Enkomputiligis Don HARLOW

Pri la "Lag' forlasita"

de MIYAMOTO M.

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/1 (n-ro 37) p. 15


Jen, post Horac', Boileau, Gautier, C. E. R. Bumy
nun ankaŭ mi komencu ekcerbumi
pri l' arto japaneska kaj arogi
al mi la majstron mem instrui, kroki
la historion pri l' lag' forlasita:
Basyô en sia aĝo dudekjara
en Edon (1) venis, vivis, sed irinta
pro mank' de nutro, loĝ', kaj malavara
disĉiplo Sanpu donis la azilon
en Hukagawa (2) apud la lageto
malgranda, kaj sufiĉe la trankvilon.
En ĝi skvamuloj naĝis de la bredo.
Post jaroj la hajkisto ekvojaĝis,
post jaroj li revenis, al li plaĉis
kaban' malgranda, tie do denove
li loĝis, hajkis prove kaj plu prove
ekzemple kiel:
Laget' lasita
ruine. Plaŭd'! Ensaltis
rano subita.
Do nepre la "lageto" sed ne "lago".
"Laguno" de Waringhien priversita
temas pri l' sama. Troas misimago!

Jen mi al nia majstro malomaĝas
kaj krude, ne ezope mi malsaĝas.

Piednotoj

(1) Edo: Nuna Tokio.
(2) Hukagawa: Kvartalo en Edo.