Enkomputiligis Don HARLOW

Kolomano Kalocsay kaj ni

de Henri VATRÉ

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/6 (n-ro 36) paĝoj 221-222


En la entuziasmo de niaj junaj jaroj ni atendis la poeton, kiun ni povus ami kaj aklami senrezerve. Tiu poeto jam delonge ravis aliajn homojn, sed tion ni ne sciis. Pri li ankoraŭ neniu parolis al ni en nia eta vilaĝa rondo. Iun tagon, unu el ni hazarde malkovris kelkajn el liaj poemoj, kiujn ni ripete legis ĝis parkeriĝo. Kaj de tiam Kolomano Kalocsay vekis en ni teneron egalan al nia admiro. La pleneco, la delikato, la aŭdaco de lia talento nin tuj konkeris. Li okupis tutan vakan parton de nia memo. Li fariĝis la vivanta pravigo de la nova lingvo, kiun ni komencis iom flue paroli.

Nur simplaj laboristoj kaj naivaj kampuloj ni estis. Kulturo, intelekto, socia klaso, persona prestiĝo, ĉio devus nin forfermi disde la poeto; lian poezion tamen ni trasentis profunde kaj senpene. Ŝajnis, ke la esperanta arbo, antaŭ nelonge arterie nuda, subite alprenis freŝan foliaron kaj aprilan florpompon. Kaj grade ni malkovris la riĉan, subtilan organizon de la lingvo, kiu sonoris majeste kaj gracie, per ornamoj, artifikoj, sorĉiloj ankoraŭ nesuspektitaj, kaj tamen kantis plej nature sen ia "fremda" tono. Sed, ĉefe, ni renkontis homon surprize proksiman al nia koro, kvazaŭ ni retrovus malnovan karan amikon.

Inter la fruaj admirantoj de Kalocsay staris la poetoj. Sur ŝtupo malpli alta, sed ne malpli fervore, lin admiris homoj el la popolo, tuj konsciaj pri lia grandeco, kvankam al ili mankis kapablo kaj okazo tion esprimi efike. Aliaj pli kleraj homoj ne komprenis la urĝecon de lia grandioza entrepreno kaj provis vanan reziston kontraŭ la nova skolo. Miopa rigardo al la spuro de la tradicio malhelpis vidi la torĉon iom blindigan, kiu prilumis novajn perspektivojn.

Nun D-ro Kalocsay estas ĉie rekonata valoro. Sian batalon li venke elskermis. La nova generacio lin agnoskas ne sole granda poeto, sed ankaŭ granda humanisto. Pli kompleta, pli pura estus hodiaŭ nia ĝojo, se la konscienco ne riproĉus nian timemon, nian avaron tra la jaroj en la konkreta montro de nia simpatio; el tio pliiĝas ankoraŭ nia ŝuldo. Ni havas poeton, kiun ni ne sciis meriti. Kaj ni esprimas malmulte, se ni konfesas, ke en la drama nuntempo, li helpas al ni pli kuraĝe elteni kontraŭ la terura subpremo de mondo, kiun la homoj mem al si preparis.