Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Pluk. Miniaturoj de Poul Thorsen

de Reto ROSSETTI

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/1 (n-ro 37) paĝoj 35-36


Pluk (1) apartenas al tia speco de kolektoj, kiun oni devus tralegi po moderaj dozoj, sed kiun oni pliofte sorbas obsede de komenco al fino, logate de la konciza sprito de la eroj. Kaj ĉar la aforismoj estas versaj kun diversaj ritmoj, mi veturis skue-ĝue kvazaŭ sur malglata vojo. Ja ne kulpas la aŭtoro, kiu eĉ gratulinde trovis por ĉiu penso la ritmon konvenan por ĝin trafe esprimi; li certe ne celis, ke oni tragalopu la tuton kun senbrida avido: se jes, li estus aranĝinta la poemetojn laŭ la formo anstataŭ laŭ la enhavo. Cetere, se mi iom vertiĝis post la kuro, mi ja, satiginte la scivolon, povis refrandi ie-tie en agrabla malurĝo.

Ellabori 93 aforismojn en versformo estas nur rekta versteknika tasko por iu ajn studinta la Parnasan Gvidlibron, la versojn de Schwartz aŭ la Bapton de Caro Vladimir de Pumpr ― kondiĉe, ke oni havas 93 ideojn! Jen kio distingas Thorsen.

La amo platona
similas penetradon
al vinkelo bona
por trovi limonadon.
La homo trovas vojon
tra l' spaco ĝis stelaroj,
sed tre maloftan fojon
al domo de najbaroj.

Ĉi tie la maldekstra strofo sidas sur para paĝo, sur kia troviĝas la morale pli aŭdacaj pensoj, kaj la dekstra sidas sur paĝo malpara, rezervita por la alispece pikaj sentencoj.

La danĝero en tia versa prilaboro estas, ke la postuloj de ritmo kaj precipe de rimo pufigos la spritaĵon trans la koncizon de la origina proza formo. En PLUK tio okazas preskaŭ neniam: nur ĉe kvar aŭ kvin mi bedaŭris, ke Thorsen ne simple donis ilin nete kaj proze. Ĉe ankoraŭ aliaj tri la punkto restis malklara por mia stulta kapo: tio ankoraŭ lasis al mi tre belan rikolton de 85 pikaj, amuzaj, pensigaj versaĵetoj. Mi iom ekmiris, ke Thorsen, kvazaŭ retrovante Amerikon, ripetas du vortludojn de Schwartz (kur-aĝo kaj fokstroto/koksfroto) kaj unu de mi (vort (t) ordo); kaj du vortojn, "harpoj" (tiel citilsignitan) kaj fisto mi ne komprenis; sed se la cetera mondo, kiel mi, povos ŝati 85 % de la tuto, tio estos por Poul Thorsen signifa triumfo, kiu krome atestas nekonkureblan kapablon de nia internacia lingvo.


Piednoto

(1) PLUK. Miniaturoj de Poul Thorsen. 96 p. 15 x 11 cm. Eldonis Dana Laborista Esperanto-Asocio.