Enkomputiligis Don HARLOW

Neĝblovado

de Hilda DRESEN

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/1 (n-ro 37) p. 25


Al E.U.

Neĝblovado trovi provas
hejmon al si
sur la nordaj kampoj
kaj bienokortoj, ―
sed ne trovas ĝi:
estingitaj la lampoj
kaj fermitaj la pordoj, ―
ĉie silent'.
Ekkoleras la vent',
ĉar hejmon ĝi trovi ne povas,
pli forte ĝi blovas kaj blovas,
ŝiras kaj tiras,
furiozas kun sovaĝ'
en la tuta vilaĝ'.
Neĝblovado trovi provis
hejmon al si
sur la nordaj kampoj
kaj bienokortoj, ―
sed ne trovis ĝi:
ankaŭ korojn,
la nordajn korojn
rigidigis
kaj silentigis
frost'.