Enkomputiligis Don HARLOW

Al unu poeto

de G. E. MAURA

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/6 (n-ro 36) p. 236


Vi vivos ĉiam juna, kaj ĉiam danka rondo
vian cezaran frunton kronos per laŭra frondo:
ĉar el la griza gruzo de l' ĉiutagaj vortoj
vi sciis la unua elsorĉi diamantojn,
sonigi nian lingvon per novaj rim-akordoj
kaj al la vers' instrui ne jam aŭditajn skandojn.
Vi, kiu kantriveras de l' Muzoj favorate,
sed super emocioj ĉiam memoris arti,
ne timu la futuron fiere alrigardi:
vidu, el la glorlando etendas manon frate
Dante, Ronsardo, Spenser, Vrchlicky, Vörösmarty!