Enkomputiligis Don HARLOW

En la akceptejo

de Marjorie BOULTON

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/1 (n-ro 37) paĝoj 1-4


Ĉi jare en Harrogate

"Kie estas mia Kongreslibro?
Antaŭ nur momento mi demetis
Mian Kongreslibron tie ĉi!"
"Kien malaperis Fighiera?"
"Nun tra ĉiu fibro kuras vibro ―"
"Kial?" ― "Ĉar Lapenna al mi ĵetis
belan rigardeton." ― "Ho, feliĉa!"
"Antaŭmendu libron ― jen, ĉe K0K0."
"Librojn ŝatas mi, sed mi malriĉa
estas. Mono ne el kranoj fluas."
"Kion en la buŝo havas vi?"
"Pecon de la Esperanto-Roko."
"Lasu min trapasi ― mi malfruas!"
"Ĉu vi legas tiun ĉi raporton?"
"Jes; sed ĉu ĝi estas tute vera?"
"Venu por fotado en la korton?"
"Ĉu en la Teatro estos ISU?"
"Ĉu ni iru al la librobudo?"
"Ne, sed en "Majestic"." "Certe, certe!"
"Kien Fighiera malaperis?"
"Venu al la brakoj kaj min kisu!"
"Kiun paroladon vi preferis?"
"Kie estas mia pluvmantelo?"
"Venu al la brakoj, mia kara,
Post disigo teda kaj dujara!"
"Li videble venas el la sudo!"
"Tamen la virino estas brita,
kaj ĉe ŝi la ardo ne tre mankas."
"Tiu la poŝtmarkojn lekas lerte."
"Estis pli da spaco en Bruselo!"
"Estas mi soifa kaj malsata."
"Mi prezentu grupon el Heksamo." (1)
"-ata, -ita, -ata, -ita, -ata ..."
"Kiu diris ion pri seks-amo?"
"Have you got a pencil or a pen?" (2)
"-ita, -ata, -ita, -ata, -ita..."
"Ne parolu angle dum Kongreso!"
"Jen krajono." "Ho, mi multe dankas."
"Fighiera malaperis ― kien?
Mi bezonas lin pro ion grava!"
"Vidu, profesoro Waringhien."
"Lia parolado estis ra ..." ― "Ve,
ho ve, mi forgesis pri adreso!"
"Mi faligas dokumentojn ĉien!"
"Kvar okuloj tie ĵetas sparkojn!"
"La dikul' aspektas tre kolera!"
"Eble iu ion stulte fuŝis..."
"Kie mi aĉetu tuj poŝtmarkojn?
Tie ĉi la ejo ne funkcias."
"Uzu la maŝinon." "Kie?" "Tie."
"lu min impertinente tuŝis!"
"Strange ― Schwartz kaj Thorsen ne ĉeestas ..."
"Iros mi al Komitat-kunsido."
"Kien malaperis Fighiera?"
"Bonan tagon!" "Kiel vi?" "Saluton!"
"Ho, pardonon!" "Dankon!" "Ĝis revido!"
"Ce bufedo ili mute gestas."
"Anglan lingvon ili ja nescias."
"Ĉivoje laboras energie."
"Harrogate-bildkartojn mi deziras."
"Ĉiuj estas disvenditaj jam."
"Cu vi iros al Akademio?"
"Eble bonan aŭdos ni diskuton."
"Rendevuon havas mi vesperan."
"Vidu, tie Julio Baghy iras."
"Ho, ĉu vere? Longnazulo ĉarma!"
"Ho, mi devas trovi Fighieran!"
"Bele verkas li pri pac' kaj am'."
"Ĉu afiŝo tia vere sencos
en alia lando?" "Limonadon!"
"Mi min sentas kvazaŭ en ebrio."
"Se pri ata ― ita li komencos
baldaŭ help' necesos, eĉ ĝendarma!"
"Dank' al Di', Gian Carlo, jen vi estas!
Pri Somera Universitat' ―
Ĉu nur horo en programo restas
por ―" ― "Sandviĉo aŭ kolbas' sufiĉus,
Sed la ventro grumblas pro malsat'!"
"Kompatinda! prenu ĉokoladon!"
"Mi al Esperanto min dediĉus
plene, se mi havas pli da mono."
"Ĉu vi havas pinglon tuj, mi petas?
Estas mi en krizo ... pri kalsono ..."
"Iu por ĵurnalo interpretas."
"Karton al onklino ni nun sendu."
"Ne forgesu, sed aĉetu libro!"
"Ne forgesu la akuzativon!"
"Ĉu mi rajtas peti pri subskribo?"
"Ej, Gian Carlo, dum moment' atendu!"
"Ĉu ni iru at Banejo nun?"
"Kial? mi jam estas tute pura!"
"Oni premsufokas mian vivon!"
"Tie ĉi malmulte brilas sun' ..."
"Jes, sed estas varmo en la koroj!"
"Kaj la lumo de la viv' kultura!"
"Kaj la gajaj, amikecaj moroj!"
"Eĉ dum nokto tiuj povas brili!"
"Do, ni restu gagaj ĝis la fino
dum la sep tagnoktoj tiel ĝojaj ..."
"Ĉu verkistoj? Kiuj estas ili?"
"Auld kaj respektinda p...oetino."
"Li informas nun pri la fervojaj
hortabeloj." "Vendas ŝi biletojn."
"Ĉu por trajno?" "Ne por la teatro."
"Devos mi aĉeti novajn kretojn."
"Ien malaperis mia patro..."
Kaj samtempe sonis tasotintoj,
paĝoflirtoj, kisobruoj, jesoj,
neoj, veoj de koliziintoj,
same kiel ĉiam dum Kongresoj.
Tamen, tiu ĉi verkorkonfesa
kapmagnetofona sonobildo
estas pri la bela Kvardeksesa.
(Nun mi kaŝos min post larĝa ŝildo.)

Piednotoj

(1) Hexham, urbo en Anglujo.
(2) Angle: Ĉu vi havas krajonon aŭ plumon?