Enkomputiligis Don HARLOW

Nur kelkaj vortoj de la redakcio

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/5 (n-ro 35) p. 161


... Ĉiu esperantisto inda je tiu nomo scias, ke en tiu ĉi favorjaro 1961a du el niaj plej gloraj kaj amataj aŭtoroj, Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay atingis sian 7Oan jaron. Sepdek jaroj ... grande æui spatium, plena de multaj doloroj, de multaj ĝojoj, sed precipe, en la okazo de niaj du amikoj, de multaj verkoj, kiuj, siatempe, alportis al ĉiu el ni tian donacon de estetika ĝuo kaj de nobliga plezuro, ke estus simple nekompreneble, se ni ne uzus la nunan datrevenon, por diri al ili publike nian ŝuldon kaj nian dankon. Sed ĉar la Nica Revuo iom malfidas la sonoron de sia voĉeto, ĝi alvokis al siaj fidelaj legantoj, kaj, en ilia nomo, prezentas nun jenan salutbukedon.

al nia kara
JULIO BAGHY