Enkomputiligis Don HARLOW

Traduki kaj ne: Du recenzoj

de Clelia Conterno GUGLIELMINETTI

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/1 (n-ro 37) paĝoj 36-39


("La fidela belulino")

Azio kaj Eŭropo. Du diametre, kaj eĉ ne matafore, forstarantaj kulturoj ... Ho, Esperanta kritikisto vere povas rediri kun Nicolo Machiavelli (la xvi-jarcenta itala politiko-verkisto), ke li devas "sin vesti per reĝaj kaj leĝaj festvestoj" por ekkontakti kun tiuj antikvaj kaj altnivelaj civilizoj, demetante sian ĉiutagan rutinaĵon, por pridemandi ilin kaj ricevi de ili respondon ...

Kaj mi, ĉi-vespere, en hejma soleco, dum la dorma silentado de mia familieto, havas ĉe mia skribotablo tiujn du esceptajn gastojn: Japanujon kaj Francujon.

La japana interpretisto estas Kenĵi Ossaka. Sepdekjara saĝulo, lerta konanto de sia nacio kaj ties literaturo, li estas metoda, preciza, zorga; sur liaj lipoj, tamen, vagadas rideto apenaŭ perceptebla, ĉar ni, la okcidentuloj, mise, ve, mise konas, mise imagas Japanujon.

La franca tradukisto estas Roger Bernard. Kvindekjara spritulo: parize pariza vervo, deĵoro kuraĝa sur pirata ferdeko dum ĉiuj kaper-kampanjoj; ĝisharfenda kono de Esperanto, kritika spirito, menso malfermata serenece al taksado de problemoj kaj serĉado de ties solvoj. Kaj mi, kiel la Florencano al la "antikvaj homoj" libre ĉe sia tablo, demandas al ili, kaj ili respondas.

Diras aperte Ossaka, en sia elekto el "Mannjoo-Suu" (1): ĉar neeblas redoni en Esperanton (kiu por tio pretus pli ol iu ajn lingvo) tiel la sonoron kiel la japanecon de la poemoj, kiujn mi tradukas, mi intencas ne redoni la ideojn laŭlitere, kaj eĉ ne reeĥi la ritmon de la originalo. Mi faros ion tute Esperantan; mi celas riĉigi Esperantan literaturon, pli ol akurate konigi la nian.

Diras Bernard (2), duonkaŝe: ĉar mi prezentas francaĵon, mi deziras, ke oni gustumu francan spicon kiel eble plej proksime al la originalo. Do, sen devojiĝi el la reloj de nia Fundamento (des pli ĉar Régulo Pérez en sia spritega prezento asertas, ke mi ne akademiiĝis ĉar mi estas ĝisosta Zamenhofano), mi penos redoni francan tekston tute france. Mi do skribos "Estas tre afable de vi" (fr. "de votre part"), "Tute je via servo, fraŭlino" (fr. "à votre service" = "ne dankinde"), "je la kulmino de la mirego" (fr. "au comble de"), "sinjoro la Edukada Inspektoro" (fr. "Monsieur l'Inspecteur", "oldulo" (fr. "mon vieux"), "virino de l' mondo" (fr. "femme du monde"), "internulejo" ("internat"), "nudpiedulo" (fr. "va-nu-pied"), kaj redonos la francegan "Moi, je..." per la gracia, ne riproĉebla "Mi, mi...". Mi iros ĝis lasta rando de l' permesato, por ke oni sentu la francan ... kaj "honni soit qui mal y pense" (3).

Sekve, jen antaŭ mi la malfidela belulino de Ossaka, kaj la bela fidelulino de Bernard.

Kion mi preferas? Mi, honesta senpartia leganto "ia ajn"?

Jes, mi tamen vidas, tra la poemoj rekreitaj de Ossaka, la procesiojn de imperiestroj inter la montoj ruĝ-aŭtunaj mi sentas la kor-penojn de forlasitaj geuloj, de amantaj geknaboj, de tremantaj patrinoj. Ili vekas eĥojn, ilia voĉo povus fariĝi mia ... Sed mi restas aŭskultanto, ĉeestanto. Mi pli emas juĝi la poezian talenton de Ossaka, ol la enhavon de "Mannjoo-Ŝuu".

Male, mi malfermas "Topaze": jen mi en franca urbo. Jen la kafejoj kun siaj insignoj, la tabletoj kaj seĝoj fronte al la bulvarda trotuaro, kaj, ho, ve, al fiodora pisejo, kiun politika influo, kune kun mon-potenco, transmigrigas de unu al alia kafejo-antaŭo, dum balailmaŝinoj "Sistemo Topaze" forviŝas la postrestaĵojn, el la stratoj kaj el la konsciencoj... Jen la "dolĉe-vivulo" René en buduaro de du gefriponoj, eltrenante la naivan Topaze el lia honesta revo pri homa lojaleco. Jen ― poste, ĉe forironta ŝipego Tenacity, pli simbola ol reala drinkejo duonmalhela, kie maristoj venas, haltas, foriras, eĉ kiam, por foriri, oni devas serĉi kaj trovi kuraĝon. La briletanta eĥo de franca lingvo tiklas mian guston. Vere, tiuj scenoj estas francaj, kaj (ĉi tie ankaŭ mi atentigas "honni soit qui mal y pense" ...) ne povus esti okazintaj aliloke, alilingve. Kio okazas do? Ke mi, tiel senpere enmetata en francan medion, ne plu pensas pri la traduka vervo de nia amiko Bernard la esperantisto, sed estas portata al prijuĝo de la verkoj de Pagnol kaj Vildrac.

Kaj al tiu Hamleta punkto jen oni venas. Ĉu pli utilas al la homo, kiu legas tradukon en Esperanton, aprezi la talenton de la tradukisto, aŭ tiun de la originala verkisto?

Mi rigardas ĉirkaŭ min, en naciaj kampoj. Kiam aperas traduko de grava, aŭ eĉ negrava, eksterlanda verko, pri kio oni diskutas, kion oni kritikas, kion oni taksas? Ĉu la tradukon aŭ, pere de ĝi, la originalon? Mi rigardos en mian etan kampon: instruadon de klasikaj literaturoj en Italujo. Homero. Ĝis antaŭ nemulte, oni uzis la tradukojn italen de Pindemonte por Odiseo kaj de Monti por Iliado ("la malfidela belulino", tiel oni nomas lian tradukon, ĉar ĝi estas bela rekreado pli ol fidela traduko). Nun, ĉiam pli kaj pli, oni utiligas la pli "grekajn" tradukojn de Romagnoli, kies arto kiel tradukisto konsistas en ritma kaj esprima fideleco, en abundaj kaj kelkfoje aŭdacaj "grekismoj".

Evoluo? Se jes, ankaŭ nia verkaro devas samlinie evolui. Kiel oni ne rajtus trovi bela ĉion verdan, tiel oni nepre alvenu al konsiderado de Esperanto kiel normala lingvo, kiu, ĉe traduko, estu nur ilo por ebligi la legadon de alilingva verko. Oni prijuĝos la verkon, ne la tradukon. Oni parolos pri Pagnol, ne pri Bernard. Maksimume, oni povos konjekti, kial Bernard elektis Pagnol, kaj elspezi du-tri adjektivojn pri lia traduk-arto. Kiel ĉe ĉiuj naciaj lingvoj.

Do, kiam Bernard asertas, ke li volas kiel eble plej fidele redoni la originalon, li subskribas sian mort-sentencon kiel artisto, ĉar lia personeco des pli forvaporiĝos, ju pli lerta, zorga tradukanto li estas, ju pli li penis, laboris, diligentis. Sed li ankaŭ, per sia ofero, antaŭenpuŝas nian lingvon al rolo de normala lingvo, kun normala, nacisimila praktika uzado. Tiun rolon, ni estu severaj kun ni mem, ĝi ne ankoraŭ atingis,kvankam ĝi tre proksimas. Ni ne neu, ke Ossaka estas ankaŭ prava en sia deklarita deziro pliriĉigi nian literaturon per belaj rekreaĵoj; ankaŭ tion ni bezonas, kaj grandaj poetoj naciaj tion ankaŭ faris, eĉ superante la originalojn. Sed eble, en la nuna momento, ni devas streĉi niajn fortojn, por eligi Esperanton el la funkciado kiel "nia kara verda lingvo kreita de nia kara genia Majstro".

Nur atentu: filologie, de Esperanta vidpunkto, tradukoj forme fidelaj devas resti lingve neatakeblaj. Tion Bernard atingis, krom en unu detalo; pri kiu (4), ĉar ĝi estas finfine opiniebla materio, mi ne volas harfendi.

(1 ) tie!... ol... anst. tie~... ke. Sed mi emus harfendi pri pelto "super" vestaĵo; jes, ĝi ne estis surkudrita, tamen...

Piednotoj

(1) K. Ossaka: 505 elektitaj poemoj el Mannjoo-Ŝuu, eld. Japana Esperanto-Instituto, 1958, Tokio.
(2) R. Bernard: Marcel Pagnol: Topaze. Chorles Vildrac: La Sipego Tenacity, eld. Stafeto, La Laguna 1960.
(3) Pesto al malbone supozanto! Efektive, komence oni pensus pri idiotismoj, naciisrnoj; poste, la francismoj, kiujn oni tamen ne sukcesas pinĉi kiel erarojn aŭ deflankiĝojn de pura Esperanto, kreas iom post iom atmosferon, kiu allogas kaj bildigas. Ne necesas, ke mi akcentu, ke la kunredaktoro de Nica Revuo estas super ĉiu diskuto kiel lingvisto; kvazaŭ ni dubus, ĉu Picasso scias desegni.
(4) tiel ... ol ... anst. tiel... ke. Sed mi emus harfendi pri pelto "super" vestaĵo; jes, ĝi ne estis surkudrita, tamen ...