Enkomputiligis
Don HARLOW
Feliĉo
de Hilda DRESEN
Unue aperis en
la nica literatura revuo
7/1 (n-ro 37) p. 25
Homoj je feliĉ' sopiras,
ĝin la koroj ja aspiras,
ĉies, ĉies kor'.
Kaj altiras la ekstremo.
Sed sufiĉus eĉ manpleno,
nur ĝi estu vera or',
sable ĝi ne disŝutiĝu,
akvogute ne ruliĝu
el la mano for.