Enkomputiligis Don HARLOW

Promeso de Lesbia

de CAIUS Valerius Catullus

ellatinigis K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/2 (n-ro 38) paĝoj 42-43


Gajan amon, mia vivo
vi promesas, kiu ligos
nin eterne, kaj vi ĵuras,
ke nenio nin disigos.

Dioj, mi vin petas, donu,
ke l' promeso estu vera,
ke la vortoj eldiritaj
venu el anim' sincera.

Ke la lig' de sankta amo
ŝin kaj min kuntenu forte,
kaj ke ni ĝin portu kune
dum la tuta viv' ĝismorte.