Enkomputiligis Don HARLOW

Pri versfarado kaj kanttraduko

de M. C. BUTLER

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/1 (n-ro 37) paĝoj 31-35


Mi legis kun intereso la artikolon de R. Bernard (NLR p 60) pri tradukado de nacilingvaj kantoj. Li citas Anglan poemon "Till". Ĉu tio estas "Until" de E. Teschemacher. "No rose in all the world, until you came"? Tio estas kanto tre konata en Anglujo: la B.B.C. brodkastis ĝin en Esperanto en 1920, kaj ĝi troviĝas en mia "Kantaro Esperanta" (n-ro 198) sub la titolo "Ĝis", en jena traduko de C. H. Edmonds: tre fidela al la originalo.

Neniu roz' en mond', ĝis via ven'
Neniu stela bril', ĝis lumis vi!
Ĝis vi parolis min, neniu kant';
Nek am', ĝis vian koron konis mi.

Ho rozo, floru nun en mia kor'!
Ho stelo, ardu via lumradi'!
Sonadu kant' en gaja harmoni'
Pro rava ĝoj', ke vian amon gajnis mi.

Verŝajne, tamen tio ne estas la poemo citita de Bernard. Sed tiu traduko pensigas min pri la letero al Brenda (p. 68). Mi iom partoprenas en ŝia vidpunkto.

Mi ne pretendas esti poeto. Tamen mi estas profesia muzikisto kaj kantinstruisto, kun longa sperto pri la traduko de kantoj kaj poemoj.

En la "Kantaro" kaj "Himnaro" miaj aperas 600 tradukoj faritaj aŭ kompilitaj de mi, kaj sennombrajn pluajn tradukojn mi faris.

Diversfoje mi prelegis pri Esperanta poezio, kaj tiucele eldonis "Konsiloj pri Versfarado". En tiu dokumento mi prezentis principojn kaj avertojn, kun multaj ekzemploj de versaĵoj fuŝaj, mezbonaj, plibonaj, kaj altgradaj. Mi permesas al mi nun citi kelkajn vortojn el tiu konsilaro:

"Vizitu Esperantan feston. Solkantas fraŭlino, Oni ŝin aplaŭdas, ne pro la belaj vortoj (ĉar aŭdanto malofte kaptas la vortojn de kantoj), sed pro ŝia personeco, aŭ pro la beleco de la voĉo aŭ de la muziko.

Sekvas parolado. Denove oni aplaŭdas; ofte kun entuziasmo. Eĉ se la oratoro estas nur komencanto, oni tamen bone lin komprenas (kondiĉe, ke li ne legas sian parolon). Sekvas deklamo proza, kaj teatraĵo: ilin oni komprenas perfekte, kaj plene ĝuas.

Nun iu deklamas poemon. Ĉe la fino oni aplaŭdas ĝentile, sed ne krias "Bis!" Demandu al aplaŭdinto: "Pri kio temis la poemo?"

Se li respondos sincere, li kredeble diros "Mi vere ne scias. Ĝi estis ja belega! Sed bedaŭrinde mi ne kaptis la sencon!" Enketo montrus, ke malmultaj komprenis la poemon tiel admirindan. Oni aŭdis la vortojn, sed ricevis el ili nenian ideon."

Mi konfesas, ke dum preskaŭ 60-jara vivo kiel Esperantisto, tro ofte tio estis mia propra sperto. Mi aŭskultis poemojn en Literatura Festo, brile kaj oratore deklamitajn; sed, aŭdinte ĉiun vorton, mi malmulton komprenis. Parte pro kongesto de neologismoj, parte pro fakta aŭ stila obskureco, ― parte, sendube, ĉar "moderna poezio" (tro ofte pornografia, pesimisma, materialista kota) estas por mi malsimpatia. Sed plejparte pro troa apostrofado.

"La plena komprenebleco ne estas, kiel kelkaj supozas, signo de alta merito. Sed ĉu Esperanta poezio necese estas nekomprenebla? Ja ne! Nia lingvo brile taŭgas por poezio. Sed versaĵo, kiun, se ĝi estus verkita proze, oni ĵetus en la korbon, ne estas poezio. Eĉ ne, se ĝi troviĝas "en presita libro"! Tro ofte oni prezentas al ni fuŝaĵon el neologismoj, elizioj, obskuraĵoj, inversioj, hiatoj, kaj aliaj krudaĵoj: pretekstante, ke al poeto ĉiu peko estas pardonebla.

Traduku vian poemon laŭvorte nacilingven. Se el tio rezultas sensencaĵo, forĵetu la poemon. Tamen eble tia konsilo estas tro kruela! "

Sekvas diversaj konsiloj. Poste mi daŭrigas:

"Kiom eble, evitu la elizion. La senvostigo de besto estas kutimo barbara. Oni povas diri, ĝenerale, ke ju pli da elizio, des malpli da kompreno. Laŭtlegu la jenan strofon:

Ĉe l' subir' de l' sun',
Kaj l' aper' de l' lun',
Estas mort' de l' malĝoj' en l' anim'.

La orelo ricevas impreson de singulto: la okulo impreson de morbilmakuloj sur bela vizaĝo. Tamen tiajn monstraĵojn oni efektive montris al la publiko kiel specimenojn de Esperanta poezio! Kiom pli glate kaj nature sonas:

Subiris jam la suno,
Sed brilas nun la luno;
Malĝojo enanima mortas for!

La Angla Zingvo estas p1ejparte vira, sed Esperantaj vortoj estas plejparfe plursilabaj; do inaj. Esperantigante Anglajn ritmojn, oni do ofte devas aŭ kripligi (kiel ĉe la traduko el Teschemacher), multajn vortojn aŭ konlentiĝi per teda ripetado de vi, mi, li, vin, min ... Serĉu do prefere ritmojn konvenajn por la lingvo, kun linioj kiuj plejparte finiĝas per silabo neakcentita. Eĉ Zamenhof ne sukcesis fari belan poemon laŭ la ritmo "God save the king" (FK p. 329).

Rigardante la "Kantaron" kaj la "Himnaron", oni facile rimarkas, ke kelkaj tradukoj, pro neevitebla apostrofado, estas videble nur pene elgurditaj, kaj ke nenia lerteco povas fari ion plene kontentigan; dum aliaj, seneliziaj, kaj laŭ ritmoj konvenaj, estas literaturaj gemoj. "

Kompreneble, ĉe traduko, apostrofado ne ĉiam estas evitebla. Sed ne uzu ĝin pli ol necese. Okaza elizio ja povas esti tre efika kaj laŭdinda. Formoj kiaj Halt' ( = Estu halto) kaj Dank' al ( = Estu danko al) estas bonegaj.

Mi rimarkas, ke la denaskaj Esperantistoj sampensas kun mi. Mi jam rakontis ("Literaturo", Okt. 1921), kiel mia kvinjara filineto forte protestis, kiam la patrino kantis al ŝi la himnon "A little ship was on the sea" (Himnaro 210). "Kantu al mi pri la sunradio" ŝi ordonis. Obee la patrino kantis "Ŝipeto estis sur la mar' sub hela sunradi'". "Ne!" interrompis la etulino: "Vi diras radi', kaj ne radio. Oni devas diri radio." "Sed, kara, ne estas sufiĉe da muziko por kanti la tutan vorton". "Do kial oni ne metas sufiĉe da muziko por sunradio? Kantu ĝin radio. Mi volas ĝin radio." Unu tagon, kiam mi promenis kun mia amiko la poeto Leigh Browne, li diris al sia fileto "Vidu! Jen hund'!" La etulo tuj protestis: "Sed, patro, kial vi parolas Germane?".

Poste sekvas diversaj konsiloj.

PRI KANTTRADUKO.

Se vi ne estas iugrade kaj poeto kaj muzikisto, ne traduku kanton.

Antaŭ ol komenci, parkeru la arion.

La traduko sekvu la originalon ritme, kaj (se eble) sammaniere rimu.

La akcentoj vortaj koincidu kun la muzikaj. "Unu tagon en Polujo Zamenhof naskiĝis" estas linio tute bona. Sed kantite (laŭ la deziro de la eminenta Franca aŭtoro) laŭ la ario "The British Grenadiers", ĝi fariĝus "Unu tagon en Polujo Zamenhof naskiĝis" ― rezulto ridinda kaj nekomprenebla. Ho ve! Kiom da kantaroj kaj kiom da gramofondiskoj enhavas similajn misakcentojn, kiuj ŝokas la orelon!

Vorto aŭ frazero ripetita en la muziko estu same ripetebla en la traduko. Liszt, Schumann, kaj Rubenstein, ĉiuj verkis muzikon por la poemo de Heine "Du bist wie eine Blume". Mi posedas dek unu Esperantajn tradukojn de tiu poemo. Neniu el ili taŭgas por ĉiuj melodioj: kelkaj taŭgas por neniu. Mi do aŭdacis fari dek-duan, taŭgan por ĉiuj:

Vi estas bela, pura,
Kaj ĉarma, kiel flor':
Vidante vin, sopiron
Mi sentas en la kor'.
Kun mano sur via kapo
Mi preĝas al ĉiel':
Dio vin gardu konstante
En ĉarmo, puro, bel'.

Zorgu, ke la vortoj ebligu spiron laŭ bezono.

Ĉe alta noto, metu la vokalon O aŭ A: evitu U kaj I. Tio estas grava ĉie, sed precipe ĉe la fino de la multaj solkantoj. La reputacio de Esperanto kiel lingvo muzika dependas de la jeno: ĉu vi ebligas al la kantisto fari orelkrevan blekegon ĉe la antaŭlasta noto (tiu noto, [mankas linio. -DH] forton kaj plenan pulmon). Se li devas tie kanti "jam", li sukcesos kriegi sen voĉrompo, kaj li diros, ke Esperanto estas bela lingvo por kantado. Sed ĉe "nur" aŭ "nin", li malsulccesos, kaj malbenos nian lingvon. Eĉ estas konsilinde, traduki unue la lastan linion de la kanto, por certiĝi, ke tiu punkto estas en ordo.

Miajn konsilojn mi adresas ne al la loĝantoj sur Parnaso, sed al tiu, kiu sopiras ĝin atingi. Mi prezentis al vi la elementajn principojn pri versfarado ― la minimumon akcepteblan. Se vi ne obeos ilin, vi maltrafos. Sed eĉ se vi obeos ilin, ne supozu, ke pro tio vi estas poeto!

CELU ALTEN!

Esprimu vian penson kiel eble plej trafe. Ĉiun vorton kritike pesu, laŭtlegu, kaj poluru. Fine, ne presigu vian poemon, sed ĝin formetu en ŝrankon. Post kelka tempo ĝin reprenu, relegu, rekritiku, kaj repoluru. La procedo estas senfine ripetebla.

Pli bone estas verki unu majstraĵon, ol cent ordinaraĵojn. Pri la poeto Poe oni skribis: "La paperujo sub lia brako estas tre maldika, sed ĝia enhavo estas de la plej alta kvalito." Celu meriti la saman laŭdon. Se fine vi sukcesos verki ion vere bonan, neniu vin laŭdos. Neniu eĉ komprenos vian strebon. Sed tio ne gravas. Estu senkompata por vi mem: metu antaŭ vin kiel idealon eĉ neatingeblan alton de perfekteco, kaj por via propra kontentigo strebadu ĝin atingi. Literaturo ne estas nur litera turo!