Enkomputiligis Don HARLOW |
Aŭ frapi aŭ suferi ... Jen elektu ... Vipuron vartas mi, ĝi mordi volas kaj ĝi detruus min por sin mem savi ― mi estu predo de bastardo ia? Do fine povos mi en liton iri sen tim', ke l' nokto prenos mian vivon ― ho, fine do! Ah Dio gracoplena, ne povas mi alie! Kaj mi diris, ke dekkvin jarojn mia land' ne vidis per glavo ekzekuti noblan kapon ― kaj nun ĝi vidos, kiel ŝia falas! Reĝina kapo! Jen ekzemplo riska, ĉar tion homoj tre facile lernas ... Filipo reĝo ree siblos moke: Maljuna Jezabel ... Volupte siblos Davido mortiginta Absolonon ― knj tiu Carlos eĉ ne celis vivon de sia patro ... Franca reĝ' protestas, minacas venĝi ― Ĉu mi kulpas tion, ke lia bofratin' ― Maria estis? Kaj tiu knaba Moŝto volas esti feŭdestro eĉ de niaj propraj landoj? ... La Roma Papo fulmojn rebriligos, malbenon novan kontraŭ mi elsendos ― jam nun li nomas min skarlata ino ― aĥ, romaj fulmoj perdis jam da forton kaj spiron ― da ridindaj maljunuloj! ... Do for hezito! Kie estas voĉoj silentigotaj? ― ― Histori-skribistoj de l' estontec' pri mia sanga mano rakontos, ironiajn glosojn metos al mia deviz-dir' Eadem semper, kaj la titolon de Reĝin-virgino, fieron mian juĝos severege. Kaj iu Marlowe de l' estontaj tempoj pri tio verkos ludon aplaŭdotan de dikaj komercistoj, marŝipistoj kaj metiistoj ... Tiu damna Paulet facile povis ŝpari al mi ĉion ― okazas ja, ke malsaniĝas ... mortas malliberuloj ... aŭ per propra mano estingas sian vivon. Tiel Carlos pereis, oni diras ... Tiam certe necesa estas ja gardist' sagaca ― sed Paulet estas senbezona ilo kaj formalist' kun menso stulta, seka kaj afektita ... Dio, mia Dio, ne rajtas mi trankvilan tagon, nokton? Mi ĉiam tremu aniaŭ murda mano, kiu pro ŝia okulpar' migdala aŭ pro esper' je oro kaj titoloj senigos min je viv', ke ŝi plu vivu? Ke poste regu ŝi Anglujon mian? ... Eĉ plej malriĉa hom' en mia lando al dormo sendanĝera sin kuŝigas kaj mi, doninta tiun sendanĝeron, Reĝin', eĉ tiun rajton ne posedas? Kaj tiu fanatika hom', planinta aeren eksplodigi mian liton, aŭ lordo Norfolk aŭ la jezuitoj benitaj de la Pap', el Hispanio senditaj, aŭ la franco, mia Dio! kaj mi silentu? Eĉ pardonu tute? rigardu plu hakilon akriĝantan por iam certe trafi mian kolon? Sur mia trono ŝi eksidu poste, per romaj kalumnioj nomon mian kaj nomon de l' patrin' senhonorigu? Hezitas mi? Ĉu mankas la konvinko, ĉar mi senĉese pluajn pruvojn serĉas? Ŝi vivu, ĉar migdal-okulojn havas? Kaj versojn faras? Kantas ĉe gitaro? Kaj per leteroj virojn frenezigas? Kaj ĉe lun-lumo dolĉe sopir-ĝemas? Kaj kiu el ni du skarlata, estas? Pro kiu perdis kapon stang' lupola nomata dum la vivo bela Darnley? Li estis ŝia edzo ... estis patro de l' ĵus naskita id' ... laŭ ŝia diro ... Adultis kiu? Riccio ĉu? Kaj Bothwell? Kaj pliaj plu? Kaj kiu volis landon perfidi al Filip'? Per Roma fajro ekstermi en Angluj' la reformadon? ... Pro kio amasigi pruvojn, plendojn, se kulpo estas klare jam pruvita? ... Kaj fine, ne mi, mia parlamento deziras ŝian morton ... Ŝin ne puni signifas kruelecon al fidelaj, indulgi ŝin signifas nin detrui ― subskribu mi ... Ja ĉiun rajton Dian kaj homan havas mi por la subskribo... Kaj rajton de virino ... Ŝi ja amis, amata estis ... unu ekrigardo de ŝia okulparo kostis ofte valoron de la viv' ... Kaj mia amo? Neniam povis mi la kapon klini al brusto vira en sindono plena ... A1 mi neniu dolĉe paroletis: Bess mia dolĉa, Bess amata mia ... Eĉ la patrin' neniam, infanecon ja mi ne havis. Kaj patrino mia senkulpa estis kiel kampa floro metante sian kapon sub hakilon ... Kaj tiu vaz' de ĉiuj pekoj ĝemas, okulojn turnas larmigante homojn ― ― aĥ, Romo ŝin sanktigos martirino! Al mi neniu dolĉe paroletis: Bess mia dolĉa, Bess amata mia! ... Kaj idon havis ŝi, karesis harojn kaj ĝia rid' origis ŝian menson ... Kaj mi senfrukta estas arb'! ― ― ― ― Eh, larmo malsaĝa ... Estas certe: Bon' de l' ŝtato, de religi', viv' Nia, de fidelaj, postulas ĝin ... En nom' de Patro, Filo, Spirito Sankta: Elizabet' Reĝino. |