Enkomputiligis Don HARLOW

El mia legtrezoro

de A. NURAK

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/1 (n-ro 37) p. 4


... Kaj sinjoro Bergeret daŭrigis sian parolon:

― Putoro estis. Tion mi povas aserti. Li ja estis. Konsideru, sinjoroj, kaj vi certiĝos, ke esto neniel implicitas la substancon kaj signifas sole nur la ligon de la predikativo al la subjekto, esprimas nur rilaton kun ia atributo.

― Sendube, diris Johano Martelo; sed esti sen atributoj, tio estas preskaŭ tiom malmulte esti kiel nenio. Mi ne plu scias, kiu diris iam: "Mi estas, kiu estas". Pardonu al mi tiun mian forgeson. Oni ne povas ĉion memori. Sed la nekonato, kiu parolis tiamaniere, faris eksterordinaran nesingardaĵon. Komprenigante per tiu senkonsidera parolo, ke li malhavas atributojn kaj senas je ĉiaj rilatoj, li proklamis, ke li ne ekzistas, kaj neniigis sin mem senpripense. Mi vetas, ke oni plu ne aŭdis pri li.

― Vi perdis, rebatis sinjoro Bergeret. Li rebonigis la misefikon de tiu parolo egoista, aplikante al si plenpotojn da adjektivoj, kaj oni multe parolis pri li, plej ofte sen ia saĝo.

― Mi ne komprenas, diris sinjoro Gubino.

― Ne estas necese, ke vi komprenu, respondis Johano Martelo.

(el "Putoro" de Anatolo France).