Enkomputiligis Don HARLOW

Vin alparoli? ...

de Sabine SICAUD

elfrancigis Roger BERNARD

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/2 (n-ro 38) p. 65


Vin alparoli? ... Mi ne povas.
Suferi mi preferas, kiel planto.
Kaj kiel bird', sur arbo, lamenton eĉ ne provas.
Ili atendas ... Bone. Ĉar ili kun konstanto
Atendas, mi atendos, en sama atendado.

Ili suferas solaj. Lerni suferi sola!
For! indiferentuloj kun la ridetpersvado.
For! geamikoj ĝemaj ... Mi restu nur izola.

Nenion diras planto. Nek birdo. Kion mi do?
Surtere ĉi doloro solas, en morna sido.
Ne tiu de aliaj ĝi estas, nur la mia.
Foli' doloron havas: ne scias ĝin alia.
Doloron de la birdo alia bird' ne konas.
(Postmortaj poemoj)