Enkomputiligis Don HARLOW

Ekzotika mnemoniko

de A. NURAK

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/6 (n-ro 36) p. 240


Ĉar, eble, tiu ĉi numero povus fali en la manojn de ne tute maturaĝaj esperantistoj, ni indiku ― kion la aliaj jam de longe divenis ―,ke aŝoko, atimukto, karnikaro kaj kimŝuko estas hindaj, tre diskutataj plantoj, kaj kokilo ankaŭ hinda birdo, ne pli precize konata;
ke Punt estas probable la Somalilando;
ke ĥedero estas la hebrea elementa lernejo, kaj gojo la nehebreo.

Kaj nun, dormu kviete!