Enkomputiligis Don HARLOW

Plenumiĝo

de CAIUS Valerius Catullus

ellatinigis K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/2 (n-ro 38) p. 44


Se la deziro plenumiĝas
al sopiranto senespera,
ties anirno ja feliĉas!

Jen, tia sama ĝoj', pli kara
ol oro nun por mi eklumis,
Lesbia, ĉar al mi, amara
kaj senespera, vi plenumis
deziron, vi plenumis al mi
deziron: al Catullus danka
sponte revenis vi, lin ĉarmi.
Ho tag' de signo brile blanka!

Nun kies vivo pli agrablas,
kiu pli dolĉan, dezirindan
feliĉon diri eĉ kapablas?