Enkomputiligis Don HARLOW

Kaj se li revenus iam...

de Maurice MAETERLINCK

elfrancigis G. WARINGHIEN

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/1 (n-ro 37) p. 30


Kaj se li revenus iam,
kion diri, nu?
― Diru, oni lin atendis,
kaj ne povis plu ...

Kaj se li scivolas ankaĆ­
sen rekoni min?
― Eble li suferas, estu
al li ja fratin' ...

Kaj se li demandas, kie
vi 'stas en la mond'?
― Al li mian oran ringon
donu sen respond' ...

Kaj se li scivolas, kial
vakas dom' kaj kort'?
― Montru al la lamp' estinga
kaj malferma pord' ...

Kaj se li demandas tiam
pri la lasta hor'?
― Diru nur, ke mi ridetis,
tim' al lia plor' ...