Enkomputiligis Don HARLOW

Kalocsay en traduko de orientaj poezioj

de Kikunobu MATUBA

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/6 (n-ro 36) paĝoj 225-236


Neniel tro alte taksebla estas merito de Kalocsay en ĉiu kampo de Esperantaj laboroj, sed precipe eminenta estas sendube tiu en la literaturo, kaj pleje elstaras tiu en la poezia laboro. Ĉiel mi admiras lian genion kaj talenton, per kiuj li konkeris ĉion ŝajne nealireblan. Sed kio min surprizas kaj antaŭ kio mi humile klinas min, estas lia obstina persisto, per kiu li neniam restas kontenta je sia laboro, kiu ŝajnas al ni en ĉio perfekta, sed ĉiam kaj konstante ĝin poluras kaj reĉizas.

Prenu ekzemple Mondo kaj Koro, aŭ Eterna Bukedo, por kompari ilin kun Streĉita KordoLa Floroj de l' Malbono, respektive. Pluraj poemoj en la unuaj aperas tute alivestitaj en la duaj, por ĉiam ankoraŭ igi nin, la legantojn, tutkore admiri pri lia senlaca plibonigemo kaj faritaj trafaj ŝanĝoj.

Plej interesa aparte por la japanoj tamen estus Eterna Bukedo, en kiu Kalocsay rekantis en perfekta lingvo tiujn japanajn poemojn kaj ĉinajn klasikaĵojn, kiuj fariĝis, tra la jarcentoj, kvazaŭ eternaj frandoj por la plimulto de la japanoj. Ni ne ŝparas admiron al la genio, per kiu li sukcese revestigis tiujn poemojn, kies originalajn lingvojn verŝajne li tute ne scias. Vere la poeta sentemo kaj akra penetremo kondukis lin al la glora sukceso.

Tamen kiel japano, kiu konas la metrikojn de la japana kaj la ĉina klasikaj poemoj, mi ne povas resti sen diri kelkajn vortojn rilate al la Kalocsayaj tradukoj jam diversloke publikigitaj.

Sendube estas la merito de Waringhien, ke nun la "normo" de la esperantigo de la eŭropaj fiksformaj poemoj estas stabilita. Lia interesa studo kaj detala analizo super la strukturoj de la poeziaj lingvoj angla, franca, germana, itala kaj pola en komparo al tiu de Esperanto donis belegan solvon, per kiu la esperantigo de fiksformoj el tiuj lingvoj estas kontentige realigebla. Ankaŭ Kalocsay studis erudicie la klasikan metrikon por redoni en Esperanto idealajn tradukojn de grekaj kaj latinaj poemoj. Ĉu do ankaŭ pri la orientaj lingvoj li faris la saman fortostreĉen, kiel en la eŭropaj lingvoj?

Lia traduko: Antaŭ Drinko, la fama poemo de Li Taipo, kaj la longutao: Verkita ĉe l' ekvido de l' Tombo de l' Virgino Unai, de Musimaro de Takahasi, estus sen ia dubo la du brilantaj gemoj el la orientaj kiasikaĵoj. Kiu japano, kaj kredeble ankaŭ ĉino, ne admiregus laŭdante la superhoman genion de Kalocsay, kiam lin trafas, ekzemple, jenaj belegaj versoj el Li Taipo:

Ŝafon rostu, bovon buĉu, manĝu, maĉu, drinku, suĉu,
Lasu, ke mi trinku tricent vinpokalojn avidgute!

aŭ el la doloraj versoj el la longutao de Musimaro:

Se dum la iro,
Se dum la ven' mi vidas
La verdan tombon
De l' Unai-knabino:
Mi veojn vane bridas.

Salik' la branĉojn
Al unu flanko klinis
Sur ŝia tombo.
Videble, do ke ame
Al Ĉinu ŝi inklinis.

(Kial, tamen, traduki la originalajn 73 versojn per 97?)

Kelkaj japanaj esperantaj korifeoj forte malrekomendas, traduki japanan poemon strikte en la originala formo. Sed kio estas traduko, se ĝi malobservas la originalan formon, precipe, kiam temas pri tiaj mallongaj fiksformoj, kiel hajko aŭ utao? Ĉe la fiksforma poemo, la formo kaj enhavo estas intima duopo, nedisigebla unu de la alia, kaj perdi en la traduko iun ajn el ambaŭ, kaŭzus gravan mankon aŭ difekton. Ĉu oni povus diveni, ke la traduko estas de hajko aŭ utao, vidante tradukojn kvarversajn, unu dudeksilaban kaj la alia dudekoksilaban? Tiel provis fakte certaj japanaj esperantistoj, cetere tre estimataj, nur por embarasi la leganton pri diveno de la originalo, kaj mi eĉ dubas, ĉu tiel farinte la tradukinto povus pretendi, ke li efektive tradukis en la vera senco de la vorto hajkon aŭ utaon. Tre povas ja esti, ke tiaj tradukoj tamen estas veraj artaĵoj. Sed ili estas artaj nur kiel Esperantaj poemoj, kaj nomi ilin tradukoj oni ja hezitus, ĉar nenia hajko estas dudeksilaba, nek ia utao dudekoksilaba. Jen kial, kvankam altege taksante la tradukojn de japanaj kaj ĉinaj klasikaĵoj fare de Kalocsay, mi tamen bedaŭras pro li la malatenton aŭ preterlason de la originaiaj ritmoj.

Oni scias, ke la hajko kaj utao havas karakterizajn silabnombrojn: 5-7-5 kaj 5-7-5-7-7, respektive. Oni do imagus, ke ilin karakterizas nur la fiksita siiabnombro, kaj nenio pli. Eĉ multaj japanoj mem tiel kredas, verŝajne tial, ke la akcento en la japana lingvo ne estas tiel forta, kiel en pluraj eŭropaj lingvoj, kaj ĝi estas ofte tute malsama, eĉ kontraŭa laŭ la distrikto; sekve eltiri ian regulon de la akcentado en poezio ŝajnas al ili apenaŭ utila, aŭ realigebla. Detalan pristudon pri la japana ritmo mi publikigis en dek sinsekvaj numeroj de La Revua Orienta, 1931, kaj nun mi nur resumas ĝin ĉi tie.

La 5 kaj 7 silaboj, ne sole de hajko kaj utao, sed de ĉiuj japanaj poemoj, precipe fiksformaj, konsistas en efektiveco, el 2 kaj 3 silaboj. Tial rezultas, ke 5 estas aŭ 2-3, aŭ 3-2; dum 7 estas aŭ 2-2-3, aŭ 2-3-2 aŭ 3-2-2. Plej frapantan ekzemplon de tio donas la tradicia popolkanto 26-silaba, kiun oni ĝenerale konsideras konsisti el 7-7-7-5 silaboj. Sed iom da atenta rigardo tuj malkovras, ke la unua kaj la tria sepoj ĉiam konsistas el 3-4, dum la dua eI 4-3, kaj la kvino povas esti aŭ 2-3 aŭ 3-2:

Sanzyugo-tan no
ho o maki agete
yuku yo Sendai,
Isinomaki.
Kolosa velo ŝvelas
Por la venton enbraki;
Hej, kien vi do celas?

― Isinomaki.

Nature la situo aŭ interveno de la trisilabo rilate al la aiia(j) dusilabo(j) naskas ian delikatan kontraston, percepteblan al la delikataj oreloj, kaj tiel estiĝas ia ritmo, nepre ne preterlasenda por la traduko. Restas do demando, kiel reprodukti tian ritmon en Esperanta traduko. Ŝajnas al mi, laŭ la karaktero mem de la japana lingvo kaj post multfoja provado, ke plej taŭge la dusilabo tradukiĝas per trokeo kaj la trisilabo per amfibrako, piedoj ĉiam finiĝantaj per senakcenta silabo. Ossaka kaj I. U. aplikis tute sendistinge viran kaj inan piedojn, kaj mi mem iam ĝin provis. Tiel ili devis fari, kredeble tial, ke la vira piedo multe pli faciiigas la rimadon, sed en tio ankaŭ ili pekas kontraŭ la naturo de la japana poezio. Fakte ekzistas japana poemo kun rimo:

Omoidasu yo zya
horeyo ga usui;
omoidasazu ni
wasurezu ni!
Okaza rememoro
pruvas: mankas sincero.
Anstataŭ rememori
Ĉian memori!
K. Matuba
Kimi to wakarete
matubara yukeba
matu no tuyu yara
namida yara.
Mi diris: "Ĝis revido!"
kaj trairas pinejon ―
Ĉu ros' de l' pin' aŭ larmaj
ĉi gutoj svarmaj?
K. Matuba

Fakto estas ankaŭ, ke aperis studo japanlingva: La rimado de la japana poemo, 1931, fare de psikologo, d-ro Syûzo Kuki. En sia vasta studo, la doktoro detale pritraktas ĉiujn problemojn rilate la rimadon de la japana poemo, dubas pri la ĝenerala opinio, laŭ kiu la rimado en la japana poezio estas apenaŭ esperebla, kaj li "aktive kredas pri la ebleco de la evoluo de la rimado en la japana poezio," ĉar li "trovas en la jam ekzistantaj ekzemploj la ĝermon de la rimado, kaj tie li komprenas ĝian perspektivon ai la estonteco."

Lin antaŭis kaj sekvis certa nombro da poetoj, cetere malmultaj, kiuj provis rimadon en siaj poemoj, sed spite ilian penadon la rimado en la japana tute ne sukcesis. Baidaŭ ĝi sin tute kaŝis en la forgeson, des pli kun la kresko de ia tendenco de la nuntempaj poetoj, kiuj intence penadas forigi de la poezio ĉian muzikecon, kaj nur krei en ĝi imagbildojn. Senbezone do diri, ke maksimumo de la japana poezio estas nerimita; sekve apliki en la traduko viran rimon nur pro bezono al rimado estus peno apenaŭ signifa, kaj ankaŭ en tio Kalocsay meritas nian laŭdon, ĉar li uzis nenie en siaj tradukoj de japanaj poemoj viran piedon en Eterna Bukedo.

Nu, denove mi devas diri, kio estas traduko. Principe, la traduko devas kiel eble plej fidele sekvi la originalon. Ĝi neniam devus glatigi la originalon, kiam ĉi tiu estas malglata; ĝi neniam devus esti facile komprenebla, se ia originala estas ambigua aŭ de malfacila kompreno. Tute same oni ne rajtus rimi en la traduko poemon, kies originalo ne estas rimita. Oni eble refutus min por sin pravigi dirante, ke tio estas la poeta licenco, kaj rimado pli perfektigas poemon. Povas tiel esti. Tamen malbona aŭ maltrafa rimado kontraŭe eĉ ridindigus la cetere bonegan tradukon. Bona poemo estas bona per si mem, eĉ sen rimado. Ĉu ne estus honto al la poeto aŭ tradukisto savi sin per sola rimado pri la banala enhavo de sia verko? Kaj ĉu mi estus la sola, kiu, legante ies "poemon", sentas, ke mi legus ne la poezion, sed simple vortoludon? Jen kion tre saĝe opinias W. Auld pri El Orienta Florbedo de prof. Ossaka (Esperanto, 1957):

"Mi eble ne estas la sola, kiu ne trovas tiun tradukon tute klara; kaj mi ne povas ne scivoli, ĉu per 31 silaboj kaj per rezigno pri la rimoj, la aŭtcro ne sukcesus doni al ni pli klaran kaj pli perfektan traddukon? Se, alivorte, li sekvus la originalan formon? Ĉar la japana lingvo (almenaŭ tion ĉi mi scias pri ĝi) preskaŭ ne konas rimojn. Estas fakto, ke multaj japanoj, ekkonante la rimeblecon de okcidentaj lingvoj, supermezure uzadas ilin, kvazaŭ ebriaj pro nova plezuro; kaj tio preskaŭ ĉiam havas tute misan efekton.

Ni prenu ankoraŭ unu ekzemplon, ĉi-foje komparan. Temas pri la konata haiku de Baŝo. Jen du tradukoj:

Laget' malnova ...
neni' en aŭd' ...
Jen ― plaŭd'!
Silent' denova.
(Ossaka)
Lag' forlasita,
Kaj muta. Plaŭd'. Ensaltis
Rano subita.
(Kalocsay)

Ĉu la gajno de unu silabo estas pravigata de Ossaka, kontraŭ rezigno pri la karakteriza haiku-formo? Povas esti ― pro mia nescio pri la japana lingvo mi tion ne povas juĝi ― ke neniu el ambaŭ tradukas kontentige la originalon. Sed mi scias, kiu el ili donas al okcidenta leganto pli kontentigan impreson pri la originalo ..."

Jen la opinio, kiu apogas aŭ subtenas mian principon: fidele sekvi la originalan formon, aŭ laŭeble nenion aldoni al, aŭ depreni de la originalo. Vere ne sufiĉas, ke la tradukisto majstras la lingvon, sed plie, li devas antaŭ ĉio esti mem poeto, kapabla taksi la veran enhavon de poezio, kaj en tio ankaŭ, Kalocsay senkompare superstaras sur la plej alta nivelo de la arto traduka.

Tamen estas punktoj, kiujn ne sole Kalocsay, sed ŝajne ĉiuj ĝisnunaj tradukintoj ne observis: supersilabo kaj manksilabo. La jenaj estas du el la plej famaj hajkoj de Basyô:

Basyô nowaki site
tarai ni ame o
kiku yo kana.

Kareeda ni
karasu no tomarikeri
aki no kure.

Vi vidas, ke la unua estas 8-7-5, kaj la dua 5-9-5 anstataŭ la regula 5-7-5. Jen la supersilaboj. Ĉu tiaj supersilaboj, 8 por 5, aŭ 9 por 7, estas nur hazardaj rezultoj ne konkeritaj? Ne. Tiajn elektis la poeto kun intenco por speciala emfazo. Kaj mi menciu, ke el la 73 versoj, konsistantaj el 36 kvinsilabaj kaj 37 sepsilabaj, de la menciita longutao de Musimaro de Takahasi, 3 estas 8-silabaj kaj unu 9-silaba, ambaŭ por 7-silabaj versoj; kaj unu estas 6-silaba anstataŭ la regula 5. Entute do kvin el 37 versoj supersilabas (13,5 %).

Manksilabo estas alpreno de malplimulta silabnombro: 6 por 7, au 4 por 5. Ĝi estas fakte multe malpli ofte aplikita ol supersilabo, kaj el la menciita longutao, nur 4 ekzemploj por 6 anstataŭ 7 (11 %) estas trovitaj. Almenaŭ do la supersilabo ne devus esti neglektita en traduko, aŭ ĉu simple ĝin redukti per la regulaj 7- aŭ 5- silabaj? Jen grava demando.

Nun pri la traduko el la ĉina klasika lingvo. Sed mi estas multe malpli kompetenta trakti ĉi tiun problemon, ol pri la japana. Do nur iom mi skizos.

Multaj jam scias, ke la fundamenton de la ĉina klasika poezio karakterizas la kvaro da versoj: ĉiu konsistas samnombre el po 5 aŭ 7 silaboj krom tipaj aranĝoj de akcentado kaj rimado. Tamen pro la preskaŭ monosilaba karaktero de la klasika ĉina lingvo, estus absolute neeble doni en Esperanto tradukon, kontentige perfektan laŭforme, t.e. laŭ la fiksita silabnombro kun severa akcentado kaj rimado sekvantajn la originalon, ĉar la ideo enhavata estas ĝenerale multe tro ampleksa kompare al la silabnombro, por ke ĝi estu tradukita ankaŭ per la sama nombro da silaboj en Esperanton, lingvon kie nur malĉefaj vortetoj estas monosilabaj.

Kompreneble ekzistas jam provoj traduki la ĉinan klasikan poezion per la sama silabnombro en Esperanton:

Duzuo Jintingshan. Sidas solaj.
Zhong niao gao feijin,
Huyun duzuo jian.
Xiang kan liang buyan,
Zhi you Jintingshan.
Li Taipo.
Flugas birdoj for,
Eĉ nubetoj for.
Sidas solaj ni,
Kune, l' mont' kaj mi.
Sindo Seitaro,
(La Revuo Orienta,
Nro 7, 1926.)

Kp:

Sola sur King-Ting-Monto.
Birdar' forflugis alten kun flugila sving',
Foriris sola nub' de l' ĉielbluo.
Interrigardas mi kaj monto de King-Ting.
Senfrate solas mi, sed sen enuo.
(Eterna Bukedo.)
Jingye si. Penso en kvieta nokto.
Chuangqian kan yueguang,
Yi shi dishang shuang;
Ju tao wang shanyue.
Di tao si quxiang.
Li Taipo.
Klara lum' ĉe l' lit',
Ĉu ne prujna sid'?
Super mont': jen lun',
― Regas min medit' ...
K. Matuba,
(La Revuo Orienta,
Nro 3, 1934.)

Kp:

Nokta penso.
Antaŭ lito blanke brila luno floras,
Super tero kvazaŭ prujno blankkoloras.
Kapolevo: brilan lunon mi rigardas,
Kapoklino: naskvilaĝon mi memoras.
(Eterna Bukedo.)

Tamen tia severa fideleco al sola silabnombro ne sufiĉas por esti nomata perfekta solvo, ĉar ambaŭ provintoj, tro skrupulaj en konservo de la silabnombro, tute ne atentis pri la ritmo, kies rolo en la klasika ĉina poezio neniel malpli gravas ol tiu de la silabnombro.

La ĉinan klasikan poezion karakterizas du specoj de piedoj: "ping" kaj "ze". La unua povas esti konsiderata, kiel "plata" aŭ longa, kaj la dua, kiel "akuta" aŭ mallonga. La problemo do estus, kiel modifi ilin en Esperanta traduko. Ŝajnas al mi, ke plej taŭgas por la celo la adapto de senakcenta unusilabo por "ze" kaj trokeo por "ping"; nur kiam "ping" sekvas "ze", ĝi estu jambo.

La fundamentaj poeziformoj, "wuyan juenju" kaj "qiyan juenju", aŭ kvinsilaba verskvaro kaj sepsilaba verskvaro, respektive, do estas jene skemigeblaj ( v = ze; ― = ping):

Kvinsilaba verskvaro.
v v ― ― v
― ― v v ―
― ― ― v v
v v v ― ―
― ― v v ―
v v ― ― v
v v v ― ―
― ― ― v v
Sepsilaba verskvaro
― ― v v v ― ―
v v ― ― v v ―
v v ― ― ― v v
― ― v v v ― ―
v v ― ― ― v v
― ― v v v ― ―
― ― v v ― ― v
v v ― ― v v ―

Se ni montras "ping" per trokeo (/ .) aŭ jambo (./), kiam necese, kaj "ze" per senakcenta unusilabo (.), do ni havos por la supraj:

Kvinsilaba verskvaro
(. . / . / . .)  
 / . / . . . / . 
(/ . / . / . . .)
 . . . / . / .   
 / . / . . . / . 
(. . / . / . .)  
 . . . / . / .   
(/ . / . / . . .)
Sepsilaba verskvaro
 / . . / . . . / . / .
 . . / . . / . . / .  
(. . / . / . . / . . ) 
 / . . / . . . / . / .
(. . / . / . . / . . )
 / . . / . . . / . / .
 / . . / . . / . . / .
 . . / . . / . . / .  

Jen ia solvo (1), kiu konservas la silabnombron je dezirebla minimumo, dume tenante la akcentojn perfekte je la postulata nombro kaj lokoj. Kompreneble tio ĉi ne estas ja la sole valida solvo, sed ĝi estus almenaŭ unu paŝon pli al la forma fideleco, kaj mi vere bedaŭras, ke tia genia kaj erudicia Kalocsay ĝin tute preterstudis.

Por havi laŭeble pli perfektan solvon de la problemo, ne malutilus ĉi tie rigardi, kiel faris ĉina esperantisto mem. Ni prenu du bonajn tradukojn de S.J.Zee el Literatura Mondo, Nro 1, 1934:

Lucai
Kongshang bujian ren,
Dan wen renyu xiang.
Fan jing ru shen lin
Fu zhao quingtai-shang.
Wang Wei.
"Cervejo"
Sur mont' silenta homoj ne troviĝas,
Aŭdiĝas nur parolo en krepusk';
Arbaron trapenetras sunrebrilo
Kaj tie kuŝas ĝi sur verda musk'.
Chuye zuo.
Luguan handeng du bumiang,
Kexin heshi zhuan qiran.
Guxiang jinye si qian-li,
Shangbin miangzhao you yi nian.
Kao Shi.
Ĉe lamp' sidanta, mi sendormas en hotelo,
Jen nekonata sent' pezigas koron mian.
Ho! Transe mia hejmolando, je milmejlo;
Kaj morgaŭ neĝa har' indikos jaron plian!

Zee tradukas la kvinsilaban verskvaron per alterno de versoj, 11 kaj 12, respektive, ĉiu kun 5 akcentoj, kaj la sepsilaban verskvaron per kvaro da 13-silabaj versoj 6-akcentaj. Ambaŭ verskvaroj, do silabnombre diferencas ankaŭ en la traduko; ambaŭ rimas je la dua kaj kvara versoj, strikte kiel ĉe la originaloj.

Jen du belegaj tradukoj de poezioj de Li Taipo, el Eterna Bukedo:

Kanto de Ciu-Pu.
Tridekmil futojn longa estas blanka har',
Ĉar same longe la ĉagren' sin trenas,
Ne scias mi: de kie en spegula klar',
Ĉi tiu prujno de aŭtun' devenas.
Surmonta dialogo.
Vi miris: Kial loĝi sur la verda mont'?
Mi ridas liberkore, sen respondo.
Persikofloroj dance naĝas sur la ond'
For de la homoj, al alia mondo.

Ambaŭ tradukoj konsistas egale el du duoj da versoj: 12-silaba kun 6 akcentoj, kaj 11-silaba kun 5 akcentoj. Ĉu legante ilin, oni povus imagi, ke la originalo de la unua estas kvinsilaba verskvaro, kaj tiu de la dua sepsilaba? Jen ili en la originala lingvo:

Qiupu ge.
Baifa sanqian-shang
Yuan chou si ge zhang.
Buzhi mingjin-li,
Hechu de qiushuang.
Shangzhing wenda.
Wen yu heyi qi bishang,
Xiao er buda xin zi xian,
Tachua linshui yaoran qu.
Bie you tiandi fei renjian.

Plie, Kalocsay rimas ĉiujn kvar versojn alterne, dum en la originalo ambaŭ poemoj estas rimitaj, kiel regule ĉe la klasikĉinaj verskvaroj, nur ĉe la dua kaj kvara versoj. Nenio do diferencas disde la teorio, traduki hajkon aŭ utaon liberforme, aŭ en formoj apenaŭ distingeblaj unu de alia, kun abundo da rimoj eĉ en versoj, kiuj en originalo estas tute senrimaj! Jen kion mi bedaŭras en la tradukoj de orientaj poezioj, cetere senmankaj, de Kalocsay.

Tamen ne ĉiam oni komparas tradukon kun la originalo, por ĝin ĝuste aprezi. Valora ĝi estas per si mem, se ĝi nur estas arta kaj bona. "Aŭtuna Kanto" de Paul Verlaine estas superbele rekantita de Kalocsay en Eterna Bukedo. Neniu povas ĝin tro laŭdi, se li ĝin komparas kun la originalo. Tamen la traduko de la sama poezio fare de A. Grabowski estas ankaŭ tiel kortuŝa, kiel tiu de Kalocsay, se oni legas ĝin, kvazaŭ originalon, forgesante, ke ĝi estas en efektiveco traduko el la alia lingvo; aŭ ne povante ĝin kompari kun la originalo. Jen kial la Kalocsayaj tradukoj el la ĉina kaj la japana klasikaĵoj, spite de certa manko teoria en komparo kun la originalo, neniam perdas sian altan valoron, sed eterne ĝuos ĝeneralan admiron, laŭdon, kaj bonan akcepton.

Oni diras, ke spite sian grandan aĝon, la senlaca poeto nun energie laboras super kvinvoluma monda poemantologio. Verŝajne ĝi estos pliperfektigo kaj pliampleksigo de Eterna Bukedo. Kiel dezirinde do, ke per la sama vervo, kiun li montris en la traduko de Infero, kaj de La Floroj de l' Malbono, li elfaru la pliperfektigon ankaŭ en la traduko de la ĉina kaj japana klasikpoezioj, eventuale konsultante al kapablaj aŭ kompetentaj poeziamantoj en la koncernaj lingvoj! Jen mia arda deziro, humile prezentita okaze de lia 70-a vivojaro, plena de meritoj, al nia Kalocsay, la glora esperanta poeto, kiun mi amas kaj respektas neniel maipli ol iu ajn alia. En la sama tempo mi deziras, ke li longe ĝuu bonan sanon, kaj plene fruktuzante ĝin, donacu al ni ankoraŭ pluajn volumojn de la elizea frando.


Piednotoj

(1) La parentezaj skemoj estas neeblaj en la paroksitona Esp.o (Noto de la R.)