Enkomputiligis Don HARLOW

Simpla letero de simpla homo

de Arieh ben GUNI

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/6 (n-ro 36) paĝoj 237-240


Via Ĉefredaktora Moŝto!

Bonvolu pardoni mian grandan entrudiĝon, ke mi, kiel oni diras, enŝovas mian longan nazon en iel fremdan vazon. Nu, la afero elbobeniĝis jenamaniere: se vi ĝin nur ekkomprenos, la pardono certe venos kaj la ĉielo nin ambaŭ benos. Amen!

Vi scias, aŭ eble vi ankaŭ ne scias, mi tenas mian spicobutikon ne malproksime de via presejo. Via, mi diras, ĝi verdire estas ne via, kaj via revuo estus pli ĝuste dirita ĝia. Ne grave. Do, ofte okazas, kaj tute nature, ke la edzineto de via presisto venas ion aĉeti de mi, pipron ekzemple, aŭ paprikon, aŭ ion alian; kaj tute nature, ni interŝanĝas ankaŭ parolojn pri tio aŭ tio. Ŝi ne estas stulta, eĉ tute malstulta, oni povas diri, kaj ne malbela cetere ― sed tio ne estas nia ajlo. Do, inter du pesoj de tabakpulvoro (ne por ŝi, Dio gardu! ŝi estas tro rafinita, tabakon ŝi fumas nur sub formo de cigaroj!), ŝi lastatempe elbabilis pri la impona numero, kiun via revuo intencas dediĉi al ia granda homo, ia bulgaro aŭ hungaro, ŝi diris, ia ... kvazaŭ Kalokoksaj, aŭ io simila. Tuj divenis mia nazo, pri kiu temas Pegazo; kaj per diversaj etaj komplezaĵoj (ho, el la plej pure honesta speco, mi ĵuras), mi atingis, ke la jam presitajn provojn alportu al mi tiu bonkora klientino ― cent tridek jarojn ŝi vivu! Mi legis, legadis, tiel ke, kiam vespere ŝi venis repostuli ilin, mi jam finis la lastan folion.

Kaj dum la tuta sekvanta tago mi remaĉis en mia memoro tiom da belaj kaj elokventaj frazoj, penis digesti tiom da brilaj pensoj kaj juĝoj ... ĝis finfine trafis min ĝene ia rimarketo: neniu el viaj altastilaj kunlaborantoj ion diris pri Kalocsay la gramatikisto! Nu, mi scias ― kaj se vi tion tuj diros al mi, ankaŭ mi povas egale ĝin anticipe diri: spicisto ne juĝu trans sian pesilon! Gramatiko ne estas el via respubliko! Kaj tiu, kiu eĉ en la naskiĝurba ĥedero ne kapablis parkeri eĉ la plej mallongan pecon de talmuda komentario, nu, kiel tiu arogus al si paroli pri la lingvaj aferoj?

Povas esti, esti povas. Tamen, laŭ mia iom fumaĵita cerbo, mi ne trovas tre justa, ke oni prisilentas tiun apartan talenton de tiu eminenta kapo. Kapo, pri kiu mi povas veti, vi traveturus la tutan Eŭropon, ĉiuflanke de la fama kurteno, kaj vi ne trovos duan similan! Kaj ne nur pri la kalveco! Nu, mi ĝiatempe glutis lian libron pri "Lingvo Stilo Formo", kaj, kiam venis en miajn malpurajn manojn la sankta librego de la "Plena Gramatiko", ankaŭ ĝin mi sorbis, de la unua litero ĝis la lasta. Kaj kun ĉiam pli granda miro: kiel iu filo de Adam laŭ bildo kaj simileco, ne unu el tiuj fortuloj de la plej antikva tempo, ne iu enkarniĝinta demono, sed ja unu homo povis elŝpinadi tiajn pensofadenojn, malimpliki tiajn komplikajn problemojn kaj ĉiam retrovi sian direkton en tiu labirinto de faktoj kaj hipotezoj, tio ŝajnis, kaj ŝajnas al mi, nu, simpla miraklo. Kompreneble, ne ĉion mi komprenis; parolante inter ni, eĉ preskaŭ nenion; sed vi devas ankaŭ memori, kia azeno mi estas. Nu, bone; eĉ azeno rajtas episkopon admiri, kiel diras la ĉi-tieaj gojoj. Do, tiun admiron mi volus almenaŭ montri al la genia Kalocsay, kvankam mi ja konscias, ke tio estas neebla: havante nenion en la supra kontoro, kun kio mi povus stariĝi antaŭ tia sinjoro?

Kviete kaj ne rapide servante al miaj geklientoj, tiajn pensojn mi ruladis en la malmola kranio, kiam ekfulmis al mi la solvo: ĉar mi ne kapablas plekti mem indan laŭdon, kial ne kolekti en omaĝan bukedon la laŭdojn, kiujn plej kompetentaj faris pri lia laboro sur tiu kampo? Kaj kiuj povus esti pli kompetentaj, ol la membroj de la Esperantista Akademio ― kvincentjaran vivon ili ĝuu!

Tuj post la mallevo de la rulkurteno, mi komencis fuŝpalpi, traesplori, serĉfosadi en la polvokovrita amaso de miaj arkivoj ... Ili ja ne estis tre fruktodonaj, tiuj Akademianoj ... Tamen, iel, mi trafis broŝureton de la Prezidanto mem de nia benata Akademio, la mondkonata inĝeniero pri elektro-lingvistiko, J.R.G. Isbrücker: "Pri la vortfarado en Esperanto". Nu, mi diris, jen la bona ŝanco! En tiuj belpaperaj dudek kvar paĝoj, mi certe trovos justan kaj ĝustan takson de la genie simpla sistemo de nia unika vortanalizisto, kiun li ricevis de Saussure tra Wüster kaj transdonis al ni tute perfektigitan. Mi ekturnis folion post folio, nerapide kaj kviete, kaj jen: nenion, absolute nenion mi trovis pri la ekzisto de iu Kalocsay kaj liaj verkoj. Ĉu eble? vi diros; ne eble, fakte! Tio estis la unua bato al mia entuziasmo. Ĉar mi estas simplanima homo kaj al potencoj mi faras decajn riverencojn. Se la Prezidanto de la Akademio eĉ ne unu vorton diras pri la grandioza monumento, kiun Kalocsay starigis je la enirejo de la Plena Gramatiko, tio signifas, ke tiu monumento estas tute ne grandioza ― suspektinda gipsokaĉo, probable. Kaj se la enir-pilonoj ŝanceliĝas, hm! ― kion pri la templo mem?

Sed mi ne estas tiel naiva, kiel oni povus unuavide kredi. Mi pripensis, ke eĉ Prezidanto de Akademio estas homo, kun ĉiaj eventualaj mizeroj de la homo, kapdoloro, anemio, amnezio k.c. Mi do decidis iri ĝis la fundo de la afero, kaj daŭrigis mian retropaŝan enketon, ĝis mia mano falis sur alian gravan dokumenton: tio estis luksa albumo, dediĉita al la 50a datreveno de la esperantistiĝo de Paul Nylén. Uf! mi vespiris; trankviliĝu, mia animo! jen firma grundo. Nylén estas eĉ pli maljuna ol mi (en mia deprimiteco, mi forgesis, ke li, ho ve! mortis), li estas solida kapo; akademiano li estis probable jam de la fondiĝo, kaj tian rokon ni povos plene, blinde, funde fidi. Ne estos li, kiu forgesos paroli pri tia evento, kia estis la apero de la Plena Gramatiko! La ververan opinion de la plej kompetenta instanco tie certe mi trovos!

Mi trovis. Oj! Aj! Uj! Ho Timo de Isaak! Ho Potenculo de Jakob! Kia disreviĝo! Ĉu kredi miajn okulojn? Jes, ĉi tie, sur la paĝo 55a, estas pie reproduktita la fulma ekskomuniko de la sveda pioniro: "... Skolastika komplekso vualita de milvorta terminologia aparato, en kiu la mizera lingvo Esperanto dronas, tiel ke oni tute perdas ĝin! ... Stranga supo tro spicita per propraj kapricoj kaj arbitraĵoj, la Plena Gramatiko estas malesperantajo!" Kaj tiun teruran verdikton plu aplaŭdas aliaj, ne malpli eminentaj Akademianoj! Jen William Bailey, la po-ĉampiono, kiu sendas tuj al Nylén "mian plenan aprobon kaj la fortan plezuron, kiun mi havis, vidante la bone merititan skurĝon, kiun vi donis!" Kaj jen Pierre Corret, la ĝisostulo, kiu telegrafas "plej koran gratulon pri via meritita vipanta recenzo de la "Kilogramatiko" de Budapeŝta dialekto ― certe ne de Zamenhofa Esperanto!" Eĉ la pura voĉo de Lidja Zamenhof aldoniĝas al la ĥoro, flustrante, ke "tiu libro pensigas min pri filmoj malpermesataj por infanoj ..." Hm, hm! skurĝo, vipado, malpermesataj filmoj: mi ja estas malnovmoda hebreo, sed kian strangan subkonscion supozigas tiaj bildoj!

Restas tamen la enhavo: ĝi pezegas sur mia koro, kiel la ŝarĝo de dek du kameloj. Kaj nenia dubo: tiaj altaj personoj estas super ĉia suspekto; ne povas temi eĉ unu sekundon pri nesciado, pri envio aŭ pri stulteco. Ilia juĝo estas kiel la Leĝo de la Eternulo, pura oro kaj diamanto; la Plena Gramatiko valoras ĝustege neniom, kaj Kalocsay estas tute simila al mi, unu azeno. Tio estas isbrikere evidenta, tio estas teojunge vera. Kaj la angla Akademiano, tiu erudicia W.E. Collinson, kiu proponis ĝin kiel modelon por la verkado de gramatikoj nacilingvaj; kaj la ne-akademianoj, kiuj foraĉetis la unuan eldonon en unu jaro; kaj la itala Akademiano, tiu brava Stefano La Colla, kiu prenis sur sin la klopodojn de tria reeldono; kaj ĝiaj mendintoj; kaj la Nica Revuo, kiu festas la jubileon de tiu pseŭdo-gramatikisto, kaj eble eĉ enpresos ĉi tiun mian leteron; kaj ĝiaj abonantoj ― ĉiuj ili faras longegan gregon da azenoj, erarvagantaj en la stepo de la sterileco kaj perverseco, kaj ĵetantaj al la ventoj malEsperantajn blekojn!

... aŭ ĉu estus iel eble, ke mia rezono staras sur la kapo?