Enkomputiligis Don HARLOW

Malnova lageto

de Teruo MIKAMI

(El mia malnova kajero)

Dediĉe al K. Kalocsay

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/1 (n-ro 37) paĝoj 13-14


Se oni demandos, kiu estas la plej granda hajkisto klasika, ĉiu japano senhezite citos la nomon Baŝol (1). Kaj se oni demandos, kiu hajko do estas la plej konata el lia verkaro, li senplue respondos, "rano", aŭ "malnova lageto". Tiu hajko estas tiel fama, ke ĝi naskis sennombron da komentoj kaj eĉ diskutoj ekde la momento, kiam ĝi estis verkita, ĝis la hodiaŭa tago: poeziaj, filozofiaj kaj religiaj. Sed por ni, ili ne gravas. Sufiĉas imagi, ke la aŭtoro, promenante apud malnova lageto, aŭdis plaŭdeton de l' akvo, en kiun plonĝis rano rompante la kvieton de printempa naturo.

Sed por ke la okcidentanoj aprecu ĉi tiun hajkon, mi timas, ke la "malnova lageto" estus tro abstrakta. Senbezone diri, ke la pejzaĝa ide-asocio, samkiel la sezona sento, estas la grava faktoro en la aprecado de tiu ĉi etforma poemo. Mi delonge intencis iam priskribi la "imagoplenan" fonon de la malnova lageto. Sed jam ne bezone, ĉar mi hazarde trafis tre konvenan lokon en "Moskitoj" de Lafcadio Hearn (2):

"... Mi dezirus, kiam mia horo venos, esti formetita en iun Budaisman tombejon de antikva speco, tiel ke mia fantoma kompanio estu antikva, zorganta nenion pri la modoj, la ŝanĝoj kaj la disfalo de Meiĵi (3). Tiu malnova tombejo post mia ĝardeno estos konvena loko. Ĉio tie estas supera kun la beleco de tre mirinda kuriozo; ĉiu arbo aŭ ŝtono estas aranĝitaj laŭ tre-tre malnova idealo, kiu ne plu ekzistas en iu vivanta cerbo; eĉ la ombroj ne estas de la nunaj tempo kaj suno, sed de la mondo forgesita, kiu neniam konis vaporon aŭ elektron aŭ magnetismon aŭ ― kerosenan oleon! Ankaŭ en la resonado de la giganta sonorilego troviĝas strangeco de la tono, kiu vekas sentojn, tiel strange forajn de la tuta deknaŭ-jarcenta parto de mi, ke eĉ la plej malgranda agitiĝo de tiuj faras min timema, ― delikate timema. Neniam mi aŭdas tiun ondantan sonoradon sen fariĝi konscia pri la strebado kaj flugetado en la abisma parto de mia animo, ― sensacio kvazaŭ de la memoroj pri baraktado atingi la lumon trans la obskuro de milion-milionaj mortoj kaj naskiĝoj. Mi esperas ripozi ene de la aŭdado de tia sonorilego..."

Jen tre konvena loko por enmeti ne nur la korpon de Lafcadio Hearn, sed ankaŭ la poezian etoson de

Malnova laget'! ―
ensaltis ran' subita,
son' tra la kviet'.

Piednotoj

(1) Mortis 50-jaroĝa en 1694.
(2) Japaniĝinta verkisto de irland-greka deveno (1850-1904), konata ankaŭ per la japana nomo: Koizumi-Jakumo.
(3) Historia periodo, 1868-1912, markinta la moderniĝon de Japanujo.