Enkomputiligis Don HARLOW |
(Al sepdekjariĝo de Doktoro Kolomano Kalocsay)
El pasinteco diletanta ankaŭ por vi, planlingvo nia, venis la temp' de verko granda kaj elmaturis vers' genia. Pruvite estis, ke vi taŭgas por altsvingiĝo plej pretenda, ke via kanto elokventa majeste sonas kaj ne raŭkas pro anemio artomanka, sed al popolo via danka streĉita kord' arĝente sonis kaj perspektivojn novajn donis montrante kiel iri plue. Ĝis en buked' por eterneco lumonta torĉe kaj instrue skulptiĝis belopec' al peco. En via hor' amardolora, vi, juna lingvo, naskis filon, en lian manon metis liron, ke monden sonu kanto glora. Esprima riĉo kaj nuanco de belĉasant' kun ora lanco per lingvosento al ni vortis kaj al vi, lingvo, freŝon portis. Ni, kiuj al li venis lerni, ekkonis, ke ĉi tiu grava verk' majstra daŭros por eterni kaj ĉiam pli sin montros prava. |