Enkomputiligis Don HARLOW

Realiĝinta revo

de Gnafalio

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/6 (n-ro 36) paĝoj 223-224


(Taglibro-fragmentoj.)

Budapeŝto, 12 majo 1959.

En sunbrila antaŭtagmeza horo la tramo veturigis min al la Stefano-hospitalo. La informtabulo kaj cerbero ĉe la enirejo memkompreneble oponis kontraŭ mia enpenetrivolo kaj nur post persista marĉandado mi sukcesis ricevi de la deĵoranta inspekta doktoro permesilon por eksterregula vizito. Fine mi transpasis la pordegon de la grandarea konstruaĵ-komplekso kaj estis en la parkumita interno de la malsanulejo. Trovinte la oftalmologian pavilonon en ĝia komforta atendejo kaj konversaciejo, mi elektis el inter fervorantaj flegistinoj junan ĉarmulinon, kaj transdonante al ŝi jam preparitan vizitkarton kun kelkaj linioj por dr-o Kalocsay, mi petis ĝian enmanigon.

Pasis nur kelkaj sekundoj da streĉita atendado, kiam sur la koridoro ekaperis li, la altstatura, oblongvizaĝa, relative magra, tute ne oldaspekta Parnas-loĝanto, verkisto de eternvaloraj poeziaĵoj kaj lingvosciencaj studoj, la rekonata, sed ofte ankaŭ atakita neologisto, mia kaj nia altŝatata poeto.

Korpremite mi staris antaŭ li, apenaŭ balbutante la konvenciajn salutvortojn kaj senkulpigante mian eble tro maltaktan altrudon. Sed lia kompleza manpremo kaj senceremonia parolo ― kvazaŭ tuj aplikata kuracmetodo de la kompetentulo pri kormalsanoj (kiu li estas) ― baldaŭ forigis la komencan angoron kaj sekvis senĝena konversacio, en kiu miaflanke fiaskis ĉiu anticipa intervju-intenco kun siaj konfesprovokaj demandoj.

Se estas io pli hontinde ol ĉi tiu malsukceso, do nur tio, ke ne nur riporton mi ne alportis, sed eĉ raporti mi apenaŭ scias pri nia interbabilado. Nek en notlibreto, nek sur la cerba magnetofonbendo mi konservis pli interesajn detalojn. El la aŭditaj informoj evidentiĝis, ke la movadon en Hungarujo ― idente kiel ĉe ni ― reprezentas supera konsilantaro. Grupetoj kun nur paralizita vivo funkcias sub la egido de ŝtate rekonataj kulturaj organizaĵoj. Kompare al la antaŭaj jardekoj malpliiĝis la literatura aktiveco kaj eldona agemo, varb- kaj propagandlaboro, disvastiĝado de Esperanto. Samideano Baghy nun preparas pli ampleksan ― tre necesan ― lernolibron, sed ĉu de dr-o Kalocsay oni povas atendi ion novan, tion mi eĉ ne kuraĝis demandi. Kelkaj liaj rimarkoj konjektigis, ke li ne ĉesis resti en ― verŝajne ankaŭ verkista ― kontakto kun prof. G. Waringhien kaj havas rilatojn ankaŭ kun la Skota Skolo. De li mi eksciis, ke s-ro W. Auld estas daŭre grave malsana kaj lia poetfratino Marjorie Boulton vizitis Hungarujon kaj ankaŭ lin mem.

Miaflanke mi mallonge skizis la situacion de Esperanto ĉe ni, tiun interregnon, el kiu ĵus en la lastaj tempoj montriĝas elirvojo, la ĉiam pli disvastiĝantan izoliĝemon, mankon de varb-ebloj, ne propravolan malhavon de prespublikeco. Kiel dokumenton mi transdonis de nia gazetsurogato kvazaŭ cignokante aperigitan Almanaketon. La majstro nur nun, kun nemiskomprenebla interesiĝo demetis la nigran vitrokurtenon de siaj malsanaj okuloj kaj por momentoj trafoliumante la libreton rimarkis: "Jes, s-on Dolinsky mi konas".

Mi supozas, ke li pardonis la atencon, kiun mi faris kontraŭ liaj brunaj inflamaj okuloj kaj ĉar ĝuste eksonis ia tagmeza sonorilego, kun edifaj sentoj en la koro mi adiaŭis. Nekontesteble li ne traktis aŭdiencmaniere, sed kun samideana lojaleco, kaj la renkontiĝo pliriĉigas min je neforgeseblaj impresoj.

Bratislava, 17 majo 1959.

La intencita sekvonta vizito ĉe Julio Baghy, la dua samrange prominenta favorato de la Muzoj ne estis realigita pro mia densigita veturplano en la lando. Kia domaĝo! Post la unua eksperimento eble mi estus povinta ne nur subjektivajn impresojn kolekti, sed ankaŭ pli da konkretaĵoj por kolektiva ĝuo. Ĉu sukcesos iu ripari ĉi tiun preterlasaĵon?