Enkomputiligis Don HARLOW

Ankoraŭ unu alian ...

de A. NURAK

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/1 (n-ro 37) p. 14


Ĉe Kristnasko, onklino donacis al eta Daniela belan kopion de la Sankta Virgulino de Van Ejck. Daniela longatempe admiras ĝin, kaj poste veflustras:

― Ja mi volus esti virgulino!

― Kial? demandas interesite la patro.

― Por havi bebon.