Enkomputiligis Don HARLOW |
Torturas nokt-obskuro, mi sola en la dom', ― tra vitroj, ho, teruro, algapas min fantom'. Surbuŝe rid' satana, rigora kiel frost'. Ja tiu ĉi rikano penetras ĝis la ost'. Pro kio grince premas ĝi al la vitro sin, foriras kaj revenas, embuskas kun obstin'? Ekkovras frunton ŝvito, simila al glaci'; kun koro frostigita rigardas mi al ĝi. Ne farus senparola min tiu ĉi turment', se vidus stelon solan mi sur la firmament'. Mi dirus: "Jam sufiĉas, ne ludu, iru for!" Sed plu ja ne vidiĝas por mi la stela or'. Terur' en nokt' senluma alstrabas min sen vort', en vundoj ĝi fingrumas, forpeli ― mankas fort'. Torturas nokt-obskuro, mi sola en la dom', ― tra vitroj, ho, teruro, algapas min fantom'. |