Enkomputiligis Don HARLOW

La printempo

(El la "Ciklo de Sezonoj" [Ritusamhaara])

de Kalidasa

elsanskritigis K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/6 (n-ro 36) paĝoj 204-207


Li venas. Lia sag' ― la mango-spros' velura.
la kordo ― abelsvarmo kaj flirta florgirland'.
Gajege la Printemp', arkisto aventura,
soifajn korojn venkas, marŝante tra la land'.

Florar' sur arboj, labirint' sur marĉo,
virinoj nun de arda am' frenezas,
la vento ŝvebas kun parfumo-ŝarĝo,
aŭror', vespero de plezuroj pezas.

Al lagoj lulaj, kiujn garnas jadoj,
al lunlum-brila virinet-persono,
al arboj ŝarĝaj de flormiriadoj
la sorĉon kia donas? Frusezono!

Sur knabinbrusto ornamil' santala,
betel-odor', lasciva en la spiro,
sur lulbaraktaj koksoj ring' metala
la viron frapas per plezursopiro.

El nuraj sovaĝplantoj ruĝa zono
ĉe l' ronda kaj malfleksa lumb' serpentas,
kaj sub la fajna ombro de festono
safran' la valon intermaman pentras.

Freŝiga karnikaro ĉe l' oreloj,
en nigraj haro j la aŝok-purpuro,
jasmeno brila sur da kapjuveloj,
por ŝi kaj por amant' estas plezuro.

La spuro de facila peniktiro
virinvizaĝe ― kiel lotusfloro;
ĝin en sovaĝo de plezurdeliro
delavos ŝvito dum la ama horo.

Per tula tuko, ŝaŭma ŝal' vestite,
la belaj brulas de ekscit' senĉesa,
al ili eĉ kun la amanto lite
ne kvietiĝas la pasi' ekscesa.

Senkorpa gaja Forto tage-nokte
konsumas kaj paligas kaj torturas
kaj igas ĝemi kaj oscedi ofte
virinon, se l' amato vojveturas.

La vangoj palas, la rigardo brulas,
langvoras korpo kaj streĉiĝas mamo
kaj molas koksoj, tiel vi figuras
mil-unu-forme, ho potenc' de amo!

Volupt' langvora pezas sur la sino,
en ombro brova la rigard' ekdormas,
la voĉmuzikon obtuzigas vino,
tiel virinojn la sopir' transformas.

Sukon de balzamarbo kaj safrano
deziras belulino sangpelata,
santalon, moskon miksas ŝia mano,
la bruston pentras roza-aromata.

La homo, kiun vundis amo-sago,
jam la mantelon pezan sentas troa,
lian leĝeran veston arb' de lako
ruĝigis, trasorbigis suk' aloa.

De mango-suk' ebrie, virkukolo
la inon ĉirkaŭgiras, blindekscita;
virvespo zume sur lotuskorolo
amludas longe kun vespin' trovita.

Ruĝfaske freŝaj burĝonetoj sprosas,
la branĉojn klinas pezo foliara,
se inter florornamoj vento krozas,
ne malkonfesu la sopiron, kara!

Densbranĉe, ruĝe ĝis radikoj, ardas
la aŝokarbo kiel la koralo;
se virgulin' en solo ĝin rigardas,
ŝi tristas, sen kompreno pri l' kialo.

Ĉirkaŭ atimukta floro la flata vento zumas,
ĝin sur figo delikata dorlotas per kareso,
papilioj ĝin alflirtas kaj ĉirkaŭamindumas,
atakante sopirŝtorme kontraŭ l' hom' de soleco.

Amarant' ― miraklo freŝa! al ĝi la pompo-plenon
la rigardo de l' lontana amatino alpruntas,
ĉiun, kiu ĝin rigardas, ligas am' en katenon,
lian koron la mil-saga primavero ekvundas.

La orgojla koralarbo flagras flamo-simile;
kimŝuk-arbon la florpezo jam klinas, preskaŭ rompas;
tuj ĉe l' veno de l' printempo da ter' ekfloras brile,
kiel se knabin' en flirta, ruĝa vestaĵo pompas.

Kiel ne ekflamus fola, impeta, juna koro
ĉe la vido de l' kimŝukaj floroj, kiuj brulante
ruĝas, kiel bek' papaga? Kial do gaja horo
de la najtingaloj trilas per mil voĉoj dolĉkante?

La koketaj najtingaloj frivole, klaĉe vokas,
ke ebrias la oreloj, la menso, koro, vejnoj,
la edzinojn kaj knabinojn multajn ili delogas,
virto kaj pudor' pereas el f amiliaj hejmoj.

Sur branĉar' luliĝe ŝaŭmas viva petalkaskado,
en arbaraj densoj laŭta kukolido aklamas,
ĉion paŝtas, ĉion vartas varma ventospirado,
tuj post la degel' de l' neĝo nia ĝojo ekflamas.

En sorĉbrilo logas bosko jasmene ornamita,
kiel lipe de amanto floras rideto flata,
ĝi narkotas eĉ la fortan koron de l' vir' ermita,
kiom pli de l' monda gento, la pasiopelata!

Ora zono sur talio, bruston perloj juvelas,
mola pro la amebrio sterniĝas korpo svelta.
Kiel la virin' en gaja Mahdu-monato belas!
Sorĉi helpas abelzumo, birdaro trilkoncerta.

Monte la arbaro fronda per freŝaj floroj ĉarmas,
sur la oldaj arboj pom pas birdaj armeoj dense,
sur la gruzaj ebenaĵoj abeloj zume svarmas.
Ho, vidante tion, oni jubilas kore-mense!

Ruĝe floras mango-arbo; se ĝin vidas junulo,
okulferme pro ebrio ploras li, svene febla,
en la manojn kaŝas vangojn, veas en animbrulo,
suspirante je l' amata knabin' neatingebla.

Kokil-kanto, petalsvarmoj en lumo, ventbalzamo,
abelzumo: ĉio estas en la koron pafita
sago de sur sonoranta kordo de l' ark' de l' amo,
kaj post la arkisto flagras la sopiro avida.

Apudvoje mango-arbon vento luli ne ĉesas,
kaj kun ora sino falas pluv' de vivantaj floroj,
la migranto sian lacon kaj lipsekon forgesas,
la langvorajn gambojn marŝi svingas printemp-fervoroj.

La printempo per potenco de kukolkanto regas
la parolon dolĉe flustran de brulaj gefianĉoj,
la ridetojn, kie neĝo kaj jasmeno brilegas
sur la dentoj dum brakumo en ombro de la branĉoj.

Per vizaĝo petalvejna, fiere pintaj mamoj,
per ornamoj sorĉopovaj, nigr-ardaĵaj okuloj,
per okulradioj revaj, soifrigardaj flamoj
belulinoj rabas eĉ la koron de la sanktuloj.

Lip-arketoj bonodoras mielon, sonĝe dolĉaj,
la okuloj tien-reen flirtas, loge koketas,
floroj pompas sur la bukloj, luliĝas koksoj sorĉaj,
ĉu ne tiel junulinoj ĉiuprintempe retas?

Floroj pafas en la venton la impetajn parfumojn,
virkukoloj neĉesante kantas vokojn ekscitajn,
nuboj de mil abelsvarmoj sonigas siajn zumojn,
eĉ virginoj sobre prudaj paŝas sur vojojn glitajn.

En la multaj noktoj lunaj, vibre arĝentradiaj,
vent' susuras, burd' zigzagas, la najtingal' kanzonas;
dolĉa kaj tre peza estas trinko de l' noktoj diaj,
ĉio dank' al tiu, kies arkon floroj festonas.

Sur la lipoj aŝok-mielo, surflora abelzumo lia kant',
el jasmeno la dentoj, kaj la vizaĝo: lotusfloro sur la font',
lia spiro la boska vento, li estas ĉe l' ĝojfesto la Gvidant',
ho Printempo korol-malferma, donacu feston, dum ekzistas mond'!