Enkomputiligis Don HARLOW

Mi serĉis tridek jarojn...

de Maurice MAETERLINCK

elfrancigis G. WARINGHIEN

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/1 (n-ro 37) p. 29


Mi serĉis tridek jarojn, ho fratinoj,
kie li sin kaŝtenis?
Mi marŝis tridek jarojn, ho fratinoj,
ne pli proksimen venis.

Mi marŝis tridek jarojn, ho fratinoj,
piedoj, ve! laciĝas;
li estis ĉie, ĉie, ho fratinoj,
kaj eble ne ekzistas.

La hor' jam estas trista, ho fratinoj,
demetu ĉi sandalojn;
vespero ankaŭ mortas, ho fratinoj,
mi sentas nur defalojn.

Vi estas dekses jaraj, ho fratinoj,
iru de tie ĉi,
bastonon mian prenu, ho fratinoj,
kaj serĉu ankaŭ vi ...