Enkomputiligis Don HARLOW

Je la morto de birdeto

de CAIUS Valerius Catullus

ellatinigis K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/2 (n-ro 38) p. 41


Venusoj kaj Kupidoj, verŝu larmojn
kaj ĉiuj homoj de teneraj ĉarmoj !
Birdet' de mia adorata mortis,
birdeto ŝia favorata mortis.
Ŝi ĝin, pli ol l' okulojn gardis ame,
ĉar ĝi, la dolĉa, la mastrinon same
obeis, kiel panjon la filino,
eĉ ne formovis sin el ŝia sino,
saltetis tien, tien ĉi petole,
al sia sinjorin' pepetis sole.
Ĝi tien iras jam sur voj' tenebra,
de kie la reven' ne estas ebla.
Malbenon al vi, mallumaĵ' kruela
de Orcus, devorant' de ĉio bela,
birdeton tiel karan vi forportis!
Birdeto povra, ve fatal', vi mortis !
Vi kaŭzis nun, ke ŝvele de larmruloj
al mia kara ruĝas la okuloj.