Enkomputiligis Don HARLOW

Hesperos

de Bion

elhelenigis K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/6 (n-ro 36) p. 208


Hesperos, vi torĉo ora
de la granda Afrodita,
Hesperos, juvel' trezora,
en noktlduo gemo rida,
ol la Luno ja pli pala,
sed unua el stel-miloj,
ho, saluton al vi, kara,
lumu voje per la briloj!
Al paŝtisto mi rapidas
por festeni en komuno,
kaj la Lunon mi ne vidas,
estas ĝuste nova luno.
Ja ne iras mi porŝtele,
nek prirabi vojirantojn,
mi nur amas. Estas bele,
se vi helpas la fidele
amligitajn sopirantojn.