia voĉo, lia manpremo revekas emocion de escepte riĉa kvalito. Se la homo, kaj ne la verkisto, ĉiam unue sin imponas al la menso, la kaŭzo estas, ke li posedas nekutiman povon de komunikiĝo trans la konvenciaj baroj.

Poeto de la pietato, de la sindediĉo, Baghy sin turnas precipe al la ekstero, al tiu realo ne tuj krude evidenta, sed pli profunda, pli aŭtentika, kiun perceptas nur la koro. Tamen, eĉ post longa konatiĝo, li konservas intimajn sekretojn, kaj granda parto de lia personeco restas mistera. Verdire lia poezio nur diskrete allasas informojn pri li mem, kaj se ĝi ne impresus tiel simpla kaj faciltona, ni certe lin konus pli funde. Aliaj homoj sin enfermas inter dikaj muroj, sin kaŝas post fera kurteno. Li malavare disradias, sed sian plejintimon tamen gardas sub delikata gazo. Foje la diafana vualo ŝajnas al ni preskaŭ travidebla, se ĝin tralumas la interna rideto de la poeto.

Tuj dekomence, la publiko lin amis kaj komprenis. Nia tuta generacio vivis en familiara senta alligiteco kun li. La sorto lin konstante molestis, sed alportis ankaŭ kompensojn, kiujn ĝi obstine rifuzis al pli favorataj, al materie pli prosperaj homoj: tre vastan vivantan rondon de fervoraj amikoj kaj admirantoj. La viroj, pro ia ĝena reteniĝemo, ne povas esprimi per vortoj la sentimenton, kiu ligas ilin al Julio Baghy, sed la virinoj mirinde sukcesis tion fari per surprize klarvida penetremo. Li ja larmigis abunde la virinojn, kaj ne nur per siaj poemoj! Li ankaŭ multe mokis nin per tre vigla, sed grandanima satiro, kiu montriĝis nur alia flanko de lia komprenemo. Baghy proponis al ni la mezuron de nia vera grandeco: la senton. Li kredis ne nur vera sian mesaĝon, sed ankaŭ akceptinda. Kaj lia merito estas, ke li ĝin ripetis senlace, senĉese kontraŭ vento kaj tajdo.

Li mem nomis sin vagabondo kaj ni papage ripetis la epiteton. La titolo de pluraj el liaj verkoj (Preter la vivo, Pilgrimo, Migranta Plumo, Verdaj Donkiĥotoj, La Teatra Korbo, La Vagabondo kantas) konfirmis en ni la impreson de senhalta vagademo. Sed nenie li kantis la plezuron, la ĝojon, la pasion de la vera vojaĝanto, ĉar por li la vojaĝo signifas nur rimedon, ne celon en si mem. Kiel Uliso, li vagadis pli ol neceso, ol el libera elekto. La poetoj ofte fariĝas viktimoj de sia biografio aŭ de sia famo. Por kelkaj homoj Julio Baghy jam aspektas preskaŭ legenda figuro. Eble la homoj de la estonto miros, ĉu li efektive vivis inter ni. Sed por ni li restas granda vivanto, kiu tiom multe donacis, ke nia tuta popolo apenaŭ sufiĉas por dividi kaj inde partopreni nian komunan ŝuldon al li.