Enkomputiligis Don HARLOW

Ekĉirpas jam hirundo...

elegiptigis K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/6 (n-ro 36) p. 202


Ekĉirpas jam hirundo:
"Tagiĝas, kien nun do
vi iros for de l' dolĉa lok'?"
-- Ho birdo, mi ne iras
ankoraŭ, al mi ŝiras
la koron la disiga vok'.
En ŝia ĉambro mi, beata,
troviĝas kun ŝi, la amata.
Ni ambaŭ krie voĉas,
ke mi ne iros for,
kaj ni en amfervor'
la manojn interkroĉas.