Enkomputiligis Don HARLOW

Kio estas artverko?

de William AULD

(Fragmento el aperonta libro)

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/1 (n-ro 37) paĝoj 8-13


Se, laŭ mi, nek emocio, nek belo nek eĉ scio estas la kriterio kaj celo de tio, kion ni nomas artkreado kaj de tio, kion ni nomas artverko, en kio, do, ili konsistas?

Tute mallongan respondon ni kompreneble ne povas doni. Evidente la demandoj estas tro komplikaj por lakonaj respondoj. Sed kiel elirpunkton ni povas preni la krean procezon mem. Mi opinias, ke la artisto sin esprimas, kaj ke la publiko deziras scii tion, kion li esprimas. Kaj verkisto-artisto esprimas ― kaj povas esprimi ― nur tion, kio en li estas. Tio, kio en li estas, inkluzivas, kompreneble, liajn ideologion, konceptaron, antaŭjuĝojn, opiniojn, spriton aŭ mankon de sprito, emociojn, sentumojn -― unuvorte ĉion, el kio konsistas la personeco, kiu estas ĝuste tiu artisto, tiu homo, unika kaj sensozia. Esprimo de la personeco de la artisto ― jen kio estas artverko. Kaj ĝuste tial, ne gravas multe la temo, pri kiu li verkas, ĉar la temo estas nur hoko, sur kiun li pendigas sian personecon. La treege talenta usona verkisto de detektivromanoj, Raymond Chandler, skribis:

"Mi ne scias, kio estas la plej alta nivelo de literatura atingo: same nek Esĥilo nek Ŝekspiro tion sciis ... Se ĉio alia estas egala, kio ĝi neniam estas, pli potenca temo elvokos pli potencan rezultaĵon. Tamen oni verkis kelkfoje tre enuigajn librojn pri Dio, kaj iujn tre bonajn pri kiel perlabori sian panon kaj resti pli-malpli honesta. Ĉiam estas decida la aŭtoro de la libro, kaj kio en li troviĝis por ĝin verki."

De la intereso kaj profundo de la artista personeco dependas la intereso, profundo ― kaj sekve la sukceso ― de la verko. Jes, sed ekzistas miloj, eĉ milionoj da interesaj kaj profundaj personecoj, kiuj tamen ne kreas, nek sentas bezonon krei artverkojn. Kompreneble! Ĉar la kreado de artverkoj postulas ankaŭ du aliajn necesajn antaŭkondiĉojn: la deziron de la artisto sin esprimi ― kaj sin esprimi ĝuste laŭ la vojoj de la artoj, kaj ne laŭ tiuj de la sporto, aŭ la profesia laboro, aŭ la politiko ― kaj lian regadon super la iloj kaj rimedoj de la koncerna arto. Kaj ĝuste tiu lasta kondiĉo, kiun unuavide oni tro facile preteratentas, faras kaj difinas la diferencon inter sukcesa kaj malsukcesa, grava kaj malgrava, artverkoj.

Do, laŭ mi, la tri gravaj ingrediencoj de artverko estas: la personeco de la artisto, lia impulso sin esprimi, kaj lia regado super la fizikaj esprimiloj de lia arto.

Unue, la personeco de la artisto. Tio ĉi, pli ol ekzemple la trivialeco de la temo, klarigas la fakton, ke ni distingas inter verkoj, kiuj estas artverkoj, kaj verkoj, kiuj ne estas artverkoj. La limo de la du regionoj eble ne estas tute klare markita, sed ĝenerale ni faras netan distingon inter romano poparte aperanta en virina semajngazeto (kio ne estas "literaturo"), kaj romano, kiu eniras la sanktejon de la t.n. "klasikaĵoj"; inter la pentraĵo "Venuso" de Botticelli kaj pentraĵo farita por apudŝosea reklamtabulego inter varietea muzikaĵo kaj la simfonioj de Beethoven. Rakonto fariĝas literaturo, nur se ĝi perdas sian neŭtralecon, sian mezecon, sian ordinarecon, kaj se traaŭdiĝas unika voĉo de individua, frapanta personeco. Same ĉe bildo aŭ komponaĵo. Ĉar antaŭ ĉio, artverko devas esti unika, kaj unikaj estas, ne la temoj, sed la individuaj personecoj. Kaj inter verkistoj, trivialaj homoj verkas trivialaĵojn, kaj profundaj, unikaj homoj verkas artaĵojn. Kaj, por ke la artverko plaĉu al ni, necesas, ke la personeco de la artisto ― kiom ni ekkonas ĝin pere de lia verko ― estu al ni simpatia. Al multaj homoj, iom surprize, tute mankas ĉia tia simpatio kun alies personeco, kaj tial ili restas efektive surdaj kaj blindaj antaŭ la artverkoj, kvankam kelkfoje ili ne scias tien, ĉar ili reagas meĥanike laŭ la postuloj de sia edukiĝo aŭ de ia snobismo.

Due, la impulso de la artisto, sin esprimi. Ĉiuj homoj, pli aŭ malpli forte, spertas impulson sin esprimi, iel sentigi sin al siaj homfratoj ― kaj tial, ekzemple, ne mankas partoprenantoj por la plej stultaj televidaj ludoj, ĉar dum kelka tempo oni estas rigardata de milionoj da aliaj personoj. Aliaj tiras atenton al si per sia granda modesteco kaj sinretiriĝemo. Sed la verkisto-artisto esprimas sin pere de siaj verkoj. Kaj ĝenerale ŝajnas, ke ia artisto verkas por iu publiko, kvankam mi ne scias, ĉu tio estas absolute valida, aŭ ne. Sed kompreneble, se oni uzas rimedon de komunikiĝo, la lingvon, por verki poemon, ŝajnas nature, ke oni celas leganton. Iuj diras, ke la leganto povas esti nur la verkinto mem. Mi ne estas certa pri tio. Sed mi opinias, ke se oni verkas por publiko, oni tamen preferu, ke la verkon trovu la publiko kaj ne la verko celu la publikon; ĉar la artisto devas sin esprimi aŭtentike, sen tro multa atento al la deziroj kaj kriterioj de aliaj personoj; alie minacas risko, ke la verko efikos false kaj falos el la regiono de la arto en la regionon de la trivialeco.

Kaj de kie fontas tiu impulso sin esprimi? Mi citu la opinion de Marjorie Boulton, kun kiu mi emas konsenti, ke "la poezia kaj la seksa emoj ŝajne rilatas nedisigeble", ke "arto estas surogata seksa agado". Al multaj neartistoj tiu opinio povas ŝajni iom ekstrema, iom troigita. Tamen, ĉu vi iam pripensis, kiom el tio, kion ni nomas bela, devenas de la "natura" neceso sin vivteni kaj sin reprodukti? Se ni pensas pri la koloroj de la floroj, la plumaro de la birdoj, la kolharoj de la leono, la haŭtornamaĵoj de la cervo kaj aliaj bestoj, ni konstatas, ke tiuj belaĵoj ekzistas aŭ pro la natura neceso allogi parulon, aŭ pro la neceso timigi sian malamikon aŭ sin kaŝi de la malamikoj. Estas efektive tre malfacile trovi "naturan" belaĵon, kiu ne fontas el unu el tiuj bazaj naturaj necesoj: sin vivteni kaj sin reprodukti. Kaj iuj psiĥologoj asertas, ke ankaŭ ĉe belaĵoj, kiuj unuavide ne fontas tiel, regas ia seksa simbolismo. Angla pentrartisto diris, ke la plej bela formo estas la cifero 8 ― kaj oni facile konstatas la seksan simbolismon de tiu prefero!

Trialoke, sed plej grave, ni atingas la regadon de la artisto super la fizikaj esprimiloj de sia arto: de la pentrartisto super la farboj, jes, sed ankaŭ super la formoj, de la komponisto super la sonoj, kaj de la poeto super la vortoj. Ĉar inter la koncepto de la artisto, kaj la farita artverko, ĉiam staras la lukto kontraŭ la fizikaj limoj de la esprimilo ― inter kies limoj oni klopodas esprimi ŝajne senliman koncepton. Pro postuloj de la spaco, mi ilustras tion ĉefe en kunligo kun unu arto ― la arto poezia. Evidente la esprimilo de la poezio estas la vortoj. Iu franca poeto foje diris, "la poezion oni faras ne per ideoj, sed per vortoj", kaj li pravis. Vortoj estas la simboloj, per kiuj la homoj komunikas unu al la alia. Ĉiu homo scias manipuli ian stokon da vortoj iele-iome, duone malbone, kaj la postuloj de la ĉiutaga vivo estas sufiĉe rutinaj kaj senkomplikaj, por ke ne necesu ia tre konscia, subtila aŭ profunda manipulado de tiuj simboloj; kaj ĉar ĉiu homo ja scias legi, ĉu ne, do ĉiu homo devus tuj kaj senĝene kompreni ĉiun skribaĵon pri kio ajn? Tio estas absurda. Kiel la gitaro same taŭgas por popola kanzono kaj por Bach'a studaĵo ludata de la majstro Segovia, tiel ankaŭ la lingvo same taŭgas por najbarin-babilado kaj por la "Dia Komedio" de Dante. Sed inter la du prezentoj kuŝas larĝa profundegaĵo. Kaj same kiel iu individuo povas esti surda por la muzikaĵoj, tiel ankaŭ iu individuo povas esti surda por la vortoj: li povas aŭdi la sonojn, sed la subtilaĵojn li ne kaptas, kaj la specialan plezuron de subtile nuancita lingvaĵo li ne ĝuas. Kaj tiam li plendas, ke la poeto verkas nekompreneblaĵojn! Sed same kiel homo povas sin eduki por progrese ĝui ― se ne "kompreni" ― la muzikaĵojn, tiel li povas sin eduki por progrese kompreni la poezion. Sed ankaŭ li devas, kiel la artisto pli frue, lerni la subtilaĵojn de la lingvaĵo, kaj por tion fari li devas nepre senti, ke la atingo valorigas la penon. Se tiu sento mankas, li neniam ricevos stimulon por fari al si la penon. Mi memoras, ke antaŭ multaj jaroj, kiam la unuan fojon venis en miajn manojn poemaro de la usona poeto Ezra Pound, mi "komprenis" tre malmulte el lia poezio. Kaj tamen mi sentis la stimulon de lia lingvaĵo, kaj tiu stimulo donis al mi impeton por febre studadi liajn verkojn, kaj post kelka tempo mi trovis, ke mi "komprenas" lian poezion, kaj ke la kompreno bele kompensas la tamen grandan penon kaj studadon, kiujn mi dediĉis al tiu tasko. Sed multaj homoj konfuzite haltas antaŭ la unua baro ― fakte, la lingva baro ― kaj plendas, ke la poeto mistifikas ilin. Kaj ili rajtas resti mistifikitaj, sed ili perdas pli profundan sperton kaj pli profundan vivoĝuon. Neniun arton oni vere komprenas senpene. Kaj tio validas por ĉiuj artoj. Kaj se oni ne volas fari al si la klopodon eltrovi la ŝlosilojn de kompreno, oni ne rajtas kulpigi pri tio la artiston, kiu jam delonge preterpasis la elementan stadion de la novica ricevanto de la verko.

Mencio de Ezra Pound donas al mi okazon ilustri la specialajn teĥnikojn de la poeto, per unu el liaj mallongaj poemoj. Efektive tre mallonga estas tiu poemo, ĉar ĝi konsistas el titolo plus kvar vortoj. Kaj tamen! Jen ĝi. Ĝi nomiĝas (kaj notu bone la titolon):

PAPIRUSO

Kaj jen la poemo:

Printempo...
Tro longe...
Góngula...

(Tiu lasta vorto estas tiel same "nekomprenebla" en la originalo.)

Por mi estas tute nekredeble, ke multaj legantoj, kiam tiu poemeto unue aperis, simple ĝin ne komprenis, ĉar ĝi ŝajnis al mi je unua ekkono kristale klara. Oni scias, ke en elfositaj rubejoj de antikvaj urbetoj oni trovis fragmentojn de iamaj papirusaj skribaĵoj (pri tio eĉ ekzistas originala verko en Esperanto!). Kelkfoje tiujn fragmentojn oni sukcesis kunmeti por ricevi kompletaĵon, kelkfoje ne. Nia poeto supozas tian fragmenton de antikva papiruso, sur kiu restas nur tiuj kvar vortoj. Kaj li, kiel ankaŭ ni, scivolas pri la origino de tiu fragmento. Ĉu knabino skribis al sia forestanta amanto? Ĉu maljuna patrino al sia malproksima filo? Oni ne plu scias, kaj ĝuste ĉar oni ne plu scias, tiuj kvar etaj vortoj vekas en ni amason da hipotezoj, scivoloj kaj eblecoj. (La vorto Góngula povus ekzemple esti propra nomo; ĝi devenas de greka vorto, kiu signifas "ĉarma" proksimume, sed ne necesas, ke ni sciu tion; la fremdeco mem de tiu belsona silabaro povas nur aldoni al nia plezuro, se, kiel la infanoj, ni kapablas ĝui la sonon de vortoj senkonsidere pri ilia signifo.) Laŭ mia opinio, tiu poemeto perfekte ilustras la kapablon de la vortoj sugesti al ni multe pli ol la nuda sumo de ilia supraĵa signifo, kio estas unu el la ĉefaj trajtoj de la poezio speciale, kaj de la artverkoj entute.

Kaj, fine, kio pri la rilatoj inter la artisto kaj la publiko? Ĉu la artisto iel respondecas antaŭ la publiko? Mi opinias, ke ne. Mi opinias, ke tiu probiemo estas relative simpla. Mallonge, la artisto faras verkon. Se li proponas ĝin al la publiko sub formo de aĉetebla varo, la publiko rajtas ĝin akcepti aŭ malakcepti laŭplaĉe, kaj tie finiĝas la afero. Se la publiko atakas aŭ eventuale adoras iun artiston, nu, tion oni povus antaŭsupozi, ĝuste ĉar la artisto havas sian vidpunkton, kiel aliaj publikaj homoj ― politikistoj, sanktuloj kaj reformuloj ― havas sian vidpunkton, kiun aliaj homoj atakas aŭ adoras, aŭ priindiferentas.