Enkomputiligis Don HARLOW

Uraŝima

de Teruo MIKAMI

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/5 (n-ro 35) paĝoj 184-186


SKIZO DE LA "JAPANA" FABELO
DEDIĈE AL JULIO BAGHY

Juna fiŝisto Uraŝima ĉiutage iras al la maro, portante fiŝkanon sur la ŝultro kaj korbon ĉe la kokso. Iutage, sur la bordo de la maro li renkontas kelkajn bubojn, kiuj torturas testudeton. Ili tiras ĝin per la vosteto, aŭ renversas ĝin, aŭ ĵetas al ĝi ŝtonetojn. La kompatema Uraŝima marĉandas kun la buboj kaj per kelkaj moneroj elaĉetas la testudeton. Li liberigas ĝin en la maron.

La postan tagon, kiel kutime, li iris boate sur la maron. Dum li ĵetadis hokfadenon en la akvon, elmergiĝis antaŭ li granda testudo kun tufo da densaj haroj ĉe la vosto. La junulo estis mirigita, ĉar la testudo alparolis lin kaj dankis pro tio, ke li savis la testudeton el la manoj de la petolemaj buboj; plie, ĝi montris al li sian dorson, por gvidi lin al bona loko. "Kien?" demandis Uraŝima. "AI la submara palaco", respondis la testudo. Uraŝima pro scivolo rajdis la testudon.

La testudo naĝportis la junulon surdorse. Baldaŭ ili subakviĝis kaj trairis ĉiam pli profunden kaj antaŭen. Dumvoje, Uraŝima vidas multajn, diverskolorajn fiŝojn naĝantajn preter li kaj inter la marherboj en la fundo de la maro. Li ne bezonis longan tempon, antaŭ ol alveni ĉe la majesta palaco de la maro. La pordoj kaj la kolonoj estas konstruitaj el ruĝa koralo. Ĉe la enirpordo gardostaras vicoj da buntaj fiŝoj, kiuj afable bonvenigis lin. Kelkaj ĝentilaj pagroj kondukis lin internen. Lin okulfrapis la kolonoj el helruĝa koralo, la plafono el agato, la planko el lazurŝtono kaj la muroj el kristala mozaiko. Li enkondukiĝis en la plej internan belan ĉambron. Tie la Princino de la maro atendis lin. Ankaŭ ŝi esprimis multajn dankojn pro la savo de la testudeto. De tiam komenciĝis la feliĉaj kaj plezurplenaj tagoj de Uraŝima en la marpalaco. Oni regalas lin per delikataj frandaĵoj de la maro kaj per graciaj dancoj de polpoj, rombofiŝoj kaj multaj aliaj. La tuta tempo forpasis por Uraŝima kvazaŭ en bela sonĝo.

Tamen, al Uraŝima foje revenis la konscio pri la tempo, kiun li pasigis kun siaj gepatroj, kiaj li hejmsopiris. Li diris al la Princino, ke li volas hejmeniri. Ŝi bedaŭris la disiĝon, sed ne povis deteni lin. Ŝi diris, ke li povas reveni al la marpalaco, kiam ajn li volos, kaj donis al li kesteton, dirante: "Vi neniam malfermu ĝin; se vi maifermus ĝin, vi neniam plu povos reveni al mi". Uraŝima, akceptinte la donacon, elkore dankis la gastamon de la Princino kaj la marestaĵoj de la palaco.

Denove rajdante la testudon, Uraŝima revenis al la marbordo. Adiaŭinte la testudon, li paŝis al sia hejmvilaĝo. Sed nenie li povis trovi sian hejmon kaj gepatrojn. Li jam estis fremdula en la tuta vilaĝo. Pri si kaj siaj gepatroj li prov-demandis ĉiun, kiun li nur povis renkonti. Neniu konis ilin. Tamen unu maljunulo diris, ke ankaŭ multaj, multaj jaroj, laŭ onidiro, vivis en la vilaĝo junulo nomata Uraŝima, sed tiu malaperis unu tagon, kiam li iris al la maro fiŝkapti.

Uraŝima eksciis, ke tiom da "jaroj" forpasis, dum li pasigis nur "tagojn" en la marpalaco. Li sopiris la gepatrojn, kaj tute forgesinte la averton de la Princino, li malfermis la kesteton. En tiu momento ekleviĝis el ĝi strio da blanka fumo kaj Uraŝima fariĝis subite maljuna kadukulo kun faltoj kaj blanka hararo {1).


Piednoto

{1) Adaptoj ― ekz. por enamiĝo aŭ edziniĝo de la princino al la junulo, kiel ofte okazas en okcidentaj fabeloj, ― farus la fabelon pli interesa; sed per iliaj senkaŝaj "kisoj" oni riskas eksjapanigi la tutan rakonton.