Enkomputiligis Don HARLOW |
Kie li semis, ni ĉiuj nun rikoltas la riĉajn florojn en frusomera varmo ... De li vartite, l' infano nun adoltas, kaj tra l' kamparo sonas matura ŝalmo de poezio potenca kaj plenkreska. Aŭdiĝas ĉie rava homama psalmo ― ĉie tra nia lingvujo pitoreska, lulil' de bela futuro minacata, ĥimera, eble, en ĉi jarcent' groteska ― sed per la spita forto minoritata vivanta, ho vivanta obstine, fide. jam pasis kvardek jaroj ― forfluo glata de l' vivosango pogute kaj inside! ― de kiam "Mondon kaj Koron" li dediĉis ai ni, naskotaj kaj baldaŭ kukolide glutemaj, kiuj pri ili obsediĝis kaj nin grasigis kaj la tutan Aferon, dum ni, la nudan Koron bekante, kriĉis ... Tion li volis? Ĉu tian sinoferon oni faras konscie? ― aŭ nur hazarde, logite de idealo en ĉi sferon, kie la ludon oni traludas arde, ĝis ludo iĝis la vivlabor' reala, kaj liberigi sin estas jam tro tarde? Li estas nia mentor' kaj patro kara; ― sed pli, li donis al ni la pretan liron, streĉis la kordojn per sia man' lojala, kaj mem ekkantis jubilan panegiron al lingvo viva, per kristalpuraj vortoj, kreante novan nivelon kaj inspiron! ... Lin ĉirkaŭstaras nun liaj postkohortoj, en Mondo lia, nutritaj de lia Koro. Al li ŝuldiĝas niaj memfidaj fortoj, nia fruktanta nuno. Al li la gloro! |