Enkomputiligis Don HARLOW |
Quintian multaj trovas bela. Nu, ŝia haŭto estas hela, staturo rekta sveltas alte, ĉion konfesas mi aparte, sed belon de la tut' kontestas: nenia ĉarmo en ŝi estas, en ŝia granda korpo blanka eĉ grajn' da salo estas manka. Lesbia tute-tuta ravas, ĉar rabis ŝi kaj sola havas de ĉiuj belulinoj armon, voluptodonan Venus-ĉarmon. |