Enkomputiligis Don HARLOW

Amato, mia kara ...

elegiptigis K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/6 (n-ro 36) p. 203


Amato, mia kara,
mi diros, kiofara
mi estas nun: mi birdojn ĉasas.
Per uz' de ruza saĝo,
per gluo kaj per kaĝo
tiuj sin trompi kaj sin kapti lasas.
Alflugas birdoj buntaj
de sur la bordoj Punt-aj,
kaj ĉiu estas mirhe dolĉbalzama.
L' unua, kiu venas,
la vermon vidas, prenas,
kaptiĝas tuj en la momento sama.
Ho, kiel de parfumoj
de Punt' odoras plumoj,
kaj ĝiaj ungoj plenas de rezino!
Mi havas la deziron,
malfermi la kaptilon
kun vi, trezor' de mia kor-inklino.
Tre dolĉas kune preni
kaj en la manoj teni
la birdon odorantan de balzamo,
plej dolĉas sur la fero,
plenplene de tenero
al kampo iri, al amat', por amo!