|
Enkomputiligis Don HARLOW |
|
Dum al malicaj siaj faroj La homoj kuras, kuras nete, Mart', kun ridet' sub pluvofaloj, Printempon preparas sekrete. Por la modestaj lekantetoj, Inside, kiam ĉio dormas, Li glate gladas kolbantetojn, Kaj ranunkolojn ĉize formas. En fruktarbejo kaj en vito, Frizist' subtila, li manovras, Kvazaŭ per lerta tufagito, Kaj migdalarbojn pudre kovras. Jen la Naturo en ripozo ... Sed li, en la ĝarden' inerta, Laĉas burĝonojn de la rozo En la korset' velure verda. Dum li komponas kantsolfeĝojn, Kiujn li fajfas al piroloj, Galantojn semas li ĉe heĝoj, Kaj en arbaro la violojn. Nun ĉe la fonto, kie trinkas La cerv' atenta al sonknalo, El lerta man' li tinte svingas La arĝentkloŝojn de l' konvalo. Sub herbon ― ilin vi rikoltos ― Li metas fragojn, ruĝa karno, Kaj el folioj ĉapon plektos Por ŝirmi vin de la sunvarmo. Kaj, laborinte kun utilo, Sen ion plu por entrepreni, Li, sin turnante al Aprilo, Diras: "Printemp', vi povas veni!" |