Enkomputiligis Don HARLOW

Kolomano Kalocsay

de Karolo PIĈ

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/6 (n-ro 36) paĝoj 217-22l


Kolomano Kalocsay pardonu min! Certe estus iom neĝentile, nomi lin "enfant terrible" de la esperanta literaturo. Sed, unue, jam antaŭ li kelkaj gloraj poetoj portis la saman titolon (inter ili eĉ la franca Arthur Rimbaud, kiom mi memoras). Kaj, due, se mi tamen devus karakterizi lin iel, mi dirus, ke ĉiuj liaj originalaj verkoj portas evidentan kaj neforviŝeblan stampon de mistera kaj transcenda juno.

Ĉar Kolomano Kalocsay estas Kolumbo de nia literaturo, granda Malkovranto de Novaj Kontinentoj, kaj Serĉanto de Novaj Vojoj kaj Direktoj! Memkompreneble, liaj planoj ne realiĝis ĉiam sen mispaŝoj kaj eraroj! Sed, kompense, li havas la honoron, ke li estis tiu, kiu faris la unuan paŝon! Kaj ― kiu nenion faras, tiu ne eraras! Feliĉe, pri Kalocsay tiu ĉi proverbo ne validas! Ĉar li preferis fari, eĉ laŭeble multe fari! Logike, tio ne estis ĉiam sen danĝero. Kaj apenaŭ iu alia esperanta aŭtoro estis pli multe kontraŭbatalata kaj kritikata ol Kolomano Ka1ocsay. Sed ĝuste tie ĉi ni staras ĉe la kerno de la problemo! Multaj simplaj (kaj naivaj!) esperantistoj opinias, ke la ĉefa demando estas: Ĉu Kalocsay? Aŭ ĉu la "malamikoj" de Kalocsay? Nu, tiujn simplajn esperantistojn mi iomete ŝokos! Ĉar la respondo sonas: Kaj Kalocsay! Kaj la "malamikoj" de Kalocsay Ĉiuj kune kaj amike! Ĉar nenia individua vero estas centprocenta! Ĉar ĉio, kion ni ŝatas imagi kiel Veron, estas nur sintezo de multaj partaj, grandaj kaj malgrandaj veroj kaj veretoj! Paradokse, oni povus eĉ diri, ke la Progreso tute ne estus ebla sen eraroj! Sen ili la vivo ne ekzistus! Kaj, ĉu li pravis, aŭ malpravis, Kolomano Kalocsay ĉiam estis tiu alia en la ludo, tiu, kiu ebligis, ke entute estu ia ludo!

Mi ŝatas paradoksojn! Mi amas Zamenhof ne pro tio, kion li faris, sed pro tio, kion li ne faris! Ĉar nur danke al tio, kion li ne faris, hodiaŭ mi povas verki esperante! Prelato Schleyer, faris ĉion, kion li kapablis: grandegulajn vortarojn kaj gramatikon kun ĉiuj ruzoj kaj detaloj! Sed ĝuste tial lia Volapiko ne sukcesis (Vi legas bone! Volapiko! Ĉar mi ne scias, kial mi skribu Volapüko en la tempo, kiam prof. Waringhien skribas Johan-Jakvo Rousseau, kaj kiam oni esperantigas nomojn kiel Voltero, Bodlero ktp. Aŭ ĉu, eble, oni dume oficialigis ü, kaj mi preterdormis tion?)

Tamen ― mi revenu al miaj paradoksoj! Mi amas Kolomanon Kalocsay ne pro tio, ke li ĉiam pravis, sed ĝuste pro tio, ke iam li eĉ eraris! Kvankam, ankaŭ la Kalocsay-aj "eraroj" estas aparta ĉapitro, sendiskute!

Kiam mi estis dudekjara, mi havis ardan kapon kiel ĉiuj junaj viroj en tiu nematura aĝo! Kelkaj Kalocsay-aj proponoj tiam ofendis mian lingvosenton kaj strange min incitis. Maria ― Maria ino, kia sofismaĵo! Kaj kia atenco kontraŭ la Fundamento! Nu, dume mia arda kapo iom malvarmiĝis (mi bedaŭras tion!), kaj nun mi vidas, ke, fakte, multaj el la Kalocsay-aj solvoj estis la sole eblaj solvoj! Maria! Mi ne scias, kiel oni povus solvi ĝin alie! Sed se tamen iu havas pli bonan proponon, li ne hontu kaj prezentu ĝin! Ĉia modesteco ĉi tie estus nekonvena!

Alia afero: la PARNASA GVIDLIBRO! Verdire nur la POEZIA FAKVORTARO! Mi lasas flanke la fakton, ke jam en la antaŭparolo la aŭtoroj (Kalocsay & Waringhien) klare avertis, ke ĝi estas nur provo kaj propono. Mi ankaŭ ne ripetos tion, kion preskaŭ ĉiu konas! Mi havas mian propran opinion pri la "poeziaj" vortoj. Kaj mi esperas, ke neniu deklaros min amiko de neologismoj! Cetere tiu ĉi flanko de Kalocsay ĉiam estis al mi la malplej simpatia. Tamen, kiam mi relegas la modernajn librojn, enkore mi pardonpetas la Budapeŝtan korifeon. Ĉar dume okazis io nekredebla! Okazis miraklo! Subite la ŝoka modernisto malaperis. Kaj restis nur serena klasikulo, alta spirito kaj granda Katedralkonstruinto!

Sed, ni restu ankoraŭ momenton ĉe la PARNASA GVIDLIBRO! Tiu ĝia parto, kiun Kalocsay titolis LA ARTO POETIKA, estas eta ĉefverko de la esperanta iiteraturo originala. Mi ne volus troigi! Sed tiu verketo havas mondan formaton! Kaj kvankam mi multe legis, ĝis nun mi ne renkontis ion same ĉarman! Se mi ne scius, ke ĝi publikiĝis en 1932, mi vetus, ke ion tian povis krei nur la Mezepoko. Tiom freŝe kaj surprize ĝi impresas. En tiu verko ĉio estas unika kaj libera! Pri Esperanto ofte oni ŝatas paroli kiel pri Nova Kulturo! Nu, el LA ARTO POETIKA tiu nova kulturo spiras plej konvinke! Ĉar la mezepoka ludemo de LA ARTO POETIKA simple estas neimitebla! Super ĝi oni preskaŭ eĉ ne volas kredi, ke ĝi kreiĝis en la maŝinisma dudeka jarcento!

Unu el la ĉefaj trajtoj de Kalocsay estas lia multflankeco. Poeto, tradukanto, gramatikisto, poligloto, eseisto! Vere, mi ne volus juĝi, kiun el tiuj fakoj li estras pli funde kaj perfekte! Ĉar li estas majstro ĉie!

Krome, rilate al Kalocsay oni povus levi eĉ unu interesan demandon: Ĉu poeto estu samtempe ankaŭ gramatikisto kaj filologo?! Ĉi tiun demandon mi respondus jese! Memkompreneble, ne necesas, ke de nun ĉiu poeto kompilu PLENAn GRAMATIKOn (intence mi lasas flanke la demandon, ĉu tio estus eĉ utila!). Sed solidaj scioj gramatikaj ne estus superfluaj. Ĉar ĉiu aŭtoro, aŭtomate, devus esti eĉ granda lingvomanipulanto kaj stilisto. Kaj tuj vortoj kiel senbelabelknabino ĉesus reaperi! Danke al lia duobla erudicio, ĉe Kalocsay oni ne trovas ĝenajn formojn gramatikajn, nek strangajn parolturnojn aŭ nekompreneblajn frazojn kaj frazerojn. Lia lingvaĵo fluas glate kaj facile. Kaj se tamen, hazarde, vi trovus ion kritikindan, estu certa, ke tio ne estas eraro. Ĉar lingve Kalocsay ne eraras. Nur, iam, li posedas sian propran, apartan vidpunkton, diferencan de la ĝenerala vidpunkto! Sed ankaŭ tio signifas nenion, almenaŭ nenion katastrofan aŭ danĝeran! La lingvo estas fenomena tro larĝa kaj elasta. Estus ridinde voli, ke ĉiuj uzu ĝin centprocente same kaj simile! Ĉar en tia stato ĉia literaturo ĉesus esti ebla. Mallonge: la lingvo estas orgeno, iaspeca klavaro. La orgeno estu netuŝebla kaj senŝanĝa! Sed la melodioj ŝanĝiĝu laŭvole kaj laŭplaĉe! Eĉ disonanco estu bonvena kaj ŝatata! Ĉar, finfine, ĉiu melodieco estas nur afero de gusto. Ekzistas konservativaj homoj, kiuj rifuzas ĵazon, ĉar ĵazo sonas al ili barbare! Sed same ekzistas malkonservativaj junuloj, kiuj rifuzas la naŭan simfonion de Beethoven, ĉar ankaŭ ĝi sonas al ili barbare! Kio pruve montras, ke tiu ĉi vojo kondukas nenien!

Ĉiu granda verkisto posedas propran, individuan stilon. Ĉiu elstara aŭtoro havas personan, karakterizan lingvaĵon. Tio estas nenio nova aŭ nekonata. En naciaj literaturoj la individueco de la stilo kaj lingvaĵo estas eĉ tiom granda, ke ofte hazarde elŝirita paĝo sufiĉas, por ke oni tuj rekonu la aŭtoron! Kaj estas ĉefe la stilaj kaj lingvaj apartaĵoj, kiuj, ĉe antikvaj tekstoj, iam decidas pri tio, ĉu, ekzemple, la trian libron de la Tibulaj elegioj ni atribuu rekte al Tibulo, aŭ ĉu ni rifuzu al ĝi la Tibulan aŭtorecon!

En ĉiuj siaj verkoj Kalocsay estas individua kaj memstara. Eĉ pli! Tre ofte li estas pioniro. Multaj "fiksformaj poemoj" dankas sian esperantan ekzistadon ĝuste al li. Sen Kalocsay la esperanta literaturo ne estus tio, kio ĝi estas nun!

Ekzistas poetoj, kiuj dum sia tuta vivo sidas en sia ebura turo, teksas irizajn iluziojn kaj neniom zorgas pri tio, kio okazas tie sube en la ĉirkaŭaĵo. La vivo, ĝiaj profanaj tumultoj kaj problemoj ne tuŝas kaj ne koncernas ilin! Ili revas. Kaj tio sufiĉas al ili! Nu, al tiu ĉi kategorio de poetoj Kalocsay neniam apartenis. Spirito dialektika kaj artifika, li sin ĵetis ĉien, kie io ne akordis, ĉien, kie li flaris problemojn kaj demandojn. Ĉar antaŭ ĉio, Kalocsay estas batalanto. Pro tio ne ĉiam li estis senrezerve akceptata. Pro tio ofte oni lin diskutis kaj kritikis. Mi ne scias, eble s-ro Teo Jung ne ŝatas Kolomanon Kalocsay pro ata, ita. Eble aŭstriaj esperantistoj ne ŝatas Kolomanon Kaiocsay pro tio, ke Kalocsay ŝatas neologismojn! Mi ŝatas Kolomanon Kalocsay pro -ata, -ita. Eble granda poeto, granda aŭtoro kaj granda homo. Dum pluraj jardekoj li plugis la literaturan terenon. Lia iniciato estis daŭra kaj konstanta. Li ĉeestis ĉie, kie okazis io grava! Kaj por ĉiam li restos unu el la plej elstaraj literaturaj fenomenoj esperantaj. Ĉu kun li, ĉu kontraŭ li, oni ne povas lin ignori!

La komparado estas tre ŝatata literatura metodo. Ankaŭ mi eluzos ĝin. Mi komparos Kolomanon Kalocsay al la plej granda klasika poeto ĉeĥa Jaroslav Vrchlicky. Memkompreneble, Vrchlicky vivis iom pli frue ol Kalocsay (1853-1912), sed cetere iliaj literaturaj sortoj mirinde koincidas.

Vrchlicky estis la plej fekunda aŭtoro ĉeĥa. Li estis eminenta tradukisto, kiu enkondukis en la ĉeĥan lingvon serion de famaj verkol el ĉiuj mondliteraturoj. Interalie li tradukis La DIAn KOMEDlOn de Dante, LA FLOROJn DE L' MALBONO de Baudelaire (kune kun J. Goll), kompilis antologiojn de alilingvaj poeziaĵoj sub la titolo EL LA FREMDAJ PARNASOJ ktp. Originale li verkis nesupervideblan aron da kolektoj. En la ĉeĥa literaturo li popularigis la plej diversajn fiksformajn poemspecojn kaj mem ilin tre sukcese kulturis. En liaj poemoj svarmas pluraj neologismoj (zkad, kys), kiuj nun impresas ĝene. Kelkaj el ili tamen riĉigis la lingvon kaj hejmiĝis tie.

Krome oni atribuas al li eĉ la aŭtorecon de longa poemo KAVALIRO SMIL kun tre tikla enhavo. Dum la vivo de Vrchlicky, unu parto de la nacio pasie lin admiris; la alia parto same pasie lin kritikis, eĉ ignoris. La esperantista publiko verŝajne konas lian komedion NOKTO EN FARLŬV TYN (tradukis Miloŝ Lukaŝ) kaj kelkajn liajn poemojn, kiuj troviĝas en LA ĈEĤOSLOVAKA ANTOLOGIO.

Ĉi tie mi ne citos la verkojn de Kalocsay. Mi esperas, ke ĉiu konas ilin, almenaŭ laŭtitole! La similaĵoj inter li kaj Vrchlicky estas evidentaj. La literatura historio rezervis al Vrchlicky elstaran lokon. La saman lokon rezervos la literatura historio eĉ al Kalocsay. Nun ni staras ankoraŭ tro proksime, por juste juĝi lian tutan grandon. Sed Kalocsay estas Vojmontranto. En la literatura evoluo de Esperanto lia persono signifas etapon! Kaj la ekzisto de 1a memstara Kalocsay-a literatura skolo pruvas la fekundecon de liaj ideoj, tendencoj kaj arto; kaj la forton de lia brila kaj altira ekzemplo.