Enkomputiligis Don HARLOW

Pri l' beleco fieregas Rhodope.

de Rhuphinos

elhelenigis K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/6 (n-ro 36) p. 208


1.
Pri l' beleco fieregas Rhodope. Se ŝin mi salutas,
tion ŝi akceptas fride, kun orgojle severa brov',
kaj eĉ, se girlandon floran mi pendigas sur ŝia pordo,
ilin en koler' fiera ŝi dispremas per la pied'.
Ho vi, faltoj, vi moroza maljunaĝo, venu rapide,
hastu, eble la obstinan fine vi fleksos cedi jam.
2.
Vi, Melite, havas manojn de Athena, Hera-okulojn,
mamojn de la sorĉa Kypris kaj maleolojn de Thetis.
Ja fetiĉa, kiu vidas, kaj trioble, kiu vin aŭdas,
duondio, kiu kisas, dio, kiu posedas vin!
3.
Dio estas vi, ho Eros, se per sago vi pafas paron,
sed se vi nur unu solan sagas, dio ne estas vi.