Enkomputiligis Don HARLOW

Al ĉina urno

de L. N. M. NEWELL

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/6 (n-ro 36) p. 215


Omaĝe al Kolomano Kalocsay


Via kurbo karesas mian manon:
Dur-ĉiama, puge elasta;
Fingropinto talpe esploras
Sur la jado, flarante formon,
Kaj la rondan pezon telekreante
En la animo.
En kvieto vi fluas, kaj solidas
Tra la sonĝaj epokoj;
Serpentumas ĉirkaŭ vi tempo,
Sed ne kuraĝas tuŝi
La belecon, kiu ŝvebas eterne
En silenta esto medita.
Tempa nodo, vi ligas
La spiriton, kiu reve cizelis
En praepoko, kun la mano,
Kiu palpe rekreas la ekstazon
Inter ni animo komuna.