Enkomputiligis Don HARLOW |
Doris el la riĉaj bukloj ŝiris unu haron el oro: per ĝi, kiel al kaptito, al mi la manojn ligis ŝi. Mi komence nur ridegis, ĉar mi pensis, ke tre facile el la lig' de l' ĉarma Doris eskapigi mi povas min. Sed kiam mi ne kapablis rompi ĝin, mi komencis ĝemi, kiel iu katenita per fortika ĉeno de fer'. Eĉ nun, priplorinde povra, sur ĉi tiu haro mi pendas; per ĝi tien ĉi kaj tien tiras min da kapriculin'. |